2.5.1. Kvar akceliloj
1. Kredo
Kredo signifas fidon kaj estas la motoro de firma decido, kiam ni volas plenumi ion ajn.
2. Sinkuraĝigo
Sinkuraĝigo signifas bravan antaŭeniremon kaj estas la motoro de stimulo kaj akcelo, kiam ni volas plenumi ion ajn.
3. Scivolo
Scivolo signifas la volon trovi kaj ekscii nekonataĵon el la aferoj kaj principoj kaj estas la motoro ekscii nekonataĵon, kiam ni volas plenumi ion ajn.
4. Penado
Penado signifas senĉesan koron kaj estas la motoro atingi la celon, kiam ni volas plenumi ion ajn.
2.5.2. Kvar forigendaĵoj
1. Nekredo
Nekredo, kontraste kun kredo, estas nedecidiga, kiam ni volas plenumi ion ajn.
2. Avido
Avido signifas tro deziri ion ajn, deflankiĝante de ĝusta vojo.
3. Maldiligento
Maldiligento signifas nefaremon, kiam ni volas plenumi ion ajn.
4. Malsaĝo
Malsaĝo signifas agi laŭplaĉe, sciante nenion pri grando, malgrando, esto kaj neesto kaj pri justo, maljusto, profito kaj malprofito.
|