chtaesok@hanmail.net

Fondinto Sotesano

sotesano

Sotesano(1891-1943)

La fondinto de ŭonbulismo estas Sotesano. Lia familia nomo estas BAK, lia persona nomo Ĝungbin kaj lia respekta titolo Deĝongsa, kiu signifas grandan majstron. Sotesano estas lia alnomo. Li naskiĝis kiel filo de ordinara kamparano la 5an de majo 1891 en Koreio.

Ekde la 6a aĝo li aparte scivolis pri la naturaj fenomenoj kaj homaj aferoj. Kun la tempo pli kaj pli vekiĝis liaj demandoj kaj li strebadis solvi ilin. En la 10a aĝo li kun patro ĉeestis porprapatran ceremonion, dum kiu li aŭskultis rakonton pri montodio ĉioscia kaj ĉiopova. De tiam li preĝadis senĉese kvin jarojn sur la monta roko proksime de sia hejmo por renkonti montodion.

Li, 14-jara , edziĝis kaj en la 15a aĝo vizitis bogepatrojn. Tiam li aŭskultis malnovan rakonton, en kiu ĉefrolulo lernis de majstro okultan povon kaj atingis ĉiujn siajn volojn. Tio instigis lin serĉi majstron. De tiam ses jarojn daŭris lia peno renkonti majstron. De la 21a aĝo li poiome ĉesigis la deziron renkonti majstron. Li rekonis, ke montodio reale ne ekzistas, kaj ke ja okultpova majstro estas fikciulo. Li jen recitis preĝvorton spontane leviĝintan, jen dronis en profunda medito.

Kiam li sidis silenta frumatene en la 28a de aprilo 1916, subite klariĝis lia spirito kaj estiĝis nova energio. Ĉiuj demandoj do solviĝis unu post la alia. Li jene esprimis la veron, pri kiu li iluminiĝis meminstruite: “Ĉiuj estaĵoj enestas en unu esenco kaj ĉiuj instruoj devenas de unu fonto, en kio la vojo de eterno kaj la principo de karmo fundamentas unu la alian kaj formas unu rondaĵon.” Li fine atingis grandan iluminiĝon kaj aspiris instrui homojn sub la slogano: “Jam progresas materio, ni disvolvu la spiriton.”

En 1917 li kun 9 disĉiploj fondis ŝparkason kaj iniciatis movadon por nova vivo: forigon de superstiĉo, abolon de formalaĵoj, ŝparemon, komunan laboron. Tiel ili kreis financan bazon kaj polderigis la marbordon en Giljongni en 1919. La gajnita rizkampo vastis ĉirkaŭ 9 hektarojn. Post la polderigado li ordonis al la 9 disĉiploj preĝi por unuigi la mensojn kaj dediĉi sin al la publika bono. En la 21a de aŭgusto 1919, la centa tago de ilia preĝado, aperis la miraklo de fingroprema sangaĵo. Ili interpretis tion kiel la agnoskon de la darmmondo.

De 1919 ĝis 1924 li kun kelkaj disĉiploj translokiĝis en la montonBongnesan. Tie li plifirmigis sian iluminiĝon, verkis fundamentan doktrinon kaj instrulibrojn kaj preparis sin por publikigi novan eklezion. En 1924 oficiale publikiĝis la fondo de Instituto de Budha Darmo en Iksan kaj tie li vivis komunan vivon kun siaj sekvantoj. Malgraŭ ĉiaj subpremoj kaj malfaciloj li progresigis la eklezion kaj sindone instruis homojn. Li, 52-jara, forpasis la unuan de junio 1943.

Lian aŭtoritaton heredis Ĝongsano, la dua ĉefmajstro de la eklezio.