chtaesok@hanmail.net

Iom pri Oomoto

pri oomoto

 

1. Historio

– De kiam ekkomenciĝis religio Oomoto? – 1892 ? Jes!

– karakterizaĵo Sxintoismo (sed tute alia de sxtata sxintoismo)

 

2. Doktrino

– esenca doktrino? Cxiuj bonaj religioj havas saman fonton.

– diferencaĵoj kompare kun budhismo Laux la origina budhismo la animo de homo ne trovigxas, cxu ne? Sed Oomoto kredas, ke animo de homo vivas eterne ecx post la morto. Laux la doktrino de Oomoto, postmorta vivo certe trovigxas.

– pozicio en Japanio(eble ŭonbulismo estas 4a religio en Koreio je nombroj de kredantoj, ktp) Oomoto ne havas tiom multajn kredantojn kiom Uxonbulismo nun havas.

 

3. pri Fondintino

– Deguĉi Nao

– Je kioma spirita gvidantino nun estas? – la 5a ? Jes.

– nomo de nuna spirita gvidantino – Deguĉi Kurenai ? Jes.

 

4. sanktejo

– kiom da sanktejoj troviĝas? – 2 ejoj (Ajabe kaj Kameoka) ? Jes.

– Pro kio oni nomas tiujn lokojn kiel sanktejon

* Ajabe : centro por Di-servo Jes, Rita Centro de Oomoto.

* Kameoka : centro por misiado Vi pravas, Instrua Centro de Oomoto.

 

5. diservo

– Kiom da kredantoj? Publike ni diras cxirkaux 170,000 kredantojn.

– kiam okazas regula diservo? – ĉiudimanĉe ? Ne. En la unua dimancxo de cxiu monato, la monata festo okazas(nur en Centroj de Ajabe kaj Kameoka; Aliaj lokaj centro kaj brancxoj okazas en la 2-a aux la 3-a dimancxo.).

– kio estas specialaj ceremonioj? Ni havas 4 grandajn festojn en cxiu jaro. Granda Festo de Secubuno en la 3 de februaro, Granda Festo de Miroku en la 5a de majo, Granda Festo de Zujsej, en la 7a de auxgusto, Granda Festo por Auxtuno kaj por Fondintino de Oomoto, en la unua dimancxo de novembro. Kiam la granda festo okazas en la monato, tiam ne okazos la monata festo.

 

6. gepastroj

– kiel nomas pastrojn de Oomoto? Sendensxi

– Kiom da gepastroj estas en Oomoto? Ni havas tri specojn da gepastroj. Sei-sendensxi (la plej supera), Jxun-sendensxi (sekvanta), Sendensxi-sxiho (la malplej alta). Sume cxirkaux 5,000 personoj

– Kial gepastroj havas okupojn, se ili havas siajn okupojn? Fundamente, cxiuj gepastroj havas siajn okupojn. Oomoto estas sekulara religio. Nur laborantoj en Centroj estas eksklusivaj religiuloj.

– Kiom da pastrinoj estas? Cxirkaux 2,600 personinoj.

– Ĉu rajtoj estas samaj inter vira kaj virina pastroj? Tute sama laux mia kompreno.

– Kiel oni fariĝas pastroj? (ekzemple, en Uxonbulismo oni devas studi kursojn por farigxi uxonbulisma pastro en universitato Wonkwang, kiun eklezio Uxonbulismo fondis) Se iu kontentigas la kondicxojn de Sendensxi, iu ajn povas farigxi, rekomendite de superuloj.

– Kia estas la stato de publika bonfaro, feliĉo kaj profito por gepastroj de Oomoto? Oomoto ne havas publikan bonfaron por gepastroj. Kiam la misiistoj de Oomoto mortis, ili estas apoteozata en Senrei-sxa (sanktejo por forpasintaj misiistoj). Ili estas adorata alttakse samkiel Dio.

 

7. propagando

– kiom da preĝejoj troviĝas en japanio kaj alilandoj?

(1) en japanio : 59 propre kiel pregxejo.

(2) en alilandoj : 2

– en kiuj landoj estas preĝejoj de Oomoto? Brazilo kaj Mongolio.

– Kio estas propaganda situacio de Oomoto en alialndoj per Esperanto

* Cxu Esperanto profitas por propagandi Oomoton al alilandanoj? Certe jes! La nuna situacio de Oomoto en Mongolio certe dependas de Esperanto.

 

8. pri Unuigxintaj Religioj

Cxu Oomoto havas intereson pri Unuigxintaj Religioj(UR)? Mi pensas jes. Cxar Oomoto fondis mondreligian federacion jam en 1925 en Pekino, Cxinio.

9.pri Intersxangxo inter religioj

Se Oomoto havas intersxangxon kun aliaj religioj, kiuj estas ili? Tao-juan en Formoso (Cxinio-devena religio), Tibeta budhismo, Mongola budhismo, Sawan-grupo en Tailando, la episkopa eklezio de kristanismo en Usono, Blanka Frataro en Bulgario ktp.

 

 

Comments are closed.