chtaesok@hanmail.net

Faka kunsido en la 100a UK

Internacia meditado

 

Kun ĉeesto de 150 kongresanoj dimanĉe (julio 26) je 16h30-18h00 en la salono Bakker okazis la faka kunsido “Internacia Meditado”, kiun organizis la Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ). Ŭonbulismo estas koredevena religio, kiu nun havas siajn adeptojn tra la mondo kaj donas apartan atenton ankaŭ al Esperanto. Kadre de UK EAŬ unuafoje organizis sian kunsidon en la Vilna UK en 2005 kaj ĝin daŭrigis en la sinsekvaj Universalaj Kongresoj.

La faka kunsido malfermiĝis per salutparolo de la prezidanto de EAŬ, pastro KIM Sang-ik. La religion prezentis CHOE Taesok: sub la kerna simbolo “unu cirklo” estas la du pordoj de kredo (ĉiela-tera bonfaro, gepatra bonfaro, kunvivula bonfaro, leĝa bonfaro) kaj praktikado (spirita kultivo, principa-afera esploro, justaga elekto). Li klarigis pri meditado kaj ĝia metodo.

Sekvis praktikado de la danĝona (subabdomena) meditado sub la gvido de la pastrino Sveka. Ŝi unue montris la korpan parton ĉe la subabdomeno, kiu nomiĝas danĝono. Enspiri ĝis la danĝono koncentrante menson sur ĝin estas la grava meditmetodo de ŭonbulismo. Ĉeestantoj provis fari star- kaj irmeditadojn. Ŝi prezentis ankaŭ mantromeditadon, t.e. mediti ĉantante mantron.

Post la meditado HAN Sugheui gvidis fizikan ekzercon kaj per tio oni povis malstreĉi sian korpon. EAŬ prezentis al la ĉeestantoj la Internacian Esperanto-Renkontiĝon de Meditado (IERM), kiun ĝi organizas ĉiujare jam de la jaro 2006. La 11a IERM okazos de oktobro 8 ĝis 11 en Seulo, 2015.

La fakan kunsidon aparte gratulis la ĉefmajstro, ekleziestro de ŭonbulismo per sia kaligrafaĵo sur paperventumilo, kiun donace ricevis ĉeestantoj. Li skribis “Unu familio” en la korea kaj en Esperanto. EAŬ planas organizi religian aranĝon okaze de la Seula UK en 2017.

 

Raportas CHOE Taesok: KN-279

Comments are closed.