1.1. Fondmotivo

Nun laŭ la progreso de scienca civilizo pli kaj pli malfortiĝas la spirito de homo, kiu devas uzi materion, dum la potenco de materio uzenda por homo ĉiutage prosperas kaj venke regas la spiriton malfortiĝantan, tial male ĉiuj homoj ne povas eviti vivon sklavan al tiu materio. Kiel do en ilia vivo ne estus ondoplena sufermaro?
Do la fondmotivo estas konduki ĉiujn vivulojn en ondoplena sufermaro al senlime vasta paradizo, pligrandigante spiritan potencon kaj venkante materian potencon per verreligia kredo kaj realmorala trejno.


enhaven sekven