chtaesok@hanmail.net

9a Internacia Meditado okazos

Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (prezidanto KIM Sang-ik)
ĉiujare okazigas enhavriĉan renkontiĝon kun diversaj programeroj, en kiu oni povas praktiki meditadon, fari komunan ekskurson al vizitindaj lokoj, sperti korean kulturon, ekkoni pri ŭonbulismo kaj tiel plu.

1. Kiam: 2014 januaro 17 (vendredo) – 20 (lundo), 3 noktoj kaj 4 tagoj
2. Kie: Junulara gastejo Irion en Iksan, Koreio
3. Enhavo: meditado, meditado-gimnastiko, koreaj kulturo kaj tradicia ludo, Esperanto-prelegoj, ekskurso, amuzaj ludoj, bankedo kaj tiel plu
4. Kotizo: 50 eŭroj aŭ 70 000 ŭonoj (programo, manĝado, loĝado, ekskurso, bankedo)
5. Nombro: 20 personoj el ekster Koreio kaj 20 el Koreio
6. Oficiala lingvo: Esperanto
7. Aliĝlimdato: 31a de decembro 2013
8. Prelegoj: ĉiu povas prelegi pri sia fako aŭ interesa temo.
9. Kontakto kaj aliĝo: ĉe LEE Jungkee (esperanto@saluton.net)

Comments are closed.