chtaesok@hanmail.net

Interreligia Kunlaboro por la Konstruo de Monda Komunumo

Predikis Ĝŭasano en la UN
la 22an de septembro 1995,
memore al la 50-jara jubileo.

unpredikoHomoj evoluigis sciencon kaj teknikon por produkti oportunajn ilojn kaj aparatojn necesajn por sia vivo. Scienco kaj tekniko kontentigis iugrade la senfinajn materiajn dezirojn de la homoj. Des pli danke al okulfrapa evoluo de rimedoj veturaj kaj komunikaj, jam realiĝis monda komunumo en ekstera vivkondiĉo. Malfeliĉe, tamen, la spirita civilizo de la homaro ne sukcesis kontentigi la bezonojn de tia monda komunumo, nek konformiĝis al la abundo kaj prospero de materio. Tial la nuna mondo suferas grandan mizeron kaj nepriskribeblan doloron.
Ĉu al ni plaĉas aŭ ne, ni estas destinitaj kunvivi en komuna societo kun aliuloj, kiuj havas malsamajn kredojn, lingvojn, haŭtkolorojn kaj kulturajn fonojn. Plue, ni devas strebi kaj trovi komunan prosperon en kompleta harmonio ankaŭ kun ĉiu natura medio. Hodiaŭ neniu neas, ke la tuta homaro havas la saman sorton. Tamen konstrui mondan komunumon sen forigi konflikton kaj malamikecon inter diferencaj rasoj, nacioj kaj religioj estas same absurde kiel devige kunloĝigi en la sama domo familianojn, kiuj dise loĝas en malharmonio kaj malpaco inter si. Se ili malkune loĝas, ne naskiĝos konflikto, nek batalo inter ili. Sed kia malfeliĉo estas, se ili malpacas kunloĝante ene de la sama dombarilo kaj kunmanĝante rizon el la sama kaldrono? La nuna mondo estas kvazaŭ ĉi tia malfeliĉa familio plena je konflikto kaj malamo. Pri ĉi tio kulpas la spirita malriĉeco kaj nescio de homoj.
Rilate al tio, ja gravegas la misio kaj respondeco de ni religiuloj, kiuj devas gvidi la spiriton de la homaro. Ni religiuloj devus unuiĝi kaj elimini ĉi tian malpacon, por ke ĉiuj homoj de la mondo larĝe malfermu sian menson. Por fari tion multas aferoj, kiujn ni religiuloj devas plenumi kunlabore. Profitante la hodiaŭan okazon, mi volas mencii kelkajn el tiuj multaj farendaĵoj.
Unue, la homaro devas konscii, ke ni ĉiuj estas membroj de unu familio kunloĝanta en la sama domo. La fondinto de ŭonbulismo Sotesano kaj lia posteulo Ĝongsano diris: “La mondo estas unu granda domo sub la sama tegmento kaj ĉiuj homoj estas membroj de la sama familio. Ni tial helpu kaj amu nin reciproke kaj kunvivu en paco.” Alivorte, ili instruis al ni, ke ni devas interkompreniĝi, kunlabori kaj harmonie kunvivi, malgraŭ diferencoj de raso, nacieco, kulturo, religio, vivregiono, ideologio aŭ eĉ natura medio. Ni nomas “ilŭonismo” ĉi tiun instruon de Sotesano kaj Ĝongsano.
Mi volas diri, ke por havi tian sintenon ni religiuloj devas pligrandigi nian timrespekton al la sola Dio ĝis al ĉiuj sentpovuloj kaj eĉ al ĉiuj estaĵoj. Ne eblas konstrui mondan komunumon sur ĉi tiu tero, se oni timrespektas nur la solan Dion kaj malprudente traktas kaj konsideras kiel objekton de detruo ordinarajn estaĵojn, aliajn naciojn aŭ aliajn religiojn. Tial ni pligrandigu tian timrespekton al Dio ĝis al ĉiuj homoj, religioj, gentoj kaj estaĵoj. Samtempe ni devas igi nian interhoman rilaton reciproke bonfara kaj trovi malegoismon anstataŭ egoismon. Ne nur individua, sed ankaŭ grupa egoismo alportas al ni nekalkuleblan malfeliĉon per konflikto kaj antagonismo. Do de ni malproksimos la idealo konstrui mondan komunumon kaj ne eblos realiĝi vera paco en ĉi tiu mondo, se ni malestimas, distancigas kaj klopodas detrui iun ajn difinitan klason aŭ aliulon.
Ni konsciu, ke malgraŭ diferencoj de loĝloko, haŭtkoloro kaj lingvo ĉiuj homoj estas anoj de unu familio kunloĝanta en granda domo nomata la tero, kaj ke malgraŭ diferencaj esprimoj aŭ manieroj pri la esenca vero, ĉiuj religioj sin bazas sur la sama principo. Respekti unu la alian kvazaŭ Dion aŭ budhon kaj trakti ĉiujn homojn aŭ estaĵojn kiel budhon reenkarniĝintan estas la spirito de ilŭonismo, kiu povas esti fundamento por la konstruo de monda komunumo.
Due, por konstrui mondan komunumon, ni devas kultivi la menson de homoj. La avido, kolero kaj malsaĝo de nia menso estas la plej granda malhelpo al la konstruo de monda komunumo. Ne imageblas konstrui mondan komunumon sen granda rolo de nia menso. Ni devas al ĉiuj homoj de la mondo disvastigi la menskultivon, kiu ĝis nun estas limigita nur al religiuloj, por ke oni kreskigu bonfaremon, iluminiĝu pri sia naturo kaj kultivu bonvolan, humilan kaj kompatan menson. Tio estas la unua paŝo por konstrui mondan komunumon.
