Kio
estas ŭonbulismo
Ŭonbulismo
estas religio fondita de Sotesano en Koreio. Ĝi ekis per
lia granda iluminiĝo en la 28a de aprilo 1916. Ĝi
instruas homojn kredi, klarvidi kaj praktiki la
veron de Ilŭonsang (cirklo). Ĝi prenas
la darmkorpan budhon Ilŭonsang
[Ilŭonsang] kiel kredobjekton
kaj praktikmodelon anstataŭ la figuron de budho. Ĝi
celas konduki ĉiujn vivulojn al paradizo, pligrandigante
spiritan potencon kaj venkante materian potencon per verreligia
kredo kaj realmorala trejno. Ĝi, surbaze de budhismo, integrigas
kaj utiligas ankaŭ la instruojn de ĉiuj religioj por
fariĝi perfekta religio. Ĝi substrekas ĝisdatigi,
vivutiligi kaj popularigi budhismon.
La religia nomo ŭonbulismo en
Esperanto estas derivita el la nomo ŭonbulgjo en
la korea: ŭon signifas la veron de Ilŭonsang,
bul iluminiĝon, budhon kaj gjo instruon. La radikvorto
ŭonbul en Esperanto estas
ekvivalento de la darmkorpa budho Ilŭonsang, kiu
estas la kredobjekto kaj praktikmodelo de ŭonbulismo. Do
ŭonbulismo estas religio, kiu instruas homojn kredi, klarvidi
kaj praktiki ŭonbulon; ŭonbulano
estas kredanto de ŭonbulismo; ŭonbulejo
estas loko, kie ŭonbulo estas ensanktejigita, ŭonbulana
templo; ŭonbuliko estas scienco
okupiĝanta pri ŭonbulismo; ŭonbulikisto
estas sciencisto okupiĝanta pri ŭonbulismo.
Fondinto
Sotesano
La
fondinto de ŭonbulismo estas Sotesano.
Lia familia nomo estas BAK, lia persona nomo Ĝungbin
kaj lia respekta titolo Deĝongsa, kiu signifas grandan
majstron. Sotesano estas lia alnomo. Li naskiĝis kiel filo
de ordinara kamparano la 5an de majo 1891 en Koreio.
[Naskiĝdomo de Sotesano]
Ekde la 6a aĝo li aparte scivolis pri la naturaj fenomenoj
kaj homaj aferoj. Kun la tempo pli kaj pli vekiĝis liaj
demandoj kaj li strebadis solvi ilin. En la 10a aĝo li
kun patro ĉeestis porprapatran ceremonion, dum kiu li aŭskultis
rakonton pri montodio ĉioscia kaj ĉiopova. De tiam
li preĝadis senĉese kvin jarojn sur la monta roko
proksime de sia hejmo por renkonti montodion.
Li, 14-jara , edziĝis kaj en la 15a aĝo vizitis bogepatrojn.
Tiam li aŭskultis malnovan rakonton, en kiu ĉefrolulo
lernis de majstro okultan povon kaj atingis ĉiujn siajn
volojn. Tio instigis lin serĉi majstron. De tiam ses jarojn
daŭris lia peno renkonti majstron. De la 21a aĝo li
poiome ĉesigis la deziron renkonti majstron. Li rekonis,
ke montodio reale ne ekzistas, kaj ke ja okultpova majstro estas
fikciulo. Li jen recitis preĝvorton spontane leviĝintan,
jen dronis en profunda medito.
Kiam li sidis silenta frumatene en la 28a de aprilo 1916, subite
klariĝis lia spirito kaj estiĝis nova energio. Ĉiuj
demandoj do solviĝis unu post la alia. Li jene esprimis
la veron, pri kiu li iluminiĝis meminstruite: "Ĉiuj
estaĵoj enestas en unu esenco kaj ĉiuj instruoj devenas
de unu fonto, en kio la vojo de eterno kaj la principo de karmo
fundamentas unu la alian kaj formas unu rondaĵon."
Li fine atingis grandan iluminiĝon kaj aspiris instrui
homojn sub la slogano: "Jam progresas
materio, ni disvolvu la spiriton."
En 1917 li kun 9 disĉiploj fondis ŝparkason kaj iniciatis
movadon por nova vivo: forigon de superstiĉo, abolon de
formalaĵoj, ŝparemon, komunan laboron. Tiel ili kreis
financan bazon kaj polderigis la marbordon en Giljongni
en 1919. La gajnita rizkampo vastis ĉirkaŭ 9 hektarojn.
Post la polderigado li ordonis al la 9 disĉiploj preĝi
por unuigi la mensojn kaj dediĉi sin al la publika bono.
En la 21a de aŭgusto 1919, la centan tagon de ilia preĝado,
aperis la miraklo de fingroprema sangaĵo. Ili interpretis
tion kiel la agnoskon de la darmmondo.
De 1919 ĝis 1924 li kun kelkaj disĉiploj translokiĝis
en la monton Bongnesan. Tie li plifirmigis sian iluminiĝon,
verkis fundamentan doktrinon kaj instrulibrojn kaj preparis
sin por publikigi novan eklezion. En 1924 oficiale publikiĝis
la fondo de Instituto de Budha Darmo en Iksan kaj tie
li vivis komunuman vivon kun siaj sekvantoj. Malgraŭ ĉiaj
subpremoj kaj malfaciloj li progresigis la eklezion kaj sindone
instruis homojn. Li, 52-jara, forpasis la unuan de junio 1943.
[Turtombo de Sotesano]
Doktrino
La
formiĝon de la doktrino de ŭonbulismo karakterizas
tio, ke ĝia fondinto Sotesano mem la doktrinon verkis en
la unuaj jaroj, provis tra multaj jaroj kaj definitive elfaris
antaŭ sia morto. Li nomis la absolutan veron de la universo
la vero de Ilŭonsang kaj ĝin esprimis per O
(cirklo). Ĉe ŭonbulismo ĉi tiu cirklo nomiĝas
la darmkorpa budho Ilŭonsang. Ĝi estas la objekto
de religia kredo kaj la modelo de morala praktikado. Tial ĉe
ŭonbulismo ne ekzistas budhofiguro ensanktejigita por adoro.
Ŭonbulano respektas kiel budhon ajnan aĵon renkontatan
kaj faratan. Ŭonbulismo ne akceptas la solan Dion personigitan,
sed la veron, kiu trapenetras la universon. La doktrinon de
ŭonbulismo karakterizas tio, ke ĝi integrigas kaj
utiligas precipe budhismon kaj ankaŭ la instruojn de ĉiuj
aliaj religioj.
La doktrino de ŭonbulismo, surbaze de la vero de Ilŭonsang,
konsistas el la du pordoj de kredo kaj praktikado. La pordo
de kredo traktas rilatojn kun aliulo por interkonformigo. La
darmkorpa budho Ilŭonsang reale aperas en la bonfaroj
de ĉielo-tero, gepatroj, kunvivuloj kaj leĝoj. Ĉiuj
estaĵoj en la mondo estas ligitaj esence per reciproka
bonfaro. Ŭonbulano konscias ilian bonfaron kaj rekompencas
ilin. Danko estas la plej grava en lia vivo. Ŭonbulismo
realigas egalan kaj pacan socion per la kvar nepraĵoj:
kreskigo de propra forto, unuaigo al saĝulo, eduko de aliula
infano kaj estimo al sindediĉulo.
La pordo de praktikado traktas rilatojn kun memo por sinperfektigo.
Ŭonbulano por perfektigi sian personecon ĉiutage faras
la tri studojn: spiritan kultivon, aferan-principan esploron
kaj justagan elekton. Por tio li akcelas kredon, sinkuraĝigon,
scivolon kaj penadon kaj forigas nekredon, avidon, maldiligenton
kaj malsaĝon. Tiamaniere li celas havigi al si la personecon
kaj povon de budho. La kvar devizoj de ŭonbulismo estas
ĝustaj iluminiĝo kaj ago, pribonfara konscio kaj danko,
utiligo de la budha darmo kaj sindonema servo al publiko.
La tuta doktrino de ŭonbulismo estas bone kaj klare resumita
en la doktrina skemo (maldekstre) kaj enestas en la sanktaj
libroj, kiuj estas la Sankta Instruo de Ŭonbulismo,
la Ĝongsana Instruo, la Statuto de Ŭonbulismo, la
Etiketa Libro de Ŭonbulismo, la Sankta Kantaro de Ŭonbulismo,
la Historio de Ŭonbulismo kaj la Elektitaj Sutroj.
Historio
Ŭonbulismo
ekis per la granda iluminiĝo de Sotesano en la 28a de aprilo
1916. En kelkaj monatoj liaj sekvantoj nombris pli ol kvardek,
el kiuj li elektis fidelajn naŭ kiel modelajn disĉiplojn.
Sotesano kun ili unue fondis ŝparkason en 1917 kaj polderigis
marbordon kaj gajnis ĉirkaŭ 9 hektarojn da rizkampo
en 1919.
[Polderigita rizkampo] Post
la sukcesa polderigado ili samjare faris centtagan preĝadon
sur montpintoj, kio alportis al ili la agnoskon de la darmmondo
per fingroprema sangaĵo. Per tiuj du eventoj ili starigis
la ekonomian kaj spiritan fundamentojn de la eklezio. Tiel de
la komenco de sia ekzisto ŭonbulismo faras kaj studon kaj
laboron.
En 1924 establiĝis la centra sidejo de ŭonbulismo
en Iksan
[la nuna centra sidejo de ŭonbulismo]
sub la provizora nomo Instituto de Budha Darmo kaj komenciĝis
la komunuma vivo de kredantoj. Ili tage laboris en diversaj
lokoj, interalie fabriko, rizkampo kaj fruktejo, kaj vespere
kune studis por sin kultivi. La eklezio eldonis instrulibrojn,
okazigis trejnsesiojn, reformis etiketon kaj ceremonion kaj
fondis industriajn organizojn. Ĝi aktivis en la kampoj
de edifo, eduko kaj karitato kaj strebis al vivkonforma kaj
popolamasa religio. Malgraŭ ĉiaj malfaciloj Sotesano
firmigis la eklezian fundamenton por plua progreso kaj forpasis
la unuan de junio 1943.
Ĝongsano, alnomo
de SONG Gju, heredis la aŭtoritaton de Sotesano.
Li fondis diversajn lernejojn, inkluzive la universitaton Wonkwang
en 1946, kie ankaŭ la ŭonbulanaj pastroj sisteme edukiĝis.
Li deklaris la religian nomon ŭonbulgjo (ŭonbulismo)
en 1947 kaj gvidis helpon al militsuferintoj. Li verkis la libron
Ŝtatkonstruado, en kiu li skribis kiel gvidi kaj
progresigi ŝtaton. En 1961 li proklamis la trisaman moralon,
kiu temas pri unu principo, unu familio kaj unu laboro. Li forpasis
en 1962.
Ĝongsanon sekvis kiel la ĉefmajstro (eklezia estro)
de ŭonbulismo Desano,
alnomo de GIM Dego. Li ekvilibre progresigis edifon,
edukon kaj karitaton kaj klopodis disvastigi ŭonbulismon
eksterlande. Dum lia gvidado ŭonbulismo fariĝis la
sesa granda religio en Koreio. Kiel la triopan movadon por monda
paco li proponis menskampan kultivon, tutmonde komunan merkaton
kaj unuiĝintan religiaron. Li dediĉis sin al ŭonbulana
trejnado kaj interreligia kunlaboro. Li transdonis la ĉefmajstrecon
al Ĝŭasano en 1994 kaj forpasis en 1998.
Ĝŭasano,
alnomo de I Gŭangĝong elektiĝis kiel la
kvara ĉefmajstro en 1994. Li dediĉas sian forton por
reordigi organizan sistemon, stabiligi ekonomian bazon, traduki
la sanktajn librojn, establi radiostacion, disvastigi ŭonbulismon
eksterlande kaj disvolvi kulturon. Li klinas sian atenton ankaŭ
al la internacia lingvo Esperanto. En 1998 sub lia spirita gvido
eldoniĝis La Sankta
Instruo de Ŭonbulismo en Esperanto, la baza sankta
libro de ŭonbulismo.
Disvastiĝo
Dekomence
funkcias demokratie la eklezio de ŭonbulismo, kiun konsistigas
la centra sidejo, temploj kaj diversaj organizoj. La centra
sidejo troviĝas en Iksan, Koreio kaj estas la kerno
de administrado kaj kredo. La eklezia estro nomiĝas ĉefmajstro,
ĝongbopsa en la korea, kaj elektiĝas en ĉiu
sesa jaro. Li aŭ ŝi estas la prezidanto de la supera
konsilio, la plej alta decida instanco, kiu traktas ĉiujn
fundamentajn kaj gravajn aferojn de la eklezio.
[La membroj de la supera konsilio] Sub ĝi estas
tri ĉefaj organizoj: la administra centro, la laika-pastra
asembleo kaj la inspekta buroo. Oficperiodo aplikiĝas al
la eklezia stabo. Por efektive direkti lokajn templojn funkcias
distrikta sistemo.
La administra centro entenas en si la edifan, ĝeneralaferan,
financan, edukan, publikservan, kulturan kaj internacian fakojn
kaj diverskampajn organizojn. En 1998 estas 12 ekleziaj distriktoj
kun 448 temploj en Koreio kaj 3 eksterlandaj distriktoj kun
31 temploj en Argentino, Aŭstralio, Ĉinio, Francio,
Germanio, Japanio, Kanado, Kazaĥio, Nov-Zelando, Rusio,
Sud-Afriko kaj Usono. Krom tio estas centoj da edukaj, karitataj
kaj industriaj organizoj. Nun ŭonbulismo kun pli ol miliono
da kredantoj estas la sesa granda religio en Koreio kaj strebas
al sia tutmondiĝo.
Temploj
en eksterlandoj
Novjorka templo: tel. (+1 718) 762 4103
Manhatana templo: tel. (+1 212) 750 2773
Losanĝelesa templo: tel. (+1 213) 747 1249
Moskva templo: tel. (+7 095) 935 3825
Frankfurta templo: tel. (+49 6103) 31 13 15
Pariza templo: tel. (+33 1) 45 46 42 95
Jokohama templo: tel. (+81 45) 321 0989
Sidneja templo: tel. (+61 2) 9750 5669
Agado
Ŭonbulismo
bonfaras al la homaro en la tri ĉefaj kampoj de sia agado:
edifo, eduko kaj karitato. Edifo transdonas la ŭonbulanajn
instruojn al tiuj, kiuj serĉas la vojon al la vero, kaj
ankaŭ helpas homojn malkovri grandan forton entenatan en
si mem kaj egalan al tiu de budho kaj liberigi sin de eksteraj
katenoj. Edifon plenumas precipe la ŭonbulanaj temploj.
Eduko dispelas la mallumon kaj fermitecon de nescio kaj malfermas
la lumon kaj liberecon de scio. Eduko estas grava vojo al la
spirita evoluo de la homaro kaj al la civiliza progreso de la
mondo. Tial la eklezio sin dediĉas al eduko, havante 3
universitatojn, 8 mez- kaj supermezlernejojn kaj 131 infanĝardenojn.
Karitato protektas homojn spirite, korpe aŭ finance helpobezonajn
kaj kuraĝigas ilin memstariĝi. La eklezio celas konstrui
socion perfektan kaj egalan kaj por karitata agado fondis 17
domojn por maljunuloj, malsanuloj, senhejmuloj kaj sengepatraj
infanoj kaj malfermis 8 socibonfartejojn precipe por lokaj malriĉuloj.
Plie funkcias hospitaloj kaj orientmedicinaj klinikoj, kiuj
regule faras ankaŭ senpagan medicinan servon al lokaj civitanoj.
La eklezia bonfara movado etendiĝas al la donaco de sango
kaj korpaj organoj, al la senpaga operacio de kormalsanaj infanoj
kaj al la vesta-nutraĵa donaco al la tria mondo.
[Helpo al malsatinfanoj en Afriko]
Krom tio la eklezio aktivas en trejnado, kulturo, arto, eldonado,
scienco, industrio ktp. Ĝi konstruis 12 trejnejojn, kie
ŭonbulanoj periode trejniĝas por sin kultivi, kaj
cele al la financa memstareco funkciigas rizkampon, fruktejojn,
farmacian fabrikon, bankon, asekuran firmaon, presejon kaj aliajn.
Ĉi ĉio plenumiĝas sub la spirito kunfari laboron
kaj studon.
La eklezio aktive partoprenas en interreligia kunlaboro enlande
kaj internacie.
[Kantokoncerto de katolikaj monaĥinoj,
budhanaj bonzinoj kaj ŭonbulanaj pastrinoj]
Ĝi membras en Azia Konferenco
de Religio kaj Paco (ACRP), Monda Konferenco de Religio kaj
Paco (WCRP), Monda Gefrataro de Budhismo (WFB), Internacia Asocio
de Religia Libereco (IARF) kaj la Neregistaraj Organizoj (NGOs)
de UN.
