chtaesok@hanmail.net

Ŭonbulismo kaj Esperanto

Ŭonbulismo kaj Esperanto
HONG Sungcho * CHOE Taesok

1.  Prologo

La kreinto de Esperanto Zamenhofo naskiĝis la 15an de decembro 1851 en la urbo Bialistoko siatempe regata de Rusio, plurjarcente aparteninta al Litova Granda Duklando kaj nun estanta en Pollando. En tiu urbo loĝis rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj. Ĉiuj el ili parolis apartan lingvon kaj neamike rilatis unu la alian. Tio terure turmentis Zamenhofon en la infanaĝo kaj li plene konvinkiĝis, ke la diverseco de lingvoj estas la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas ĝin en malamikajn partojn. Li ripetadis al si, ke kiam li estos grandaĝa, li nepre forigos tiun ĉi malbonon, kaj penadis krei neŭtralan lingvon por ĉiuj homoj facile lerneblan kaj egale komunikeblan. Fine, li, 25-jara, publikigis la unuan libron de Esperanto kun la ruslingva titolo “Doktoro Esperanto, Lingvo Internacia” la 26an de julio 1887 en Varsovio. Hodiaŭ el la artefaritaj lingvoj plej vaste uzata estas Esperanto pledanta por dulingvismo (Ĉiu kun sia lingvo, Esperanto por ĉiuj!) kaj preskaŭ en ĉiuj landoj de la mondo aktivas esperantistoj.
La fondinto de ŭonbulismo Sotesano naskiĝis la 5an de majo 1891 en fora vilaĝo de Koreio siatempe minacata per imperiisma invado. Ekde la infanaĝo li havis demandojn pri la naturaj fenomenoj de la universo kaj senĉese faris ĉiajn penojn por solvi ilin. Fine, li, baldaŭ 25-jariĝonta, iluminiĝis pri la vero la 28an de aprilo 1916. Li esprimis la veron jene: “Ĉiuj estaĵoj enestas en unu esenco kaj ĉiuj instruoj devenas de unu fonto, en kio la vojo de eterno kaj la principo de karmo fundamentas unu la alian kaj formas unu rondaĵon.” Kaj sub la slogano: “Jam progresas materio, ni disvolvu la spiriton!”, li dediĉis sin por pligrandigi la spiritan potencon de la homoj sklave suferantaj pro materialismo. Hodiaŭ ŭonbulismo estas unu el la ses grandaj religioj en Koreio kaj kun temploj en dekoj da landoj strebas por pli kaj pli disvastiĝi en la mondo.
Sotesano naskiĝinta 40 jarojn pli poste ol Zamenhofo vivis 26 jarojn en la sama tempo, sed ne havis kontaktojn kun Zamenhofo, nek kun Esperanto. Ili ambaŭ starigis al si demandojn en la infanaĝo kaj rezulte de sia persista studado publikigis kiel 25-jaraj junuloj ŭonbulismon kaj Esperanton respektive al la mondo. Zamenhofo volis savi per lingvo la homaron el la malfeliĉoj pro la diverseco de lingvoj, dum Sotesano volis savi per religio la homaron el la malfeliĉoj pro la superregado de materia civilizo. Iliaj spiritoj de homaramo fine renkontiĝis en 1980.
Antaŭ ol paroli pri la ŭonbulana Esperanto-movado, mi ŝatus skize prezenti ŭonbulismon.

