|
| |
|
Budhismo estas superega vojo. Ĝiaj veroj kaj rimedoj
estas vastaj, tial surbaze de ĝi majstroj dividiĝis en diversajn sektojn kaj
skolojn, malfermis siajn pordojn de propagando kaj instruis multajn homojn.
La fundamenta principo de ĉiuj religioj en la mondo origine estas unu, sed ili
apartigis unu de la alia kaj de longe havis diferencajn sistemojn kaj rimedojn,
tial ne malestis reciproka malpaco inter ili. Tion kaŭzas nescio pri la
fundamenta principo de ĉiuj religioj kaj sektoj. Kiel do tio estus la volo de
ĉiuj budhoj kaj sanktuloj? Interalie la sistemo de tradicia budhismo estis organizita precipe por bonzoj vivantaj for de la ĉiutaga mondo kaj ĉiuflanke ne konvenis al ordinaruloj vivantaj en la ĉiutaga mondo, tial kiu ajn volis iĝi vera budhano, tiu devis ignori siajn devojn kaj respondecojn pri ĉiutaga vivo kaj eĉ profesion. Tiuokaze al ĉiuj vivuloj en la vasta mondo malfacilas ricevi budhan bonfaron malgraŭ la boneco de la budha darmo. Kiel do ĝi nomiĝus perfekta kaj granda vojo? Tial ni adoras kiel kredobjekton kaj praktikmodelon la darmkorpan budhon Ilŭonsang, kiu estas la fonto de ĉiuj estaĵoj en la universo kaj la mensosigelo de ĉiuj budhoj kaj sanktuloj. Ni prenas kiel la ĉefajn principojn de kredo kaj de praktikado la kvar bonfarojn de ĉielo-tero, gepatroj, kunvivuloj kaj leĝoj kaj la tri studojn de spirita kultivo, afera-principa esploro kaj justaga elekto. Ni integrigas kaj utiligas ankaŭ la ĉefinstruojn de ĉiuj religioj por iĝi kredantoj de vasta kaj perfekta religio.
| |