Esperanto-asocio

 

 
Ĝongsano, ĉefmajstro de ŭonbulismo

Ĝongsano estas alnomo de SONG Gju kaj estis la ĉefdisĉiplo de Sotesano. Li naskiĝis en 1900 en la provinco Gjongsangdo, kiu troviĝas en la sudorienta parto de Koreio. De la 8a aĝo li lernis ĉinideograman literaturon kaj volis fariĝi granda homo, kiu ĝustigos la mondon kaj savos la homaron. Kun tia volo li vagadis por serĉi majstron de loko al loko.

En la 16a aĝo li venis al la provinco Ĝolado, kie multis novaj religioj. Li vizitis iun novreligian fondinton. Tiam li rekonis, ke li ne estas instruisto de ĝusta darmo. Tial li kultivis sin sen instruisto en la hejmo de GIM Heun. En 1918 Sotesano mem vizitis lin al la hejmo. Sekvajare Ĝongsano vizitis Sotesanon kaj disĉipliĝis. Sotesano postenigis al li la vicprezidanton de la supera konsilio (la plej alta decidpova instanco) de la eklezio. De tiam li kun la aliaj unuaj naŭ disĉiploj fidele asistis al Sotesano kiel lia ĉefdisĉiplo.

Post la forpaso de Sotesano li elektiĝis la ĉefmajstro de la eklezio kaj daŭrigis la sanktan laboron de Sotesano. Li ŝanĝis la provizoran eklezinomon al ŭonbulismo en 1947, fondis diversajn edukajn kaj karitatajn instancojn, kompiligis La Sotesanan Instruon, faris la duan polderigadon en Jongsan. Li verkis plurajn poemojn kaj la gravajn librojn: La Fondhistorion de Instituto de Budha Darmo kaj La Ŝtatkonstruan Teorion.

Lasinte sian lastan predikon pri trisamismo: unu principo (ĉiuj religioj originas el unu sama vero), unu familio (ĉiuj vivuloj interligiĝas per unu sama energio) kaj unu laboro (ĉiuj laboroj havas unu saman celon bonigi la mondon), li forpasis en 1962, kaj Desano heredis lian ĉefmajstrecon.

En 1972 eldoniĝis La Ĝongsana Instruo, kiu enhavas liajn parolojn. Ĝi estas unu el la sanktaj libroj de ŭonbulismo. La eklezio solene okazigis la centjaran jubileon de lia naskiĝo en 2000, okaze de kiu ankaŭ eldoniĝis la Esperanta versio de La Ĝongsana Instruo.

Ĝongsano
Ĝongsano (1900-1962)


Laŭ unu principo
en unu barilo
la unu famili'
en unu hejmloko
ja kiel laborant'
en unu farejo
konstruu la mondon
de ilŭon.


        © Kopirajto 1997-2004 CHOE Taesok; []
        M.K. Čiurlionio 6-9, LT-03104 Vilnius, Litovio; tel. (+370 5) 21 21 999; ds@chojus.com