|
| |
2.2.1. Ĉiela-tera bonfaro1. Ŝuldprincipo al ĉielo kaj teroSe ni volas plej facile rekoni nian ŝuldon al ĉielo kaj tero, ni antaŭ ĉio nepre pensu, ĉu ni povas konservi nian ekziston kaj vivi sen ili. Tiam eĉ idioto kaj malsaĝegulo aprobos la nepovadon vivi sen ili. Se estas rilato nepova vivi sen ili, kie do estus pli granda bonfaro ol ilia?Ĝenerale ĉielo kaj tero havas siajn vojon kaj virton. La aŭtomata moviĝo de la universa organismo estas ilia vojo kaj la rezulto aperanta laŭ la sekvado de ilia vojo estas ilia virto. La vojo de ĉielo kaj tero estas ekstreme brila, ekstreme konstanta, ekstreme justa, bonorde natura, senlime vasta, eterne senmorta, jeŝance malplena kaj enage senpensa. Kiam ĉi tiu granda vojo vaste plenumiĝas kaj granda virto aperas, ĉiuj estaĵoj daŭrigas sian vivon kaj konservas sian figuron.
2. Ŝuldpunktoj al ĉielo kaj tero
3. Dankprincipo al ĉielo kaj teroSe ni volas danki ĉielon kaj teron pro ilia bonfaro, ni antaŭ ĉio nepre sekvu kaj plenumu ilian vojon.
4. Dankpunktoj al ĉielo kaj tero
5. Nedanko al ĉielo kaj teroNedanko al ĉielo kaj tero estas ne scii ŝuldon, dankon kaj nedankon al ili, nek danki ilin malgraŭ scio.6. Dankrezulto al ĉielo kaj teroSe ni plenumas ĉiujn dankpunktojn al ĉielo kaj tero, ili kaj ni ne estos du, sed ni estos ili kaj reciproke. Eĉ se tiu ĉielo malplena kaj tiu tero silenta rekte ne donas feliĉon kaj plezuron, ni nature akiros la potencon kaj vivdaŭron kiel ĉielo kaj tero kaj la lumon kiel la suno kaj la luno, tiel ke homoj, ĉielanoj kaj la mondo respektos nin kiel ĉielon kaj teron.7. Nedankrezulto al ĉielo kaj teroSe ni ne dankas ĉielon kaj teron, ni ricevos ĉielpunon. Se paroli facilvorte pri la enhavo, pro la nepovado sekvi ĉielan vojon ni ne scios aferon kaj principon, malmulte penos por ĉiu ago, multe havos troon kaj mankon ĉe ĉiu ago, multe faros absurdon ĉe ĉiu ago, multe havos partiecon ĉe ĉiu ago, ne scios pri la transformiĝo de ĉiuj estaĵoj kaj pri la naskiĝo, maljuniĝo, malsano, morto, bonŝanco, malbonŝanco, katastrofo kaj feliĉo de homo, kaj fieros interne kaj fanfaronos ekstere pro alkroĉiĝo al la ideo pri farita virto. Kiel do al tia homo ne estus puno kaj damaĝo? Kvankam ĉielo malplenas kaj tero silentas, sufero hazarde venanta kaj sufero kaŭzita de propra ago estas puno ricevata pro nedanko al ili.
2.2.2. Gepatra bonfaro1. Ŝuldprincipo al gepatrojSe ni volas plej facile rekoni nian ŝuldon al gepatroj, ni antaŭ ĉio nepre pensu, ĉu sen ili ni povas naskiĝi en la mondo, aŭ ni kun senpova korpo povas mem plenkreski malgraŭ naskiĝo. Tiam iu ajn aprobos la nepovadon. Se ni ne povas naskiĝi kaj kreski sen gepatroj, kie do estus pli granda bonfaro ol ilia?Ĝenerale ni povas atribui al natura leĝo la naskiĝon kaj morton de homo, sed ni ŝuldas al gepatroj tion, ke ili naskis kaj nutris nin dum nia senpova tempo, kaj ke ili instruis nin pri la devoj de homo. 2. Ŝuldpunktoj al gepatroj
3. Dankprincipo al gepatrojNi rekonu ŝuldon dum nia senpova tempo al gepatroj kaj laŭkapable protektu senpovulojn.4. Dankpunktoj al gepatroj
5. Nedanko al gepatrojNedanko al gepatroj estas ne scii ŝuldon, dankon kaj nedankon al ili, nek danki ilin malgraŭ scio.6. Dankrezulto al gepatrojSe ni dankas gepatrojn, la mondo nature favoros kaj respektos nin, kvankam ni dankas nur niajn gepatrojn. Estas la neevitebla principo, ke infanoj sekvas kaj faras bonojn kaj malbonojn, kiujn iliaj gepatroj faras. Do kompreneble niaj infanoj nepre sekvos nian dankon al gepatroj kaj priservos nin, kaj ankaŭ rezulte el nia protekto de senpovuloj homoj ĉiam helpos nin, kiam ni estos senpovaj en sennombraj vivoj.7. Nedankrezulto al gepatrojSe ni ne dankas gepatrojn, la mondo nature malamos kaj malakceptos nin, kvankam ni ne dankas nur niajn gepatrojn. Kompreneble niaj infanoj tuj sekvos nian nedankon al gepatroj kaj rekte malfeliĉigos nin, kaj ankaŭ homoj ĉiam forlasos nin, kiam ni estos senpovaj en sennombraj vivoj.
