chtaesok@hanmail.net

Gvidlibro

Kio estas ŭonbulismo


giluonsaŬonbulismo estas religio fondita de Sotesano en Koreio. Ĝi ekis per lia granda iluminiĝo en la 28a de aprilo 1916. Ĝi instruas homojn kredi, klarvidi kaj praktiki la veron de Ilŭonsang (cirklo). Ĝi prenas la darmkorpan budhon Ilŭonsang  [Ilŭonsang] kiel kredobjekton kaj praktikmodelon anstataŭ la figuron de budho. Ĝi celas konduki ĉiujn vivulojn al paradizo, pligrandigante spiritan potencon kaj venkante materian potencon per verreligia kredo kaj realmorala trejno. Ĝi, surbaze de budhismo, integrigas kaj utiligas ankaŭ la instruojn de ĉiuj religioj por fariĝi perfekta religio. Ĝi substrekas ĝisdatigi, vivutiligi kaj popularigi budhismon.
La religia nomo ŭonbulismo en Esperanto estas derivita el la nomoŭonbulgjo en la korea: ŭon signifas la veron de Ilŭonsangbuliluminiĝon, budhon kaj gjo instruon. La radikvorto ŭonbul en Esperanto estas ekvivalento de la darmkorpa budho Ilŭonsang, kiu estas la kredobjekto kaj praktikmodelo de ŭonbulismo. Do ŭonbulismo estas religio, kiu instruas homojn kredi, klarvidi kaj praktiki ŭonbulon; ŭonbulano estas kredanto de ŭonbulismo; ŭonbulejo estas loko, kie ŭonbulo estas ensanktejigita, ŭonbulana templo; ŭonbulikoestas scienco okupiĝanta pri ŭonbulismo; ŭonbulikisto estas sciencisto okupiĝanta pri ŭonbulismo.

 


Fondinto Sotesano


gnaskdomLa fondinto de ŭonbulismo estas Sotesano. Lia familia nomo estasBAK, lia persona nomo Ĝungbin kaj lia respekta titolo Deĝongsa, kiu signifas grandan majstron. Sotesano estas lia alnomo. Li naskiĝis kiel filo de ordinara kamparano la 5an de majo 1891 en Koreio. [Naskiĝdomo de Sotesano]
Ekde la 6a aĝo li aparte scivolis pri la naturaj fenomenoj kaj homaj aferoj. Kun la tempo pli kaj pli vekiĝis liaj demandoj kaj li strebadis solvi ilin. En la 10a aĝo li kun patro ĉeestis porprapatran ceremonion, dum kiu li aŭskultis rakonton pri montodio ĉioscia kaj ĉiopova. De tiam li preĝadis senĉese kvin jarojn sur la monta roko proksime de sia hejmo por renkonti montodion.
Li, 14-jara , edziĝis kaj en la 15a aĝo vizitis bogepatrojn. Tiam li aŭskultis malnovan rakonton, en kiu ĉefrolulo lernis de majstro okultan povon kaj atingis ĉiujn siajn volojn. Tio instigis lin serĉi majstron. De tiam ses jarojn daŭris lia peno renkonti majstron. De la 21a aĝo li poiome ĉesigis la deziron renkonti majstron. Li rekonis, ke montodio reale ne ekzistas, kaj ke ja okultpova majstro estas fikciulo. Li jen recitis preĝvorton spontane leviĝintan, jen dronis en profunda medito.
Kiam li sidis silenta frumatene en la 28a de aprilo 1916, subite klariĝis lia spirito kaj estiĝis nova energio. Ĉiuj demandoj do solviĝis unu post la alia. Li jene esprimis la veron, pri kiu li iluminiĝis meminstruite: “Ĉiuj estaĵoj enestas en unu esenco kaj ĉiuj instruoj devenas de unu fonto, en kio la vojo de eterno kaj la principo de karmo fundamentas unu la alian kaj formas unu rondaĵon.” Li fine atingis grandan iluminiĝon kaj aspiris instrui homojn sub la slogano: “Jam progresas materio, ni disvolvu la spiriton.”
gturtomboEn 1917 li kun 9 disĉiploj fondis ŝparkason kaj iniciatis movadon por nova vivo: forigon de superstiĉo, abolon de formalaĵoj, ŝparemon, komunan laboron. Tiel ili kreis financan bazon kaj polderigis la marbordon en Giljongni en 1919. La gajnita rizkampo vastis ĉirkaŭ 9 hektarojn. Post la polderigado li ordonis al la 9 disĉiploj preĝi por unuigi la mensojn kaj dediĉi sin al la publika bono. En la 21a de aŭgusto 1919, la centan tagon de ilia preĝado, aperis la miraklo de fingroprema sangaĵo. Ili interpretis tion kiel la agnoskon de la darmmondo.
De 1919 ĝis 1924 li kun kelkaj disĉiploj translokiĝis en la montonBongnesan. Tie li plifirmigis sian iluminiĝon, verkis fundamentan doktrinon kaj instrulibrojn kaj preparis sin por publikigi novan eklezion. En 1924 oficiale publikiĝis la fondo de Instituto de Budha Darmo enIksan kaj tie li vivis komunuman vivon kun siaj sekvantoj. Malgraŭ ĉiaj subpremoj kaj malfaciloj li progresigis la eklezion kaj sindone instruis homojn. Li, 52-jara, forpasis la unuan de junio 1943.  [Turtombo de Sotesano]

