chtaesok@hanmail.net

Ŭonbulanoj sukcese debutis en la Vilna UK

Vendrede, la 29an de julio 2005 okazis la unua faka kunsido de ŭonbulismo, kiun ĉeestis ĉirkaŭ 120 homoj. Prezentiĝis teceremonio kaj oni spektis vidbendon pri ŭonbulismo, koredevena religio. CHOE Taesok parolis pri “Ŭonbulismo kaj Esperanto”, substrekante ke la eklezia estro plene akceptas Esperanton kiel mondan komunan lingvon. Geraldo Mattos, kiu ĵus finis sian tradukadon de la baza sankta libro en la portugalan, rakontis siajn impresojn pri ŭonbulismo. La kunsido estis bele spicita per kvinpersona kantensemblo kaj la ĉeestantaro estis regalita per koreaj teo kaj kuko. Ja donace ricevita ventumilo tre utilis en la homplena salono Grabowski.

Comments are closed.