2.  Kompendio de Ŭonbulismo

Ŭonbulismo komenciĝis per la granda iluminiĝo de Sotesano en 1916; ĝi celas konduki ĉiujn vivulojn al paradizo, pligrandigante spiritan potencon kaj venkante materian potencon per verreligia kredo kaj realmorala trejno; ĝi agnoskas la fundamentan veron, kiu pentras en ĉiujn estaĵojn de la universo, kaj nomas ĝin la vero de Ilŭonsang; ĝi respektas la budhon Ŝakjamunio kaj substrekas ĝisdatigi, vivutiligi kaj popularigi la budhan darmon.
Ŭonbulismo igas homojn kredi, tutkompreni kaj praktiki la veron de Ilŭonsang. La vero manifestas sin en ĉiuj estaĵoj kaj ili estas interligitaj per “bonfaroj”. Sotesano dividis la bonfarojn de ĉiuj estaĵoj en la kvar bonfarojn, kiuj estas ĉiela-tera bonfaro, gepatra bonfaro, kunvivula bonfaro kaj leĝa bonfaro. Por ŭonbulanoj estas plej grave konscii bonfaron kaj danki en ĉiutaga vivo. Tio estas ĝuste, ke ja budhofiguro estas ĉie, ni adoru budhon ĉiuage. Ŭonbulanoj kun respektemo rilatas al ĉio kiel al budho kaj reale al si alportas feliĉon. Ŭonbulismo kreas egalan socion per la kvar nepraĵoj: kreskigo de propra forto, unuaigo al saĝulo, eduko de aliula infano kaj estimo al sindonulo.
La praktikado de ŭonbulismo celas, ke homoj ne nur kredu la veron de Ilŭonsang, sed ankaŭ per konstanta sinrekonstruado havigu al si la personecon de budho kaj unuiĝu kun la vero. La nepra premiso de tia praktikado estas iamajna medito kaj ieajna medito. Por la korpa vivo necesas vestado, manĝado kaj loĝado. Tiel same, por la spirita vivo necesas koncentriĝo, saĝo kaj precepto. La tri spiritaj nutraĵoj, nome la tri studoj, estas spirita kultivo, afera-principa esploro kaj justaga elekto. Por ili havendas kredo, sinkuraĝigo, scivolo kaj penado, dum forlasendas nekredo, avido, maldiligento kaj malsaĝo. La kvar devizoj de ŭonbulismo estas ĝustaj iluminiĝo kaj ago, pribonfara konscio kaj danko, utiligo de la budha darmo kaj sindonema servo al publiko.
La aŭtoritato de ŭonbulismo transdoniĝis de Sotesano, Ĝongsano kaj Desano al la nuna ĉefmajstro (eklezia estro, spirita gvidanto) Ĝŭasano. La ŭonbulana eklezio, surbaze de la centra sidejo en Iksano, havas 550 templojn en Koreio kaj 51 templojn en aliaj landoj kaj funkciigas 180 edukajn, karitatajn, industriajn kaj similajn instituciojn. La eklezio aktive partoprenas en interreligia kunlaboro enlande kaj internacie. Ĝi membras en la Monda Konferenco pri Religio kaj Paco, la Azia Konferenco de Religio kaj Paco, la Internacia Asocio de Religia Libereco kaj la Monda Gefrataro de Budhanoj.

3.  Disvolviĝo de la Ŭonbulana Esperanto-Movado

1)  Ideologia fono – homaranismo kaj ŭonbulismo
Homaranismo de Zamenhofo tiras grandan atenton de ŭonbulanaj esperantistoj. Ĝi estas lia etika-religia doktrino kaj estis publikigita en 1906. Zamenhofo mem difinis: ”La homaranismo estas instruo, kiu, ne deŝirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĉian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neŭtrale homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco.” Kaj li asertis: ”La plej altan por mi ne kompreneblan Forton, kiu estas la kaŭzo de la kaŭzoj en la mondo materia kaj morala, mi povas nomi per la nomo ‘Dio’ aŭ per alia nomo, sed mi konscias, ke la esencon de tiu Forto ĉiu havas la rajton prezenti al si tiel, kiel diktas al li lia prudento kaj koro aŭ la instruoj de lia eklezio. Neniam mi devas malami aŭ persekuti iun pro tio, ke lia kredo pri Dio estas alia ol mia.”
Sotesano esprimis la plej altan Forton de Zamenhofo kiel la veron de Ilŭonsang. Li proklamis: “La fundamenta principo de ĉiuj religioj en la mondo respektive nomiĝas alimaniere, sed esence estas unu. Ne obstinante en siaj apartaj sistemoj kaj rimedoj, ili do devas komunikiĝadi unu la alian. Tio ja estas la volo de ĉiuj sanktuloj.” Ĉi tiu ideo de Sotesano enestas en “unu sama principo (Ĉiuj religioj originas el unu principo.)” de Ĝongsano kaj konkrete montriĝas per la iniciato de Desano por la Unuiĝintaj Religioj.
Zamenhofo diris: ”Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion; la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj. Mi vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj. Ĉian ofendadon aŭ premadon de homo pro tio, ke li apartenas al alia gento, alia lingvo, alia religio aŭ alia socia klaso ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.”
Tio ja konformas al “Ne nur ĉiuj homoj, sed ankaŭ ĉiuj bestoj kaj eĉ plantoj estas niaj kunvivuloj” de Sotesano, al “unu sama familio (Ĉiuj vivuloj estas interligitaj en unu familio.)” de Ĝongsano, kaj al “La homaro estas unu familio” de Desano. La homaranismo de Zamenhofo, kiun li volis enblovi en sian kreitaĵon Esperanto, ja korespondas al la instruoj de la sinsekvaj ĉefmajstroj de ŭonbulismo. Por ŭonbulanoj ĝuste tio estas bona motivo facile akcepti Esperanton.

