chtaesok@hanmail.net

Kialoj kredi religion

… Al ni kredo estas
ripozejo, konsolejo,
fajrobrigadejo, malsanulejo,
lavbutiko kaj nutraĵodonejo…

Ordinaraj homoj serĉas religion unue por forigi maltrankvilon en la vivo kaj akiri trankvilon, due por apogi sin sur absolutulo kiel dio aŭ budho kaj forpeli malsanon kaj katastrofon, trie por peti estontan feliĉon en la nuna malfeliĉo kaj eternigi la nunan feliĉon, kvare por bonfarti nunvive kaj ankaŭ enparadiziĝi postmorte kaj por havigi senliman feliĉon ne nur al si, sed ankaŭ al ĉiu sia idaro.
Sed la instruo de progresinta religio ne limiĝas al individuo aŭ kelkaj homoj, sed anigas ĉiun homon al la eklezio de granda vojo kaj igas ilin iluminiĝi pri la vero de ĉiuj estaĵoj en la universo kaj faras ilin budho kaj sanktulo per kredo kaj praktikado.
Budho trovis la originan veron de ĉiuj estaĵoj en la universo, sed ordinaruloj ne povas trovi ĝin kaj ankaŭ multaj homoj eĉ neas ĝin. Tio ja estas pli stulta ol juŝnaskiĝinto neas sian patrinon. Ni studantoj celu trovi la veron de Ilŭon2 klarigitan de Sotesano3 kaj preni ĝin kiel la fonton de religio kaj moralo. Maniero ekkoni kaj trovi la veron de Ilŭon estas ĝuste la tri studoj4 kaj la ok punktoj5.
Kio ja estas feliĉo de religia vivo, nome, de kredo? Al ni kredo estas ripozejo, konsolejo, fajrobrigadejo, malsanulejo, lavbutiko kaj nutraĵodonejo. Mi ilin detale klarigos.
La unua feliĉo de kredo estas ripozejo. Ni serĉas lokon, kie ni ripozigas lacan spiriton kaj komplikan menson, same kiel ni serĉas ripozejon por la korpo. Ni jam serĉis tian lokon, kiel do tio ne estus feliĉo?
La dua estas konsolejo. Ĉiuj homoj de la mondo volas konsoliĝi, sed per ĉi tiu kredo oni mem povas konsoli sin. Ĝenerale, por konsoliĝi homoj malkaŝas siajn ĉagrenon kaj zorgon al aliulo, sed se ili ne konsoliĝas, ili pli sentas aflikton kaj suferon. Tamen homo kun kredo preferas konsoli sin ol konsoliĝi de aliulo kaj eĉ povas konsoli kaj trankviligi aliulon, kiel do tio ne estus feliĉo?
La tria estas fajrobrigadejo. Kiam domo brulas, homoj de la mondo sciigas al fajrobrigadejo kaj estingigas la fajron per aliula forto, sed ili ne scipovas estingi la ajntempe flamantan fajron de sia menso. Tamen ni ja scipovas estingi la fajron de nia menso kaj ankaŭ tiun de aliulo, kiel do tio ne estus feliĉo?
La kvara estas malsanulejo. Ĉiuj homoj de la mondo bone scias malsanon de sia korpo kaj klopodas kuraci ĝin, sed ne scias malsanon de sia senforma spirito, nek volas kuraci ĝin. Sed ni trovas malsanojn de nia spirito (malsanojn de plendo, de dependo, de maldiligento, de prokrasto kaj de farigo al aliulo), kuracas ilin kaj ankaŭ tiujn de aliulo, kaj lernas eĉ farmacion kaj medicinon, kiel do tio ne estus feliĉo?
La kvina estas lavbutiko. Kiam vesto estas malpura, homoj de la mondo, ĝin mem lavinte aŭ laviginte al lavbutiko, portas la malnovan veston kiel novan veston. Tiel same, kiam ni de tempo al tempo alfrontas suferon, malĝojon kaj malfacilon, ni trovas lavbutikon, kiu lavas kaj novigas nian menson, kaj ni lernscias la manieron lavi la malpuraĵojn de nia menso kaj fariĝas novaj homoj kaj laborantoj kun novaj menso kaj espero, kiel do tio ne estus feliĉo?
La sesa estas nutraĵodonejo. Ni jam bone sciis materian nutraĵodonejon por la korpo, sed ne sciis nutraĵodonejon por la spirito. Tamen ni ekkredis ŭonbulismon kaj trovis ĝian templon. Ja ĉi tiu templo estas feliĉokampo kaj saĝokampo. Ni ĉiam trovas kaj scias la lokon, kiu donas al ni en ĉiudarmkunveno6 kaj en ĉiu trejnkurso tiel senlimajn instruojn, nutraĵojn de la spirito, kiuj estas superfluaj eĉ post nia uzo tra la eterna vivo, kiel do tio ne estus feliĉo?

 


1. Ĝongsano: prononce derivita el la korea vorto Ĝongsan, ŭonbulana alnomo de SONG Gju (1900-1962), pastro,ĝongsa (honortitolita ŭonbulano, kiu atingis pli ol la gradon de diablovenka darmforto aŭ oficis kiel ĉefmajstro), ĉefdisĉiplo de Sotesano, ĉefmajstro de ŭonbulismo (1943-1962).
2. Ilŭon: unu cirklo, per kiu Sotesano esprimis la fonton de ĉiuj estaĵoj en la universo, la mensosigelon de ĉiuj budhoj kaj sanktuloj kaj la naturon de ĉiuj vivuloj. Ilŭon havas la tri ecojn de vera malpleno, mistera esto kaj ĉia faro.
3. Sotesano: prononce derivita el la korea vorto Sotesan, alnomo de BAK Ĝungbin (1891-1943), fondinto de ŭonbulismo. Kutime ŭonbulanoj respekte nomas lin Deĝongsa, kiu signifas grandan majstron.
4. Tri studoj: unu el la kernaj doktrinoj de ŭonbulismo, t.e. spirita kultivo, afera-principa esploro kaj justaga elekto, kiuj praktikendas por atingi la personecon de budho kaj unuiĝi kun la vero de Ilŭon.
5. Ok punktoj: unu el la kernaj doktrinoj de ŭonbulismo. Ili konsistas el la kvar akceliloj de kredo, sinkuraĝigo, scivolo kaj penado, kiuj helpas kaj akcelas la tri studojn, kaj el la kvar forigendaĵoj de nekredo, avido, maldiligento kaj malsaĝo, kiuj malhelpas la tri studojn kaj estas forigendaj.
6. Darmkunveno: diservo de ŭonbulismo, kiu okazas kutime en ĉiu dimanĉo.

Tradukis CHOE Taesok

Comments are closed.