chtaesok@hanmail.net

Centra sidejo

“Eksteren, estonten, socien, almonden!”

La administra centroLa supra slogano estas donita de Ĝŭasano por la eklezia agado. La centra sidejo de ŭonbulismo situas en la urbo Iksan, Koreio kaj estas la eklezia kerno de kredo kaj administrado. En ĝi nestas gravaj ekleziaj instancoj: la ĉefmajstro, la supera konsilio, la centra asembleo, la administra centro, la inspekta buroo kaj tiel plu.

La centra sidejo establiĝis en 1924, kiam Sotesano publike malfermis sian instruon kaj komencis la komunan vivon kun kredantoj. En ĝi konserviĝas historiaj spuroj de la eklezia komenco ĉe la domoj konstruitaj siatempe: Degakĝon (darmkunvenejo), Gonghedang (kunvenejo),Ĝongbopŝil (ĉefmajstrejo) kaj aliaj.

Krome, en la centra sidejo troviĝas la turtomboj de Sotesano kaj de Ĝongsano, la historia muzeo de ŭonbulismo kaj la domo de la duonjarcenta jubileo. La centra sidejo estas ne nur grava pilgrimejo de ŭonbulanoj, sed ankaŭ agrabla promenejo de urbanoj, ĉar ĝia tereno estas malfermita kaj parke belaranĝita.