2)  Ĉefmajstro Ĝŭasano kaj Esperanto
Se paroli pri la ŭonbulana Esperanto-movado, ne eblas ne mencii pri la nuna ĉefmajstro Ĝŭasano. Li mem partoprenis plurfoje Esperanto-kursojn en la 1980-aj jaroj kaj konstante pledas por Esperanto. En septembro 1995 li predikis pri ”Interreligia Kunlaboro por la Konstruo de Monda Komunumo” ĉe la Uuniĝintaj Nacioj en Novjorko, memore al ĝia 50-jara Jubileo. En sia prediko li substrekis: ”Necesas alpreni la komunan lingvon por formi unu familion de la mondo. Mi proponas, ke la lingvo estu Esperanto plej logika kaj scienca, por ke niaj postaj generacioj ne suferu de lingvaj baroj. Esperanto estas la lingvo lernebla facile en kelkaj monatoj kaj apartenanta al nenies nacio. Tial ni povas akcepti ĝin kiel la lingvon de ni ĉiuj. Do oni parolu du lingvojn: gepatran lingvon kaj Esperanton. Se niaj idaroj libere interkomunikiĝos kaj harmonie kunvivos, tio estos la plej mallonga vojo al la tutmonda familiiĝo en egaleco kaj sen privilegio de ajna klaso.”
En la samjara oktobro Ĝŭasano ĉeestis la solenan inaŭguron de la 27a Korea Kongreso de Esperanto kaj denove emfazis, ke la mondo devas alpreni Esperanton kiel sian komunan lingvon. En 1998 li ellaboris kaj publikigis sian projekton por antaŭenigi Esperanton. La projekto klare spegulas lian aspiron al Esperanto kiel monda lingvo kaj enhavas la subajn ses etapojn:
1a etapo: alpreno de Esperanto kiel eŭropa komuna lingvo;
2a etapo: alpreno de Esperanto kiel monda komuna lingvo;
3a etapo: preparado dum 20-30 jaroj;
4a etapo: efektiva uzo de Esperanto kun la angla en la internaciaj konferencoj;
5a etapo: uzo de nur Esperanto kaj normigado de fakaj vortoj;
6a etapo: ĉiulerneja edukado de la mondo en Esperanto (en la ŝtata lingvo nur dum leciono de la ŝtata lingvo).
La firma subteno de Ĝŭasano por Esperanto ja estas la plej granda movforto de la ŭonbulana Esperanto-movado.

3)  Atingaĵoj de la ŭonbulana Esperanto-movado
Post sia ekapero Esperanto bezonis 93 jarojn da longa tempo por alveni al la ŭobulana eklezio. En 1980 la esperantisto-ŭonbulano HONG Sungcho organizis la unuan Esperanto-kurson por junuloj de la templo Ĝongno en Seulo. La kursfinintoj fondis la rondon Cirklo kaj tre aktivis plurajn jarojn por disvastigi ŭonbulismon inter esperantistoj kaj Esperanton inter ŭonbulanoj.
Sub la fervoraj aŭspicioj de la templaj ĉefpastroj Boptaŭono kaj Ĝŭasano, la rondo Cirklo (poste nomŝanĝita al Esperantista Asocio de Ŭonbulismo) eldonis sian organon “La Cirklo”, aranĝis multajn lingvokursojn kaj vigle partoprenis diversajn Esperanto-aranĝojn. Krome, ŭonbulanaj temploj kaj trejnejoj estis ofte disponitaj por la korea Esperanto-movado. Ekde la 1990-aj jaroj studentoj pri ŭonbuliko (estontaj pastroj de ŭonbulismo) de la universitato Wonkwang lernis Esperanton unu post la alia kaj fariĝis la kerno de la Esperanto-movado.
La ŭonbulana eklezio akceptas Esperanton kiel unu el la oficialaj tradukataj lingvoj. Ĝis nun el la sanktaj libroj de ŭonbulismo en Esperanton tradukitaj estas “Gvidlibro pri Ŭonbulismo”, “La Fundamenta Instruo”, “La Sotesana Instruo” kaj “La Ĝongsana Instruo”. En tradukado Esperanto ludas gravan rolon ankaŭ kiel pontolingvo. Ekzemple, el la Esperanta versio “La Fundamenta Instruo” jam estas tradukita en la hispanan, ĉeĥan, polan, litovan, portugalan, italan, bulgaran kaj mongolan lingvojn.
Fine en 2003 plenumiĝis longa deziro de la ŭonbulanaj esperantistoj. Tio estas, ke nun en la eklezia unviersitato Wonkwang Esperanto estas instruata kiel dua fremda lingvo. Lastatempe inter la laikaj kaj pastraj ŭonbulanoj pli kaj pli grandiĝas interesiĝo pri Esperanto, kiel supre dirite, pro la subteno de Ĝŭasano, pro la tradukado de sanktaj libroj kaj pro la instruado de Esperanto en la eklezia universitato. Esperantista Asocio de Ŭonbulismo nun reaktivigas sian agadon, organizante la Korean Kongreson de Esperanto kaj tiel plu.