Nia menso enhavas en si nek koloron, nek sonon, nek odoron, nek guston, sed ĝi ja entenas profundan principon, senliman trezoron kaj mirindan povon. Nia menso estas kiel kampo. Ju pli kultivas ni kampon, des pli grandan rikolton ni ricevos. Aliflanke, ju pli ni ĝin neglektas, des pli malfekunda ĝi fariĝos.
Do ni devas ne lasi nian menson nekultivita, sed ĝin diligente gardi. La menso estas nemalhavenda kaj ni devas ĝin serĉi kaj plene konservi. Fakte, el la misuzo de la menso rezultas preskaŭ ĉiuj katastrofoj individuaj kaj naciaj, kiuj okazas de loko al loko en la nuna mondo. Al la menso atribuiĝas la kaŭzoj de katastrofo, kiaj estas nescio, mallarĝa penso, malatento, avido kaj sennombraj aliaj negativaj faktoroj. Tial nepras al ni ĉiuj kultivi la menson. Se ni reekhavas nian originan menson puran kiel tiu de budho kaj agas laŭ ĝi, ni povos esence venki la obstaklojn al la konstruo de monda komunumo.
Krom la supre menciitaj du, troviĝas urĝaj taskoj farendaj kunlabore kun la Unuiĝinta Naciaro. Ekzemple, ni devas konservi kaj protekti naturan medion por niaj postaj generacioj, kaj aboli la nukleajn armilojn, kiuj, se ne briditaj, kaŭzos mempereon de la homaro. Sufiĉis nur unufoje uzi nukleajn armilojn, kiam ni pro nescio malprudente faligis ilin en Hiroŝimon. Neniu krom mensmalsanulo povus uzi ilin en la estonteco. Oni devas scii la fakton, ke terura katastrofo trafos unue la propran landon, se oni daŭrigos ilin produkti kaj ili hazarde eksplodos pro fajro aŭ misfaro. Tial ni devas aboli la nukleajn armilojn.
Ni devas forigi ankaŭ absolutan malriĉecon por ĉiam el ĉi tiu tero. En iu loko homoj diboĉegas pro troa riĉeco, sed eĉ en ĉi tiu momento malsatmortas unutage tridek kvin mil homoj. Por realigi mondan komunumon ni devas ne lasi niajn homfratojn malsatmortantaj. Ni do devas kunlabori por forigi ĉi tiun absolutan malriĉecon el la tero.
Krome, necesas alpreni la komunan lingvon por formi unu familion de la mondo. Mi proponas, ke la lingvo estu Esperanto plej logika kaj scienca, por ke niaj postaj generacioj ne suferu de lingvaj malfacilaĵoj. Esperanto estas la lingvo lernebla facile en kelkaj monatoj kaj apartenanta al nenies nacio. Tial ni povas akcepti ĝin kiel la lingvon de ni ĉiuj. Do oni parolu du lingvojn: gepatran lingvon kaj Esperanton. Se niaj idaroj libere interkomunikiĝos kaj harmonie kunvivos, tio estos la plej mallonga vojo al la tutmonda familiiĝo en egaleco kaj sen privilegio de ajna klaso. Mi pensas, ke la projekto plenumiĝos facile, se ni entreprenos ĝin por 30 aŭ 50 jaroj kaj unuopaj ŝtatoj kaj nacioj prepariĝos ene de tiuj jaroj.
Antaŭ ĉirkaŭ tridek jaroj, la majstro Desano, mia gvidanto, proponis organizi la Unuiĝintan Religiaron (UR) kiel la rimedon solvi la problemojn menciitajn supre. Li forte rekomendis, ke diversaj religioj de la mondo, kiuj devas gvidi la spiritan vivon de la homaro, unuiĝu kaj kontribuu al la konstruo de monda komunumo. Se religioj malpacas inter si kaj ekskluzive agas, la ekzistoneceso kaj gvidkapablo de religioj perdos brilon kaj la mondo perdos esperon.
Samkiel diversaj nacioj kun malsamaj reĝimoj establas politikan ordon kaj kontribuas al monda paco sub la standardo de la Unuiĝinta Naciaro, diversaj religioj de la mondo sub tiu de la Unuiĝinta Religiaro devas reciproke kunlabori, akordiĝi unu kun la alia, firme starigi la ordon de spirito kaj moralo, kontribui al la realigo de paca kaj feliĉa mondo kaj doni esperon al la tuta homaro. Mi ja esperas, ke jam ekzistantaj organizoj por interreligia kunlaboro, kiaj estas Monda Konferenco de Religio kaj Paco, ludos decidan rolon por fondi la Unuiĝintan Religiaron egale al la Unuiĝinta Naciaro. Per ĉi tiu Unuiĝinta Religiaro ni konstruu puran, brilan kaj varman paradizon en la tergloba vilaĝo. Mi pensas, ke tio estas la plej urĝe farenda tasko de ni ĉiuj religiuloj.
Koran dankon!

1995 septembro

Ĝŭasano I Gŭangĝong,
ĉefmajstro de ŭonbulismo

Kuntradukis CHOE Taesok kaj Joel BROZOVSKY.
La teksto aperis en Oomoto kaj Asistilo.

Comments are closed.