chtaesok@hanmail.net

Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ)

Ne malestas esperantistoj inter la kredantoj de ŭonbulismo. La unuaj ŭonbulanaj esperantistoj fondis Esperanto-grupon en 1980, kiu daŭras ĝis nun, kvankam kelkfoje nomŝanĝita. Ankaŭ ne mankas simpatio de ekleziaj funkciuloj al Esperanto. La eklezio de ŭonbulismo ja traktas Esperanton kiel unu el gravaj lingvoj por diskonigi ŭonbulismon tra la mondo.

 


Historio


h_sungcho

HONG Sungcho:
fondinto de la ŭonbulana Esperanto-movado

En printempo de 1980 HONG Sungcho gvidis Esperanto-kurson por junuloj de la templo Ĝongno en Seulo. Ĝi estis la unua Esperanto-kurso en la eklezio de ŭonbulismo. Li kun la kursfinintoj fondis Rondon Cirklo en la 14a de junio 1980, celante disvastigi ŭonbulismon inter esperantistoj kaj Esperanton inter ŭonbulanoj. La templa junulara movado forte ligiĝis al la Esperanto-movado.
En decembro 1980 la rondo eldonis sian organon La Cirklo en Esperanto kaj entute aperis 9 numeroj de 1980 ĝis 1983. La organo celis precipe eksterlandajn esperantistojn por informi ilin pri ŭonbulismo. Ĉefaj enhavoj estis tradukoj de religiaj tekstoj kaj literaturaĵoj de membroj kaj ankaŭ kontribuaĵoj de eksterlandaj esperantistoj.
Tiam la unuajn kelkajn jarojn la rondo tre aktivadis: ĝi organizis kursojn, partoprenis diversajn enlandajn Esperanto-aranĝojn, gastigis nemalmultajn eksterlandajn esperantistojn, ktp. La agadon finance kaj morale subtenis la tiamaj ĉefpastroj de la templo, el kiuj estas interalie Ĝŭasano, la nuna ĉefmajstro de ŭonbulismo.
En 1985 eldoniĝis Gvidlibro de Ŭonbulgjo kun 500 ekzempleroj, tradukita de CHOE Taesok. Oni ŝanĝis la nomon de la rondo al Ŭonbulgjo-Esperantista Societo. Tiujare en la ŭonbulana trejnejo okazis la 5a Komuna Seminario inter Japana kaj Korea Junularoj, kiun multe helpis ŭonbulanaj esperantistoj. En 1988 fine eldoniĝis kun la originalo la Esperanta versio de La Fundamenta Instruo de Ŭonbulismo en la nomo de Chongjon: La Baza Skribo de Wonbulgyo. Ĝin komencis traduki HONG Sungcho kaj Yook Cheol kaj fintradukis CHOE Taesok.
En 1989 la societo okazigis kvartagan Esperanto-lernejon kaj ĝin daŭrigis per semajna Esperanto-lernejo en 1994, 1995 kaj 1996, en kiu ĉiam almenaŭ unu eksterlanda kompetenta esperantisto gvidis kurson: DOI Ĉieko, japana esperantisto trifoje sinsekve instruis kaj Renata WOLSKAgvidis en 1994. Krome, en 1994 la societo ŝanĝis sian nomon al Ŭonbulisma Esperantista Asocio kaj en 1998 al Esperantista Asocio de Ŭonbulismo.
En junio 1998 eldoniĝis la baza sankta libro de ŭonbulismo, La Sankta Instruo de Ŭonbulismo, tradukita de CHOE Taesok, kaj ankaŭ la dulingva (korea-Esperanta) libro, La Fundamenta Instruo de Ŭonbulismo. Per tio realiĝis la pleja deziro de la unuaj ŭonbulanaj esperantistoj.
En septembro 1998 Junulara Asocio de Ŭonbulismo organizis elementan kurson de Esperanto kaj naskiĝis dudeko da novaj esperantistaj ŭonbulanoj. Ili kunvenis kaj elektis novan estraron kaj ŝanĝis nomon al Esperantista Asocio de Ŭonbulismo. Nun en la centra sidejo de ŭonbulismo ĉiumerkrede kunvenas ŭonbulanaj esperantistoj.
En 1999 la asocio havis novan atingon, ke la hispana versio de La Fundamenta Instruo de Ŭonbulismo eldoniĝis, tradukite de Ricardo-Felipe Albert Reyna el la Esperanta versio.
En februaro 2000 kataluna esperantisto Ruben Fernandez Aensio venis por ĉeesti la korelingvan kurson de Universitato Wonkwang kaj instrui Esperanton en la centra sidejo de ŭonbulismo ĝis decembro. En septembro la jubilea komitato de la naskiĝo de Ĝongsano eldonis La Ĝongsanan Instruon, unu el la sanktaj libroj de ŭonbulismo, kiun tradukis CHOE Taesok.

 


Estraro


Prezidanto: KIM Sang-ik (Vero)

 


Membraro


Retpoŝte atingeblaj membroj: