|
Desano
estas alnomo de GIM Dego. Li naskiĝis en 1914 en la provinco Ĝolado. Li membriĝis kaj pastriĝis en 1929. Li plenumis gravajn postenojn de la administra centro de ŭonbulismo. En 1944 li membriĝis al la supera konsilio de la eklezio kaj de 1953 li estis ĝia vicprezidanto. Kiam Ĝongsano forpasis, li elektiĝis la ĉefmajstro kaj estris la eklezion dum 32 jaroj. En 1994 li transdonis sian ĉefmajstrecon al Ĝŭasano. Li forpasis en la 17a de septembro de 1998
Dum sia 32-jara oficado kiel la ĉefmajstro de ŭonbulismo, li finkompiligis la sep gravajn librojn de ŭonbulismo, kiuj estas La Sankta Instruo de Ŭonbulismo, La Ĝongsana Instruo, La Statuto de Ŭonbulismo, La Etiketa Instruo de Ŭonbulismo, La Sankta Kantaro de Ŭonbulismo, La Historio de Ŭonbulismo, kaj La Elektitaj Sutroj. Li iniciatis la movadon por starigi la Unuiĝintan Religiaron simile al la Unuiĝinta Naciaro kaj aparte strebis al la internacia disvastigo de ŭonbulismo. Li firmigis kaj vastigis la organizan strukturon de la eklezio kaj sukcese okazigis la jubileajn eventojn. Li verkis la libron Ĝongĝondeŭi, kiu enhavas la aŭtentikan interpretadon de La Fundamenta Instruo de Ŭonbulismo.
|
Desano (1914-1998)
Vero estas
unu,
Mondo estas
unu,
Homar' estas
unu familio,
Terglob' estas
unu laborejo;
Ni malfermu
mondon de la unu.
|