2.2.3. Kunvivula bonfaro1. Ŝuldprincipo al kunvivulojSe ni volas plej facile rekoni nian ŝuldon al kunvivuloj, ni antaŭ ĉio nepre pensu, ĉu ni povas solaj vivi en la loko sen homoj, birdoj, bestoj, arboj kaj herboj. Tiam iu ajn aprobos la nepovadon. Se ni ne povas vivi sen la helpo, subteno kaj provizado de kunvivuloj, kie do estus pli granda bonfaro ol ilia?Ĝenerale en la mondo estas la kvar ĉefaj profesioj de oficisto, terkultivisto, metiisto kaj komercisto. Kiam homoj aktivas sub tiuj ĉefaj profesioj kaj interŝanĝas ĉiujn aĵojn per sia respektiva enspezo, ili helpas kaj ŝuldas unu la alian nur en reciproka profito. 2. Ŝuldpunktoj al kunvivuloj
3. Dankprincipo al kunvivulojOficisto, terkultivisto, metiisto kaj komercisto jam ŝuldiĝas al kunvivuloj en reciproka profito. Tial se ili volas danki ilin pro ilia bonfaro, ili sekvu la principon kaj ĉiam faru tion en reciproka profito, kiam ili interŝanĝas miriadojn da scioj kaj da varoj.4. Dankpunktoj al kunvivuloj
5. Nedanko al kunvivulojNedanko al kunvivuloj estas ne scii ŝuldon, dankon kaj nedankon al ili, nek danki ilin malgraŭ scio.6. Dankrezulto al kunvivulojSe ni dankas kunvivulojn, ĉiuj kunvivuloj kortuŝitaj de reciproka profito amos unu la alian kaj ĝojos. Protektiĝos kaj respektiĝos ni ankaŭ kaj estos amo inter individuoj, amikeco inter familioj, kompreniĝo inter socioj kaj paco inter ŝtatoj, tiel ke fine estiĝos neimageble ideala mondo.Sed se la tuta homaro ne iĝas dankanto, aŭ se ĉiuj kunvivuloj eniras en sufermaron pro la misfaro de nedankanto, mondsavaj sanktuloj uzos korfavorajn kaj kompatajn rimedojn kaj savos la nedankantojn per moralo, politiko aŭ militforto. 7. Nedankrezulto al kunvivulojSe ni ne dankas kunvivulojn, ĉiuj kunvivuloj malamos, malŝatos kaj malamikos unu la alian. Estos kverelo inter individuoj, malsimpatio inter familioj, malakordo inter socioj kaj malpaco inter ŝtatoj, tiel ke estiĝos milita mondo.
2.2.4. Leĝa bonfaro1. Ŝuldprincipo al leĝojSe ni volas plej facile rekoni nian ŝuldon al leĝoj, ni pensu, ĉu ni povas vivi pace kaj orde sen la leĝoj kultivi sin, estri familion, regi socion, regi ŝtaton kaj regi la mondon. Tiam iu ajn aprobos la nepovadon. Se ni ne povas vivi sen ili, kie do estus pli granda bonfaro ol ilia?Ĝenerale leĝo signifas la senpartian regulon por homa justeco. Se la senpartia regulo por homa justeco speguliĝas en individuo, familio, socio, ŝtato kaj la mondo, ili respektive ricevos helpon. 2. Ŝuldpunktoj al leĝoj
3. Dankprincipo al leĝojSe ni ŝuldiĝas al leĝa malpermeso, ĝin ni obeu, kaj se ni ŝuldiĝas al leĝa rekomendo, ĝin ni obeu.4. Dankpunktoj al leĝoj
5. Nedanko al leĝojNedanko al leĝoj estas ne scii ŝuldon, dankon kaj nedankon al ili, nek danki ilin malgraŭ scio.6. Dankrezulto al leĝojSe ni dankas leĝojn, ili protektos nin kaj kun la tempo foriĝos mallibero kaj akiriĝos libero. Pliboniĝos respektiva personeco, bonordiĝos la mondo kaj pli progresos la ofico, terkultivo, metio kaj komerco, tiel ke estiĝos senkompare komforta mondo. Tio ankaŭ estos danko al leĝdonanto kaj leĝadministranto.7. Nedankrezulto al leĝojSe ni ne dankas leĝojn, ili ne pardonos nin kaj ni ricevos malliberon kaj limigon. Malvirtiĝos respektiva personeco kaj malordiĝos la mondo, tiel ke estiĝos tumulta pandemonio.
| |