 


Doktrino


La formiĝon de la doktrino de ŭonbulismo karakterizas tio, ke ĝia fondinto Sotesano mem la doktrinon verkis en la unuaj jaroj, provis tra multaj jaroj kaj definitive elfaris antaŭ sia morto. Li nomis la absolutan veron de la universo la vero de Ilŭonsang kaj ĝin esprimis per O(cirklo). Ĉe ŭonbulismo ĉi tiu cirklo nomiĝas la darmkorpa budho Ilŭonsang. Ĝi estas la objekto de religia kredo kaj la modelo de morala praktikado. Tial ĉe ŭonbulismo ne ekzistas budhofiguro ensanktejigita por adoro. Ŭonbulano respektas kiel budhon ajnan aĵon renkontatan kaj faratan. Ŭonbulismo ne akceptas la solan Dion personigitan, sed la veron, kiu trapenetras la universon. La doktrinon de ŭonbulismo karakterizas tio, ke ĝi integrigas kaj utiligas precipe budhismon kaj ankaŭ la instruojn de ĉiuj aliaj religioj.
La doktrino de ŭonbulismo, surbaze de la vero de Ilŭonsang, konsistas el la du pordoj de kredo kaj praktikado. La pordo de kredo traktas rilatojn kun aliulo por interkonformigo. La darmkorpa budhoIlŭonsang reale aperas en la bonfaroj de ĉielo-tero, gepatroj, kunvivuloj kaj leĝoj. Ĉiuj estaĵoj en la mondo estas ligitaj esence per reciproka bonfaro. Ŭonbulano konscias ilian bonfaron kaj rekompencas ilin. Danko estas la plej grava en lia vivo. Ŭonbulismo realigas egalan kaj pacan socion per la kvar nepraĵoj: kreskigo de propra forto, unuaigo al saĝulo, eduko de aliula infano kaj estimo al sindediĉulo.
La pordo de praktikado traktas rilatojn kun memo por sinperfektigo. Ŭonbulano por perfektigi sian personecon ĉiutage faras la tri studojn: spiritan kultivon, aferan-principan esploron kaj justagan elekton. Por tio li akcelas kredon, sinkuraĝigon, scivolon kaj penadon kaj forigas nekredon, avidon, maldiligenton kaj malsaĝon. Tiamaniere li celas havigi al si la personecon kaj povon de budho. La kvar devizoj de ŭonbulismo estas ĝustaj iluminiĝo kaj ago, pribonfara konscio kaj danko, utiligo de la budha darmo kaj sindonema servo al publiko.
La tuta doktrino de ŭonbulismo estas bone kaj klare resumita en la doktrina skemo (maldekstre) kaj enestas en la sanktaj libroj, kiuj estas la Sankta Instruo de Ŭonbulismo, la Ĝongsana Instruo, la Statuto de Ŭonbulismo, la Etiketa Libro de Ŭonbulismo, la Sankta Kantaro de Ŭonbulismo, la Historio de Ŭonbulismo kaj la Elektitaj Sutroj.

 


Historio


grizkampŬonbulismo ekis per la granda iluminiĝo de Sotesano en la 28a de aprilo 1916. En kelkaj monatoj liaj sekvantoj nombris pli ol kvardek, el kiuj li elektis fidelajn naŭ kiel modelajn disĉiplojn. Sotesano kun ili unue fondis ŝparkason en 1917 kaj polderigis marbordon kaj gajnis ĉirkaŭ 9 hektarojn da rizkampo en 1919.  [Polderigita rizkampo] Post la sukcesa polderigado ili samjare faris centtagan preĝadon sur montpintoj, kio alportis al ili la agnoskon de la darmmondo per fingroprema sangaĵo. Per tiuj du eventoj ili starigis la ekonomian kaj spiritan fundamentojn de la eklezio. Tiel de la komenco de sia ekzisto ŭonbulismo faras kaj studon kaj laboron.
En 1924 establiĝis la centra sidejo de ŭonbulismo en Iksan  [la nuna centra sidejo de ŭonbulismo] sub la gcentroprovizora nomo Instituto de Budha Darmo kaj komenciĝis la komunuma vivo de kredantoj. Ili tage laboris en diversaj lokoj, interalie fabriko, rizkampo kaj fruktejo, kaj vespere kune studis por sin kultivi. La eklezio eldonis instrulibrojn, okazigis trejnsesiojn, reformis etiketon kaj ceremonion kaj fondis industriajn organizojn. Ĝi aktivis en la kampoj de edifo, eduko kaj karitato kaj strebis al vivkonforma kaj popolamasa religio. Malgraŭ ĉiaj malfaciloj Sotesano firmigis la eklezian fundamenton por plua progreso kaj forpasis la unuan de junio 1943.
Ĝongsano, alnomo de SONG Gju, heredis la aŭtoritaton de Sotesano. Li fondis diversajn lernejojn, inkluzive la universitaton Wonkwang en 1946, kie ankaŭ la ŭonbulanaj pastroj sisteme edukiĝis. Li deklaris la religian nomon ŭonbulgjo (ŭonbulismo) en 1947 kaj gvidis helpon al militsuferintoj. Li verkis la libron Ŝtatkonstruado, en kiu li skribis kiel gvidi kaj progresigi ŝtaton. En 1961 li proklamis la trisaman moralon, kiu temas pri unu principo, unu familio kaj unu laboro. Li forpasis en 1962.
Ĝongsanon sekvis kiel la ĉefmajstro (eklezia estro) de ŭonbulismoDesano, alnomo de GIM Dego. Li ekvilibre progresigis edifon, edukon kaj karitaton kaj klopodis disvastigi ŭonbulismon eksterlande. Dum lia gvidado ŭonbulismo fariĝis la sesa granda religio en Koreio. Kiel la triopan movadon por monda paco li proponis menskampan kultivon, tutmonde komunan merkaton kaj unuiĝintan religiaron. Li dediĉis sin al ŭonbulana trejnado kaj interreligia kunlaboro. Li transdonis la ĉefmajstrecon al Ĝŭasano en 1994 kaj forpasis en 1998.
Ĝŭasano, alnomo de I Gŭangĝong elektiĝis kiel la kvara ĉefmajstro en 1994. Li dediĉas sian forton por reordigi organizan sistemon, stabiligi ekonomian bazon, traduki la sanktajn librojn, establi radiostacion, disvastigi ŭonbulismon eksterlande kaj disvolvi kulturon. Li klinas sian atenton ankaŭ al la internacia lingvo Esperanto. En 1998 sub lia spirita gvido eldoniĝis La Sankta Instruo de Ŭonbulismo en Esperanto, la baza sankta libro de ŭonbulismo.

