Esperanto-asocio   Konverti al UNIKODO
  Retkafejo  ĉe daum.net

 

 
El la sanktaj libroj

   Adm. 

   http://www.uonbulismo.net

   Rilato inter budhismo kaj ŭonbulismo
— Instruresumo de la ĉapitro ¡°Ĝenerala enkonduko¡° de ¡°La Fundamenta Instruo¡± —
Budhismo estas superega vojo. Ĝiaj veroj kaj rimedoj estas vastaj, tial surbaze de ĝi majstroj dividiĝis en diversajn sektojn kaj skolojn, malfermis siajn pordojn de propagando kaj instruis multajn homojn. La fundamenta principo de ĉiuj religioj en la mondo origine estas unu, sed ili apartigis unu de la alia kaj de longe havis diferencajn sistemojn kaj rimedojn, tial ne malestis reciproka malpaco inter ili. Tion kaŭzas nescio pri la fundamenta principo de ĉiuj religioj kaj sektoj. Kiel do tio estus la volo de ĉiuj budhoj kaj sanktuloj?
Interalie la sistemo de tradicia budhismo estis organizita precipe por bonzoj vivantaj for de la ĉiutaga mondo kaj ĉiuflanke ne konvenis al ordinaruloj vivantaj en la ĉiutaga mondo, tial kiu ajn volis iĝi vera budhano, tiu devis ignori siajn devojn kaj respondecojn pri ĉiutaga vivo kaj eĉ profesion. Tiuokaze al ĉiuj vivuloj en la vasta mondo malfacilas ricevi budhan bonfaron malgraŭ la boneco de la budha darmo. Kiel do ĝi nomiĝus perfekta kaj granda vojo?
Tial ni adoras kiel kredobjekton kaj praktikmodelon la darmkorpan budhon, unu cirklon, kiu estas la fonto de ĉiuj estaĵoj en la universo kaj la mensosigelo de ĉiuj budhoj kaj sanktuloj. Ni prenas kiel la ĉefajn principojn de kredo kaj de praktikado la kvar bonfarojn de ĉielo-tero, gepatroj, kunvivuloj kaj leĝoj kaj la tri studojn de spirita kultivo, afera-principa esploro kaj justaga elekto. Ni integrigas kaj utiligas ankaŭ la ĉefinstruojn de ĉiuj religioj por iĝi kredantoj de vasta kaj perfekta religio.

— 2a paragrafo de la ĉapitro ¡°Enkonduko¡° de ¡°La Sotesana Instruo¡± —
Sotesano post granda iluminiĝo tralegis sanktajn librojn de diversaj religioj. Leginte la sutron Diamanto, li diris: ¡°Ŝakjamunio estas vere la sanktulo el ĉiuj sanktuloj. Mi iluminiĝis meminstruite, sed kiam mi retrorigardas mian proceson ekde la studmotivo ĝis la iluminiĝo, multas koincidoj kun liaj faroj kaj diroj, tial mi atribuas lin kiel la antaŭulon de mia darmo.¡± Li aldiris: ¡°Kiam mi malfermos eklezion estonte, mi ĉefdoktrinigos la budhan darmon kaj konstruos tute senmankan kaj grandan eklezion en ĉi tiu mondo.¡±


— 3a paragrafo de la ĉapitro ¡°Enkonduko¡° de ¡°La Sotesana Instruo¡± —
Sotesano diris: ¡°La budha darmo estas la granda vojo de la mondo. Ĝi klarigas la principon de vera naturo, solvas la gravan problemon de naskiĝo kaj morto, montras la principon de karmo kaj enhavas la vojon de praktikado, tial ĝi superas ĉiujn aliajn doktrinojn.¡±

— 15a paragrafo de la ĉapitro ¡°Enkonduko¡° de ¡°La Sotesana Instruo¡± —
Sotesano diris: ¡°De nun nia lernaĵo estas la budha darmo kaj nia instruaĵo al sekvantoj estas la budha darmo. Vi antaŭ ĉio klopodu esplori la esencon de ĉi tiu budha darmo kaj iluminiĝi pri ĝia vero. Mi jam sciis la veron de la budha darmo. Sed vi ankoraŭ ne atingis la kapablon analizi la veron kaj ankaŭ pro la plurjarcenta malbontraktiĝo de budhismo en ĉi tiu lando mankis respekto al iu ajn, kiu portis la nomon budhismo. Tial mi timis ne respektiĝi pro la fermitaj mensoj de homoj kaj eĉ ne parolis, ĉu la budha darmo estas justa aŭ maljusta, vera aŭ malvera, tiel ke mi precipe penis inspiri al vi nur kredon per senorda instruo laŭ via kapablo. Se ni volas trovi la fundamentan veron, atingi veran studon kaj konduki ĉiujn vivulojn al la du vojoj de saĝo kaj feliĉo, ni devas preni ĉi tiun budhan darmon kiel ĉefaĵon kaj krome budhismo fariĝos monda ĉefreligio en la estonteco. Tamen estonta budhismo ne tenos la saman sistemon kiel tradicia, sed havos oficon, terkultivon, metion kaj komercon kaj estos ĝenerale studata de homoj, ĉu laikoj, ĉu pastroj. Oni ne adoros nur limigitan budhofiguron kaj studo kaj laboro ne estos aparte unu de la alia, ĉar oni scios, ke ĉiuj estaĵoj en la universo kaj la malplena darmmondo estas budho. Bonfaranto de monda afero estos bonstudanto de la budha darmo kaj reciproke. Ne estos aparte darmhalo kaj budho por fari adoron, sed laŭ la laboro kaj deziro de adoranto estos loko kaj budho por fari adoron. Se tiel, nenie ne estos darmhalo kaj budho, kaj budha bonfaro etendiĝos eĉ al herboj kaj arboj, tiel ke realiĝos neimageble ideala budholando. Miaj karaj! Malfacilas renkonti ĉi tian ŝancon malgraŭ dekmilionfoja tempocirkulado, sed vi feliĉe renkontis ĝin. Malmultas tiuj, kiuj rekonas ĉi tiun ŝancon, sed vi feliĉe rekonis ĝin kaj fariĝis fondintoj de nova eklezio. Ne rigardu vanaj miajn vortojn eĉ ne pruveblajn hodiaŭ, sed popaŝe iru laŭ ĉiu mia gvido, kaj vi povos vidi ilian efektiviĝon en la baldaŭa estonteco.¡±

