|
Ĝŭasano, la nuna ĉefmajstro, estas alnomo de I Gŭangĝong, naskiĝis en 1936. Li ŭonbulaniĝis en 1954 kaj studis ŭonbulikon en 1963 ĉe la universitato Wonkwang, kie ŭonbulanaj estontaj gepastroj sisteme edukiĝas kaj trejniĝas. Li unue pastris en la ĉefmajstra sekretariejo kaj poste en diversaj lokaj temploj de 1967 ĝis 1973.
De 1973 ĝis 1982 li pastris kiel fakestro de la administra centro. En 1982 li elektiĝis kiel membro de la supera konsilio de la eklezio. Li ĉefpastris en la templo Ĝongno de 1982 ĝis 1988, samtempe estrante la seulan oficejon de la centra sidejo de ŭonbulismo kaj poste la eklezian distrikton Orienta Seulo. En 1988 li denove elektiĝis kiel membro de la supera konsilio kaj iĝis ĝia vicprezidanto kaj en 1994 kaj 2000 elektiĝis kiel la ĉefmajstro de ŭonbulismo. Li estas la unua ĉefmajstro, kiu rekte ne lernis sub Sotesano.
Rilate al la Esperanto-movado, li ekkonis Esperanton en la templo Ĝongno, kies junularo tre aktivis ankaŭ por la Esperanto-movado, kaj dufoje finis la elementan kurson de Esperanto. Li plene akceptas la ideon de Esperanto kaj inspiras ŭonbulanojn al Esperanto-lernado. Pro sia okupateco li ne povis ellerni Esperanton, sed diversflanke subtenas la movadon: disponigis templojn al Esperantaj kursoj kaj aranĝoj, gastigis esperantistojn, eldonigis la Esperantajn versiojn de La Fundamenta Instruo de Ŭonbulismo en 1988 kaj de La Sankta Instruo de Ŭonbulismo en 1988, kaj tiel plu.
La 22an de septembro 1995 Ĝŭasano prelegis en la UN, memore al ĝia 50-jara jubileo. En sia prelego pri "Interreligia Kunlaboro por la Konstruo de Monda Komunumo" li emfazis preni Esperanton kiel la komunan lingvon de la tuta homaro.
Jen estas liaj predikoj:
Interreligia Kunlaboro por la Konstruo de Monda Komunumo
Misio de esperantistoj
|
Ĝŭasano (1936- )

-- pure, klare, varme --
Kaligrafio de Ĝŭasano
|