 


Disvastiĝo


gsuperaDekomence funkcias demokratie la eklezio de ŭonbulismo, kiun konsistigas la centra sidejo, temploj kaj diversaj organizoj. La centra sidejo troviĝas en Iksan, Koreio kaj estas la kerno de administrado kaj kredo. La eklezia estro nomiĝas ĉefmajstro, ĝongbopsa en la korea, kaj elektiĝas en ĉiu sesa jaro. Li aŭ ŝi estas la prezidanto de la supera konsilio, la plej alta decida instanco, kiu traktas ĉiujn fundamentajn kaj gravajn aferojn de la eklezio.  [La membroj de la supera konsilio] Sub ĝi estas tri ĉefaj organizoj: la administra centro, la laika-pastra asembleo kaj la inspekta buroo. Oficperiodo aplikiĝas al la eklezia stabo. Por efektive direkti lokajn templojn funkcias distrikta sistemo.
La administra centro entenas en si la edifan, ĝeneralaferan, financan, edukan, publikservan, kulturan kaj internacian fakojn kaj diverskampajn organizojn. En 1998 estas 12 ekleziaj distriktoj kun 448 temploj en Koreio kaj 3 eksterlandaj distriktoj kun 31 temploj en Argentino, Aŭstralio, Ĉinio, Francio, Germanio, Japanio, Kanado, Kazaĥio, Nov-Zelando, Rusio, Sud-Afriko kaj Usono. Krom tio estas centoj da edukaj, karitataj kaj industriaj organizoj. Nun ŭonbulismo kun pli ol miliono da kredantoj estas la sesa granda religio en Koreio kaj strebas al sia tutmondiĝo.

Temploj en eksterlandoj
Novjorka templo: tel. (+1 718) 762 4103
Manhatana templo: tel. (+1 212) 750 2773
Losanĝelesa templo: tel. (+1 213) 747 1249
Moskva templo: tel. (+7 095) 935 3825
Frankfurta templo: tel. (+49 6103) 31 13 15
Pariza templo: tel. (+33 1) 45 46 42 95
Jokohama templo: tel. (+81 45) 321 0989
Sidneja templo: tel. (+61 2) 9750 5669

 


Agado


gkaritatŬonbulismo bonfaras al la homaro en la tri ĉefaj kampoj de sia agado: edifo, eduko kaj karitato. Edifo transdonas la ŭonbulanajn instruojn al tiuj, kiuj serĉas la vojon al la vero, kaj ankaŭ helpas homojn malkovri grandan forton entenatan en si mem kaj egalan al tiu de budho kaj liberigi sin de eksteraj katenoj. Edifon plenumas precipe la ŭonbulanaj temploj.
Eduko dispelas la mallumon kaj fermitecon de nescio kaj malfermas la lumon kaj liberecon de scio. Eduko estas grava vojo al la spirita evoluo de la homaro kaj al la civiliza progreso de la mondo. Tial la eklezio sin dediĉas al eduko, havante 3 universitatojn, 8 mez- kaj supermezlernejojn kaj 131 infanĝardenojn.
Karitato protektas homojn spirite, korpe aŭ finance helpobezonajn kaj kuraĝigas ilin memstariĝi. La eklezio celas konstrui socion perfektan kaj egalan kaj por karitata agado fondis 17 domojn por maljunuloj, malsanuloj, senhejmuloj kaj sengepatraj infanoj kaj malfermis 8 socibonfartejojn precipe por lokaj malriĉuloj. Plie funkcias hospitaloj kaj orientmedicinaj klinikoj, kiuj regule faras ankaŭ senpagan medicinan servon al lokaj civitanoj. La eklezia bonfara movado etendiĝas al la gsamsodonaco de sango kaj korpaj organoj, al la senpaga operacio de kormalsanaj infanoj kaj al la vesta-nutraĵa donaco al la tria mondo.  [Helpo al malsatinfanoj en Afriko]
 
Krom tio la eklezio aktivas en trejnado, kulturo, arto, eldonado, scienco, industrio ktp. Ĝi konstruis 12 trejnejojn, kie ŭonbulanoj periode trejniĝas por sin kultivi, kaj cele al la financa memstareco funkciigas rizkampon, fruktejojn, farmacian fabrikon, bankon, asekuran firmaon, presejon kaj aliajn. Ĉi ĉio plenumiĝas sub la spirito kunfari laboron kaj studon.
La eklezio aktive partoprenas en interreligia giarfkunlaboro enlande kaj internacie.  [Kantokoncerto de katolikaj monaĥinoj, budhanaj bonzinoj kaj ŭonbulanaj pastrinoj]
 Ĝi membras en Azia Konferenco de Religio kaj Paco (ACRP), Monda Konferenco de Religio kaj Paco (WCRP), Monda Gefrataro de Budhismo (WFB), Internacia Asocio de Religia Libereco (IARF) kaj la Neregistaraj Organizoj (NGOs) de UN. [Monda kongreso de IARF]