[Monda kongreso de IARF]
Ŭonbulano
Ŭonbulano
estas tiu homo, kiu membriĝinte kredas la doktrinon de
ŭonbulismo kaj praktikas ĝin en ĉiutaga vivo.
Laika ŭonbulano havas profesion kaj en la familio tenas
sian kredon, dum la pastra plentempe sin okupas pri la eklezia
laboro. Egalan rajton havas pastro kaj pastrino de ŭonbulismo.
Nova ŭonbulano ricevas sian ŭonbulanan nomon, kiu
estas donita por ke li dediĉu sin al la studo kaj laboro
de ŭonbulismo en nova menso, nova korpo kaj nova vivo.
Li ricevas ankaŭ la kvar devojn kaj la dek preceptojn.
La kvar devoj de ŭonbulano estas preĝi en mateno kaj
vespero (devo de kredo), partopreni en darmkunveno (devo de
sinkultivo), bonfari al aliulo (devo de rekompenco) kaj konduki
nekredanton al ŭonbulismo (devo de disvastigo).
[Darmkunveno en la centra sidejo]
La dek preceptoj konsistas el "ne mortigu senprave, ne ŝtelu,
ne adultu, ne drinku senprave, ne vetludu, ne diru malbonajn
vortojn, ne kverelu senprave, ne ŝteluzu monon publikan,
ne pruntu monon inter amikoj senprave kaj ne fumu senprave."
La tagordo de ŭonbulano estas jene: frumatene (je la kvina)
li vekiĝas kaj por kultivi sin preĝas, meditas kaj
legas sanktan libron, kaj poste por korpa sano faras gimnastikon.
Tage li diligente en sia loko laboras por la publika bono. Vespere
li ekzamenas sin pri la pasigita tago, tagskribas, planas kion
fari en la sekva tago kaj finas la tagon per vespera preĝo
(je la naŭa kaj duono).
Por pastriĝi ŭonbulano studas ŭonbulikon dum
kvar jaroj en la universitato kaj poste dum du jaroj en la seminario.
Prediko
ĉe UN:
Interreligia
Kunlaboro por la Konstruo de Monda Komunumo
Anonco
Libroj
pri ŭonbulismo (mendeblaj ĉe la tradukinto:
ds@chojus.net aŭ
ĉe la libroservo de UEA):
La
Sankta Instruo de Ŭonbulismo
El la korea trad. CHOE Taesok. Iksan: Ŭonbulismo, 1998.
10+417p. ISBN 89-86065-01-0. 18cm. Bindita.
La baza sankta libro de ŭonbulismo, enhavanta la fundamentan
doktrinon de ŭonbulismo kaj la instruon de ĝia fondinto
Sotesano. 36,00 gld.
La
Fundamenta Instruo de Ŭonbulismo
El la korea trad. CHOE Taesok. Iksan: Ŭonbulismo, 1998.
10+164p. ISBN 89-86065-02-9. 18cm. Bindita. Dulingva: korea-Esperanta.
La plej grava sankta libro de ŭonbulismo, enhavanta la
fundamentan doktrinon de ŭonbulismo. Ĝi estas la
unua parto de la Sankta Instruo de Ŭonbulismo. 15,00
gld.
Gvidlibro
pri Ŭonbulismo
Verkis kaj paĝaranĝis CHOE
Taesok
Eldonis Internacia Fako de Ŭonbulismo
Shillyongdong 344-2
Iksanshi, 570-754, Koreio
Tel.: (+82 653) 850 3171
Fakso: (+82 653) 850 3174
Presis Wonkwangsa en Iksan, Koreio
Unua eldono: 1998 okt.
Kopirajto ĉe la eldonanto
La teksto
aperis en la 20-paĝa buntkolora libreto, kiun deziranto
povas senpage havigi al si. Petu la verkinton: ds@chojus.com
Se vi volas traduki ĝin en vian gepatran lingvon, bonvolu turniĝi al la verkinto.
|
|
Enhavo
Kio estas ŭonbulismo
Fondinto Sotesano
Doktrino
Historio
Disvastiĝo
Agado
Ŭonbulano
Prediko ĉe UN
Anonco
|