|
Esperanto estu la komuna lingvo por la tuta homaro
" ...
Krome, necesas alpreni la komunan lingvon por formi unu familion de la mondo. Mi proponas, ke la lingvo estu Esperanto plej logika kaj scienca, por ke niaj postaj generacioj ne suferu de lingvaj malfacilaĵoj. Esperanto estas la lingvo lernebla facile en kelkaj monatoj kaj apartenanta al nenies nacio. Tial ni povas akcepti ĝin kiel la lingvon de ni ĉiuj. Do oni parolu du lingvojn: gepatran lingvon kaj Esperanton. Se niaj idaroj libere interkomunikiĝos kaj harmonie kunvivos, tio estos la plej mallonga vojo al la tutmonda familiiĝo en egaleco kaj sen privilegio de ajna klaso. Mi pensas, ke la projekto plenumiĝos facile, se ni entreprenos ĝin por 30 aŭ 50 jaroj kaj unuopaj ŝtatoj kaj nacioj
prepariĝos ene de tiuj jaroj..."
El la prediko de la nuna ĉefmajstro pri "Interreligia Kunlaboro por la Konstruo de Monda Komunumo"
# Predikolisto #
|