— 16a paragrafo de la ĉapitro ¡°Perspektivo¡° de ¡°La Sotesana Instruo¡± —
ĈOJ Dohŭa demandis: ¡°Multaj homoj soifas la alvenon de Majtrejo al ĉi tiu mondo kaj la konstruiĝon de la eklezio Drakfloro. Kia budho estas Majtrejo kaj kia eklezio estas la eklezio Drakfloro?¡± Sotesano respondis: ¡°Majtrejo signifas la vastan diskoniĝon de la vero de la darmkorpa budho kaj la eklezio Drakfloro signifas grandluman mondon, nome, tio signifas la vastan praktikiĝon de la maksimo, ke ja budhofiguro estas ĉie, ni adoru budhon ĉiuage.¡± ĜANG Ĝokĝo demandis: ¡°Se tiel, kiam tia mondo revenos?¡± Sotesano respondis: ¡°Nun ĝi realiĝas poiome.¡± ĜONG Seŭol demandis: ¡°Kiu estas la unua mastro de tia mondo?¡± Sotesano respondis: ¡°Kiu ajn unue iluminiĝas, tiu estas la mastro.¡±

— 17a paragrafo de la ĉapitro ¡°Perspektivo¡° de ¡°La Sotesana Instruo¡± —
BAK Saŝihŭa demandis: ¡°Nun iuj sektoj asertas, ke Majtrejo jam alvenis kaj konstruas la eklezion Drakfloro. Kiu el ili estas la vera eklezio Drakfloro?¡± Sotesano respondis: ¡°Ne konstrueblas la eklezio nur vorte. Kvankam iu eklezio diras nenion, se ĝi komprenas la signifon de Majtrejo kaj plenumas nur lian laboron, ĝi nature fariĝas la eklezio Drakfloro kaj povas propraokule vidi Majtrejon.¡±

— 18a paragrafo de la ĉapitro ¡°Perspektivo¡° de ¡°La Sotesana Instruo¡± —
SO Deŭon demandis: ¡°Kiel aspektos la epoko, kiam Majtrejo alvenos kaj komplete konstruos la eklezion Drakfloro?¡± Sotesano respondis: ¡°En tiu epoko multe pli lumiĝos homa saĝo kaj estos nenia konflikto. Klare distingiĝos vero de malvero kaj poiome foriĝos preĝo al budhofiguro por feliĉo kaj vivdaŭro. Homoj ĉiapene preĝos laŭokaze kaj laŭsituacie al ĉiuj estaĵoj en la universo kaj al la malplena darmmondo por riĉeco, rango kaj vivdaŭro. Ĉiu iĝos viva budho kaj sin savos. Ĉiu rekonos sin enhavanta budhan povon kaj ĉiuhejme loĝos budho. Ne estos loko aparte asignita al templo, sed ĉiupaŝe troviĝos nenio alia ol templo. Kiel do eblus esprimi parole kaj skribe la grandiozecon de la epoko? En la mondo, kie la eklezio Drakfloro konstruiĝos, la budha darmo estos ĉieesta, tiel ke diferenco inter pastro kaj laiko malaperos, leĝo kaj moralo ne malhelpos sin reciproke, studo kaj vivo ne malhelpos unu la alian, kaj ĉiu vivulo egale ĝuos la virton.¡±

dvmnfrlx  iZ3KZz <a href="http://ajzvfsbahnky.com/">ajzvfsbahnky</a>, [url=http://kicqqbohivmt.com/]kicqqbohi

 
        



   Vidpunkto de ŭonbulismo pri la futuro [437]

Adm.

   Sotesano kaj la fondmotivo de ŭonbulismo [3]

Adm.




        © Kopirajto 1997-2004 CHOE Taesok; []
        M.K. Čiurlionio 6-9, LT-03104 Vilnius, Litovio; tel. (+370 5) 21 21 999; ds@chojus.com