2.1. Ilŭonsang

2.1.1. Vero de Ilŭonsang

Ilŭon estas la fonto de ĉiuj estaĵoj en la universo, la mensosigelo de ĉiuj budhoj kaj sanktuloj, la naturo de ĉiuj vivuloj, la stato en kiu ne distingiĝas grando, malgrando, esto kaj neesto, la stato en kiu ne estas naskiĝo, morto, veno kaj iro, la stato en kiu ĉesas karma repago por bono kaj malbono kaj la stato en kiu tute malplenas vorto, nomo kaj formo. Laŭ la lumo de okulta saĝo en trankvila malpleno distingiĝas grando, malgrando, esto kaj neesto, malsamiĝas karma repago por bono kaj malbono kaj evidentiĝas vorto, nomo kaj formo, tiel ke la tri mondoj en la dek direktoj klare elmontriĝas kiel unu globo sur la manplato. La povo de mistera esto en vera malpleno libere aperas kaj malaperas pere de ĉiuj estaĵoj en la universo tra senkomenca vasta eono. Tio estas la vero de Ilŭonsang.


2.1.2. Kredo je Ilŭonsang

Ni kredas, ke la vero de Ilŭonsang estas la fonto de ĉiuj estaĵoj en la universo, kredas ke ĝi estas la mensosigelo de ĉiuj budhoj kaj sanktuloj, kredas ke ĝi estas la naturo de ĉiuj vivuloj, kredas ke ĝi estas la stato en kiu ne distingiĝas grando, malgrando, esto kaj neesto, kredas ke ĝi estas la stato en kiu ne estas naskiĝo, morto, veno kaj iro, kredas ke ĝi estas la stato en kiu ĉesas karma repago por bono kaj malbono, kredas ke ĝi estas la stato en kiu tute malplenas vorto, nomo kaj formo, kredas ke laŭ la lumo de okulta saĝo en tiu trankvila malpleno distingiĝas grando, malgrando, esto kaj neesto, kredas ke malsamiĝas karma repago por bono kaj malbono, kredas ke evidentiĝas vorto, nomo kaj formo, tiel ke la tri mondoj en la dek direktoj klare elmontriĝas kiel unu globo sur la manplato, kaj kredas ke la povo de mistera esto en vera malpleno libere aperas kaj malaperas pere de ĉiuj estaĵoj en la universo tra senkomenca vasta eono. Tio estas la kredo je Ilŭonsang.


2.1.3. Praktikado de Ilŭonsang

Kredante la veron de Ilŭonsang kaj samtempe prenante ĝin kiel praktikmodelon, ni sciu nian menson, kiu estas perfekta kaj kompleta, justa kaj malegoisma kiel Ilŭonsang, nutru nian menson, kiu estas perfekta kaj kompleta, justa kaj malegoisma kiel Ilŭonsang, kaj uzu nian menson, kiu estas perfekta kaj kompleta, justa kaj malegoisma kiel Ilŭonsang. Tio estas la praktikado de Ilŭonsang.


2.1.4. Voto al Ilŭonsang

Ilŭon kiel la nepriskribebla stato de koncentriĝo, kiel la eston kaj neeston transcendanta pordo de naskiĝo kaj morto, kiel la fonto de ĉielo-tero, gepatroj, kunvivuloj kaj leĝoj kaj kiel la naturo de ĉiuj budhoj, patriarkoj, ordinaruloj kaj vivuloj povas esti kaj konstanta kaj nedaŭra. Rigardate kiel konstanta, ĝi estas eterne senmorta kaj senŝanĝa, tiel ke ĝi disvolvas la senliman mondon. Rigardate kiel nedaŭra, ĝi ŝanĝas la universon en formiĝon, daŭradon, detruiĝon kaj malplenon, ĉiujn estaĵojn en naskiĝon, maljuniĝon, malsanon kaj morton kaj la kvar naskulojn en la ses vojojn laŭ la ago de korpo kaj menso, jen progresante, jen malprogresante, jen bonfaron estigante en damaĝo, jen damaĝon estigante en bonfaro, tiel ke ĝi same disvolvas la senliman mondon. Ni malsaĝuloj votas, ke sekvante la darmkorpan budhon Ilŭonsang, ni faros tutforte la studojn por gardi korpon kaj menson perfekte, por scii aferon kaj principon perfekte kaj por uzi korpon kaj menson perfekte, progresos kaj ricevos bonfaron anstataŭ malprogresi kaj damaĝiĝi, ĝis ni akiros la potencon de Ilŭon kaj unuiĝos kun la esenco de Ilŭon.


2.1.5. Prediko pri Ilŭonsang

Se ni iluminiĝas pri la vero de ĉi tiu cirklo, ni scias, ke ĉiuj tri mondoj en la dek direktoj estas nia havaĵo, ke ĉiuj estaĵoj en la universo diferencas per nomo, sed ne estas du, ke la vero de ĉi tiu cirklo estas la naturo de ĉiuj budhoj, patriarkoj, ordinaruloj kaj vivuloj, ke la principo de naskiĝo, maljuniĝo, malsano kaj morto estas sama kiel tiu de printempo, somero, aŭtuno kaj vintro, ke la principo de karmo estas sama kiel tiu de la reciproka antaŭenpuŝo de jino kaj jango, kaj ke la vero de ĉi tiu cirklo estas perfekta kaj kompleta, justa kaj malegoisma.

Ĉi tiu cirklo estas uzenda, kiam ni uzas okulon, kaj estas perfekta kaj kompleta, justa kaj malegoisma.
Ĉi tiu cirklo estas uzenda, kiam ni uzas orelon, kaj estas perfekta kaj kompleta, justa kaj malegoisma.
Ĉi tiu cirklo estas uzenda, kiam ni uzas nazon, kaj estas perfekta kaj kompleta, justa kaj malegoisma.
Ĉi tiu cirklo estas uzenda, kiam ni uzas langon, kaj estas perfekta kaj kompleta, justa kaj malegoisma.
Ĉi tiu cirklo estas uzenda, kiam ni uzas korpon, kaj estas perfekta kaj kompleta, justa kaj malegoisma.
Ĉi tiu cirklo estas uzenda, kiam ni uzas koron, kaj estas perfekta kaj kompleta, justa kaj malegoisma.


2.1.6. Versaĵo

    Esto senen, seno esten
    turniĝadas, kaj en fino
    ja malplenas est?kaj seno,
    tamen plenas la malpleno.


antaŭen enhaven sekven