Konverti al UNIKODO
Retkafejo
ĉe daum.net
Libere skribu
| ÀÚÀ¯°Ô½ÃÆÇ
Adm.
http://www.uonbulismo.net
·Î¸¶ ±³È² ¹ÙÆ¼Ä ¹æ¼Û±¹ ¹æ¹®
Okaze de la 75-jariĝo de Radio Vatikana (fondita en 1931 de Pio la 11a), papo Benedikto la 16a vizitis la 3an de marto 2006 la domon en kiu estas la redakcioj kaj produktada centro de la elsendoj.
Temas pri "Palaco Pio", kiu en Romo staras komence de aleo "della Conciliazione", la strato kiu el rivero Tibro kaj Kastel Sankta Anĝelo kondukas al la Baziliko de sankta Petro.
Dum la vizito la Papo gvidis liturgion de la Parolo, benis kaj dediĉis al Johano Paŭlo la 2a restrukturigitan studion (la saman studion en kiu, antaŭ ol esti Papo, kard. Wojty©©a sonbendigis pollingvajn prireligiajn elsendojn).
Benedikto la 16a ankaŭ alparolis la aŭskultantojn pere de speciala rekta elsendo, dum kiu li estis ankaŭ intervjuita.
--------------
La Papo ankaŭ trairis ĉiujn etaĝojn de la palaco, por viziti la diversajn redakciajn ĉambrojn.
La redaktoroj estis grupigitaj laŭ lingvaj grupoj. La redaktoro de la elsendo en Esperanto atendis la Papon kun la kolegoj de la armena, latva kaj litova sekcioj.
El la oficiala DVD realigita de Radio Vatikana pri la papa vizito, ni eltiris la fragmenton kiu montras la renkonton de Benedikto la 16a kun ĉi-lastaj redakciestroj.
Pro tio ke la filmeto estas en la itala kaj la sono ne estas alta, jen tradukita transkribo de la dialogo:
Akompanas la Papon pastro Federico Lombardi, ĝenerala direktoro de la Radio (hodiaŭ ankaŭ direktoro de la gazetara salono de la Sankta Seĝo). Unue, li prezentas al la Papo la diversajn redakciojn.
Pastro Lombardi: "ĉi tie estas armenoj, litovoj, latvoj kaj ankaŭ esperanto".
La Papo: ¡°ankaŭ Esperanto! Mi havas bone ĉeestanta en mia menso Esperanton¡±.
Pastro Lombardi: ni havas la asocion de la katolikaj esperantistoj kiuj pretigas la programon en esperanto...
La Papo: "ĉu estas personoj kiuj aŭskultas la programon?"
Pastro Lombardi: "jes jes, ĉefe en centra kaj norda Eŭropo. Kaj nekatolikaj..."
La Papo: "ĉu eĉ nekatolikaj?"
Pastro Lombardi: "jes, jes ĝi estas ekumena servo..."
* Fonto: http://www.ikue.org/arkivo/papavizitorv.htm
Kvinjara knabineto
Ermita
Felicxan Novjaron!
Avo
© Kopirajto 1997-2004
CHOE Taesok
;
[]
M.K. Čiurlionio 6-9, LT-03104 Vilnius, Litovio; tel. (+370 5) 21 21 999;
ds@chojus.com