chtaesok@hanmail.net

Misio de esperantistoj

La predikon faris la ĉefmajstro Ĝŭasano kiel gratulparolon
en la inaŭguro de la 27a Korea Esperanto-Kongreso en 1995.

Mi ĝojas, ke la 27a Korea Kongreso de Esperanto okazas en nia urbo, en nia eklezia institucio, kaj elkore bonvenigas vin ĉiujn.

Ĉi tiu mondo jam fariĝis monda komunumo danke al la okulfrapa progreso de trafiko kaj komuniko. Tamen, bedaŭrinde, pro la lingva baro ni troviĝas en la korprema situacio, ke kvankam ni kune loĝas en unu hejmo, ni nur rigardas unu la alian. Do ni alvenis al la urĝa momento elfari la lingvon de nia komunumo.

Iuj proponas iun specifan nacian lingvon por komuna lingvo, sed ni ne povas ne atentigi la malavantaĝojn de tio. Se iu specifa nacia lingvo estos elektita kiel komuna lingvo, alilingva kulturo estos trudita, tiel ke povos estiĝi tiel nomata “kultura kolonio”. Krome, jam ekzistantaj naciaj lingvoj formiĝis spontane, tial ili estas tre komplikaj kaj iliaj principoj kaj reguloj ne estas klaraj, tiel ke ilin lerni estas ege malfacile. Adopti tian lingvon kiel komunan lingvon estas afero tro ŝarĝa kaj peniga al niaj sekvaj idaroj.

Tial estas tute nature, ke ni devas adopti kiel mondan komunan lingvon tian lingvon, kiu estas la plej logika, havas klarajn principojn kaj regulojn, ne apartenas al iu ajn specifa nacio, do estas akceptebla kiel nia propra lingvo, kaj estas facile lernebla por iu ajn.

Ja Esperanto, kiu havas tiajn kondiĉojn, povas esti alternativo. Malgraŭ tio, Esperanto tre malrapide disvastiĝas pro la nekompreno de jamakirintoj. Tio estas vere bedaŭrinda.

Mi estis invitita al la 50a jubileo de UN kaj en mia prediko mi substrekis la neceson elfari mondan komunan lingvon por konstrui mondan komunumon. Eĉ se ni nun decidas komunan lingvon, ĝi floros post 20 aŭ 30 jaroj, tial ne estas kialo prokrasti. Sed la realo neglektas tion.

Tiel same estas malfacile. Vi, kiuj kun pionira konscio fariĝis esperantistoj, do havas pezan respondecon. Vi estas peze ŝarĝitaj de la laboro disvasigi Esperanton al ĉiuj landoj kaj ĉiuj sociklasoj kaj konvinki ilin.

Esperanto havas tute pravan kialon kaj praktikan valoron, tial nepre realiĝos la volo. Mi deziras, ke vi konstante klopodu kun memkonvinkiĝo. Mi do finas mian parolon, dezirante ke rapide venu tiu tago, kiam rezulte de viaj klopodoj Esperanto estos definitive adoptita kiel monda komuna lingvo kaj ĉiuj gefratoj en la mondo ĝuos agrablan interparolon en Esperanto.

Tradukis CHOE Taesok

Comments are closed.