Okaze de la Seula Universala Kongreso en 2017
Bonvenonon al Ŭonbulismo
– 13a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado –
Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ)
ĉiujare okazigas renkontiĝon kun diversaj programeroj, en kiu oni povas praktiki meditadon, fari komunajn ekskursojn al vizitindaj lokoj, sperti korean kulturon, ekkoni pri ŭonbulismo kaj tiel plu. Kadre de la 13a IERM, EAŬ organizas la specialan eventon “Bonvenon al Ŭonbulismo” por esperantistoj, kiuj volas pli interesiĝi kaj ekkoni pri ŭonbulismo kaj sudokcidenta Koreio tuj post la Seula Universala Kongreso de Esperanto en 2017.
1. Kiam: 2017 julio 29 (sabato) post la UK – aŭgusto 1 (mardo) en Seulo
2. Kie: Iksan, Bjonsan, Jongsan (gravaj sanktaj lokoj de ŭonbulismo)
3. Enhavo: meditado, ekskursoj, koncertoj, prelegoj
4. Kotizo: 50 eŭroj (programo, manĝo, loĝo, ekskursoj, veturo)
5. Nombro: ĝis 70 personoj
6. Prelegoj: temoj pri meditado estas bonvenaj.
7. Kontakto kaj aliĝo: ĉe CHOE Taesok (chtaesok@hanmail.net)