4.  Taskoj de la Ŭonbulana Esperanto-Movado

1)  Daŭra Esperanto-instruado en la universitato Wonkwang
Enkonduko de Esperanto en la eklezian universitaton Wonkwang estas signifa turnopunkto por la ŭonbulana Esperanto-movado. Precipe por studentoj pri ŭonbuliko tio estas ege bona ŝanco ricevi kreditojn kaj lerni Esperanton. La Esperanto-kurso do devas daŭri ĉiam, por ke multiĝu kapablaj esperantistoj. Per Esperanto ili povos aktivi por dialogoj inter religioj kaj diskonigi ŭonbulismon tra la mondo. Ili povos ankaŭ instrui Esperanton al siaj kredantoj en temploj. Tio ja estas rapida maniero plimultigi ŭonbulanajn esperantistojn. Krome, dezirindas, ke la universitato estonte fondu Esperanto-fakon kaj iĝu la azia centro de esperantologio.

2)  Eldono de periodaĵo
Komence de la ŭonbulana Esperanto-movado la rondo Cirklo, malgraŭ mankoj, pli-malpli regule eldonis naŭ numerojn de sia organo „La Cirklo”. Tiutempe la periodaĵo kun plena teksto en Esperanto estis rara en Koreio. Ĝi enhavis plejparte tradukojn de ŭonbulanaj doktrinoj kaj kontribuis al la diskonigo de la nekonata ŭonbulismo en Esperantio. Bedaŭrinde, malfavoraj cirkonstancoj ĉesigis ĝian pluan vivadon. Nia urĝa tasko estas revivigi ĝin kaj unue ni povos komenci per retgazeto. Sendube la organo kunigas la membrojn kaj instigas ilin skribi en Esperanto kaj tiel altigi lingvokapablon.

3)  Radioelsendo en kaj pri Esperanto
La ŭonbulana eklezio nun funkciigas radiostaciojn en la urboj Iksano, Busano, Seulo kaj aliaj kaj ankaŭ unu satelitan televidon pri orienta medicino kaj sano. Por ili estas konsiderinde havi regulan programon en kaj pri Esperanto. Tio povas esti ilia bona distingaĵo disde amasegoj da elsendejoj. Ne indas paroli pri la avantaĝo de tiamaniera informado de Esperanto al la popolo.

4)  Esperanto-templo en Eŭropo
Ni esperas kaj klopodas, ke en la proksima estonteco fondiĝu la Esperanto-templo de ŭonbulismo en Eŭropo, kie naskiĝis Esperanto kaj estas pli aktiva Esperanto-movado ol en la aliaj kontinentoj. La templo sisteme diskonigu ŭonbulismon al mondaj esperantistoj, efike priservu ŭonbulanajn esperantistojn kaj gvide antaŭenigu la ŭonbulanan Esperanto-movadon.

5.  Epilogo

Mallonga estas la historio de ŭonbulismo rilate al Esperanto, kompare kun tiu de bahaismo, katolikismo, kristanismo, Oomoto kaj aliaj. Tamen rimarkindas ĝiaj atingaĵoj kun Esperanto. El la koredevenaj religioj ŭonbulismo havas la plej aktivan rilaton al la Esperanto-movado. Nun la ŭonbulana Esperanto-movado havas pli favorajn kondiĉojn ol antaŭe kaj do ni plifortigos nian internan kapablon kaj plifirmigos nian kunlaboron kun aliaj religiaj organizoj, kiuj utiligas Esperanton.
Zamenhofo konsciis, ke lingvo devas esti por la homo ne celo, sed nur rimedo. Li deziris, ke ĉiuj nacioj komunikiĝadu per la neŭtrala lingvo Esperanto sur la principoj de frateco, egaleco kaj justeco kaj tiel realigu pacan mondon en unu granda rondo familia. Sotesano strebis, por ke la homaro civilizu sian spiriton per la vera religio ŭonbulismo kaj tiel ĉiuj individuoj, familioj, socioj kaj ŝtatoj forigu siajn barilojn kaj konstruu pacan mondon en reciproka komunikado.
Sekvante la noblan volon de Zamenhofo kaj Sotesano por la mondo kaj homaro, ni, ŭonbulanaj esperantistoj, dediĉu nin por plimultigi junajn Zamenhofojn kaj junajn Sotesanojn en la mondo ankoraŭ malpaca.

Iam plenumiĝu do niaj esperoj per niaj klopodoj!

Comments are closed.