chtaesok@hanmail.net

Konciza informo pri ŭonbulismo

Ŭonbulismo (Ŭonbulgjo en la korea, Won-Buddhism en la angla) estas koredevena religio fondita de Sotesano en 1916. Ĝi, surbaze de budhismo, prenas kiel kredobjekton kaj praktikmodelon la darmkorpan budhon, unu cirklon, kiu simbolas la veron. Ĝi instruas sian kredanton konscii la bonfarojn de ĉiuj estaĵoj en la universo kaj danki ilin kaj emfazas la ĝisdatigon, vivutiligon kaj popularigon de budhismo.
Sotesano, alnomo de BAK Ĝungbin (1891-1943), meminstruite iluminiĝis post ĉirkaŭ dudekjara penado en la 28a de aprilo 1916, per kio ekis la historio de ŭonbulismo. Li malfermis novan eklezion por konduki ĉiujn vivulojn al paradizo, pligrandigante spiritan potencon. Li unue fondis ŝparkason kaj polderigis marbordon kaj poste elfaris la doktrinon kaj sistemon kaj aktive instruis homojn ĝis 1943. Lian aŭtoritaton sekvis SONG Gju, GIM Dego,  I Gŭangĝong kaj ĜANG Ungĉol unu post la alia.
Nun ŭonbulismo havas firman statuson en la korea socio. Ĝi kun pli ol milionoj da kredantoj havas la centran sidejon en la urbo Iksan kaj 550 templojn, inkluzive 56 templojn en 21 eksterlandoj, kaj 145 edukajn, karitatajn kaj industriajn instituciojn.
La Sankta Instruo de Ŭonbulismo estas la baza sankta libro de ŭonbulismo, kaj estis eldonita en 1962 kaj ĝis nun tradukita en Esperanton, la anglan, japanan, ĉinan, sinhalan, hispanan, portugalan kaj aliajn plurajn lingvojn.

Comments are closed.