 

 

 


Ŭonbulano


Ŭonbulano estas tiu homo, kiu membriĝinte kredas la doktrinon de ŭonbulismo kaj praktikas ĝin en ĉiutaga vivo. Laika ŭonbulano havas profesion kaj en la familio tenas sian kredon, dum la pastra plentempe sin okupas pri la eklezia laboro. Egalan rajton havas pastro kaj pastrino de ŭonbulismo.
Nova ŭonbulano ricevas sian ŭonbulanan nomon, kiu estas donita por ke li dediĉu sin al la studo kaj laboro de ŭonbulismo en nova menso, nova korpo kaj nova vivo. Li ricevas ankaŭ la kvar devojn kaj la dek preceptojn.
gdarmkunLa kvar devoj de ŭonbulano estas preĝi en mateno kaj vespero (devo de kredo), partopreni en darmkunveno (devo de sinkultivo), bonfari al aliulo (devo de rekompenco) kaj konduki nekredanton al ŭonbulismo (devo de disvastigo).  [Darmkunveno en la centra sidejo]
 
La dek preceptoj konsistas el “ne mortigu senprave, ne ŝtelu, ne adultu, ne drinku senprave, ne vetludu, ne diru malbonajn vortojn, ne kverelu senprave, ne ŝteluzu monon publikan, ne pruntu monon inter amikoj senprave kaj ne fumu senprave.”
La tagordo de ŭonbulano estas jene: frumatene (je la kvina) li vekiĝas kaj por kultivi sin preĝas, meditas kaj legas sanktan libron, kaj poste por korpa sano faras gimnastikon. Tage li diligente en sia loko laboras por la publika bono. Vespere li ekzamenas sin pri la pasigita tago, tagskribas, planas kion fari en la sekva tago kaj finas la tagon per vespera preĝo (je la naŭa kaj duono).
Por pastriĝi ŭonbulano studas ŭonbulikon dum kvar jaroj en la universitato kaj poste dum du jaroj en la seminario.

 


Prediko ĉe UN:


Interreligia Kunlaboro por la Konstruo de Monda Komunumo

 


Anonco


Libroj pri ŭonbulismo (mendeblaj ĉe la tradukinto:
ds@chojus.net aŭ ĉe la libroservo de UEA):

  • La Sankta Instruo de Ŭonbulismo
    El la korea trad. CHOE Taesok. Iksan: Ŭonbulismo, 1998. 10+417p. ISBN 89-86065-01-0. 18cm. Bindita.
    La baza sankta libro de ŭonbulismo, enhavanta la fundamentan doktrinon de ŭonbulismo kaj la instruon de ĝia fondinto Sotesano. 36,00 gld.
  • La Fundamenta Instruo de Ŭonbulismo
    El la korea trad. CHOE Taesok. Iksan: Ŭonbulismo, 1998. 10+164p. ISBN 89-86065-02-9. 18cm. Bindita. Dulingva: korea-Esperanta.
    La plej grava sankta libro de ŭonbulismo, enhavanta la fundamentan doktrinon de ŭonbulismo. Ĝi estas la unua parto de la Sankta Instruo de Ŭonbulismo. 15,00 gld.


    Gvidlibro pri Ŭonbulismo
    Verkis kaj paĝaranĝis CHOE Taesok
    Eldonis Internacia Fako de Ŭonbulismo
    Shillyongdong 344-2
    Iksanshi, 570-754, Koreio
    Tel.: (+82 653) 850 3171
    Fakso: (+82 653) 850 3174
    Presis Wonkwangsa en Iksan, Koreio
    Unua eldono: 1998 okt.
    Kopirajto ĉe la eldonanto


    La teksto aperis en la 20-paĝa buntkolora libreto, kiun deziranto povas senpage havigi al si. Petu la verkinton: chtaesok@hanmail.net

    Se vi volas traduki ĝin en vian gepatran lingvon, bonvolu turniĝi al la verkinto.