| — 7a paragrafo de la ĉapitro ¡°Renkonto¡° de ¡°La Ĝongsana Instruo¡± —
Aprilon de la tridekoka jaro de ŭonbulismo (1953) estis starigita la monumento al Sotesano, sanktulo iluminiĝinta pri la vero de unu cirklo, apud Jongmoŭon kaj Ĝongsano skribis sur la monumento: ¡°Ĝenerale en la universo cirkulas la kvar sezonoj kaj alterne lumas suno kaj luno, tial ĉiuj estaĵoj kreskas. En la mondo sekvas sin la budhoj kaj transdonas unu al la alia la sanktuloj, tial ĉiuj vivuloj ricevas la bonfaron de ilia savo. Tio estas la natura leĝo de la universo. Post la malfermiĝo de la vulturpinta eklezio pasis la periodoj de ĝusta darmo kaj de ŝajna darmo. Kaj en la periodo de fina darmo la ĝusta vojo ne plenumiĝis, malĝusta darmo regis en la mondo, la spirito perdis sian potencon kaj la materio dominis la mondon, tiel ke suferoj de la vivuloj pligrandiĝis tagon post tago. Tio estas la kaŭzo, kial Sotesano denove naskiĝis en ĉi tiu mondo,¡± kaj priskribis la biografion de Sotesano: ¡°Ho, Sotesano kiel la plej ĉefa sanktulo por senlime vasta eono kreskis en fora mizera vilaĝo. Li ne estis edukita, sed mem sciiĝis pri afero kaj principo. Li ne estis instruita, sed mem atingis grandan iluminiĝon. Li alfrontis siatempe malordan situacion, sed ne hezitis entrepreni laboron. Li renkontis obstinajn vivulojn, sed tamen havis ĉiujn savpovojn. Lia aspekto estis kiel alta monto kaj granda roko, sed kunhavis la kompaton de agrabla printempa vetero. Li kondutis grandanime, sed prizorgis skrupule. Li reformis malnovan darmon, sed plielstarigis ĝian esencon. Li ĝustigis epokan malsanon, sed ne restis en obstino. Li entenis ĉiujn darmojn en unu, sed pliklarigis distingojn. Li aplikis unu en ĉiuj darmoj, sed ĉiam egale elmontris la esencon, tiel ke li bazigis ĝin sur la superega okulta principo kaj penetrigis ĝin en ĉiujn aĵojn. Li senlime malfermis la ĝustan darmon de la granda vojo de unu cirklo por la tri mondoj en la dek direktoj. Li ja estas la tiel nomata tatagato de dekmiliardoj da reenkarniĝoj kaj estas la plej granda sanktulo de la sanktularo.¡±
— 4a paragrafo de la ĉapitro ¡°Enkonduko¡° de ¡°La Sotesana Instruo¡± —
Sotesano observis siatempan situacion kaj decidis la gvidprincipon per la slogano: ¡°Jam progresas materio, ni disvolvu la spiriton.¡±
— 5a paragrafo de la ĉapitro ¡°Enkonduko¡° de ¡°La Sotesana Instruo¡± —
Kiam Sotesano unuafoje komencis instruadon, sekvantoj jam atingis la nombron de pli ol kvardek ene de kelkaj monatoj. El ili li elektis naŭ homojn aparte sincerajn kaj fidelajn kaj nomis ilin modelaj disĉiploj por la eklezifondo. Li diris: ¡°Homo estas la mastro de ĉiuj estaĵoj kaj ili estas la uzaĵoj de homo, kaj en homa vojo bonvolo kaj justeco estas ĉefaj kaj intrigo estas flanka. Tial al la principo konformas tio, ke homa spirito ja regas ĉiujn estaĵojn kaj la granda vojo de bonvolo kaj justeco establiĝas en la mondo. Sed lastatempe la ĉefaĵo perdas sian statuson kaj intrigo regas en la mondo, tiel ke la granda vojo tre malordiĝas. Nun ni unue kunigu niajn mensojn kaj volojn kaj ĝustigu la popolan menson malfortiĝantan tagon post tago. Vi bone komprenu ĉi tiun signifon kaj iniciatu la fondon de granda eklezio en la eterna mondo.¡±
— 7a paragrafo de la ĉapitro ¡°Enkonduko¡° de ¡°La Sotesana Instruo¡± —
Sotesano prepare al la eklezifondo establis ŝparkason kaj diris al la grupanoj: ¡°Ĉi tiu laboro, kiun ni entreprenas, ne fareblas por ordinara homo. Se la laboro estas tia, nepras apartaj pacienco kaj penado, des pli ni ĉiuj nun vivas malriĉe. Tial malfacilas starigi la fundamenton de nia laboro sen apartaj ŝparemo kaj laboremo en ĉiuj kampoj. Ni tutkore plenumu ĉiujn regulojn de la ŝparkaso, per kio ni montru fondmodelon al niaj posteuloj.¡± Unue li malpermesis al ili drinki kaj fumi kaj igis ilin ŝpari dankorizon1 kaj ĉeesti komunan laboron.
1. Dankorizo: rizo, varo, mono aŭ objekto ŝparita en ĉiutaga vivo, kiun oni oferas por publika laboro, profunde dankante la kvar bonfarojn.
— 8a paragrafo de la ĉapitro ¡°Enkonduko¡° de ¡°La Sotesana Instruo¡± —
Sotesano komencis polderigadon en Giljongni kaj ĝin direktante diris al disĉiploj: ¡°Vi, naŭ homoj, estas senspertaj en laboro kaj venis en la fondperiodo de granda eklezio, tial nun al vi multas nekutimaj suferoj, sed ankaŭ ne malmultas viaj plezuroj. Pli signifoplene estas iniciati ajnan laboron elportante suferojn ol nur gardi senpene laboron faritan de aliulo. La eklezio konstruata de ni estas granda eklezio neekzistinta en la pasinteco kaj malfacile videbla eĉ en la estonteco. Por konstrui tian eklezion ni devas elfari la doktrinon, kiu entenas la jenon: religio kaj scienco kunprogresu por malfermi vere civilizan mondon; movo kaj senmovo akordu unu kun la alia por kunprogresigi studon kaj laboron; ĉiuj doktrinoj senescepte integriĝu por fari unu familion en reciproka harmonio. Tial nature ni tiel multe laboras por realigi ĉiujn punktojn senmakule.¡± |