2.7. Kvar devizoj

La kvar devizoj estas ĝustaj iluminiĝo kaj ago, pribonfara konscio kaj danko, utiligo de la budha darmo, kaj sindonema servo al publiko. Ĝustaj iluminiĝo kaj ago estas, ke ni iluminiĝu pri la vero de Ilŭonsang, t.e. la mensosigelo ĝuste transdonita de budhoj kaj patriarkoj kaj sekvante la veron faru perfektan agon sen partiiĝo, alkroĉiĝo, troo kaj manko ĉe la uzo de la ses sentorganoj de okulo, orelo, nazo, lango, korpo kaj koro.
Pribonfara konscio kaj danko estas, ke ni profunde sentu kaj konsciu la bonfarojn de ĉielo-tero, gepatroj, kunvivuloj kaj leĝoj kaj danku ilin sekvante la vojon de nia ŝuldo, kaj samtempe antaŭ ĉio trovu la devenon de ĉiuj bonfaroj kaj danku ilin anstataŭ plendi, eĉ se ni havas plendindaĵon kontraŭ ili.
Utiligo de la budha darmo estas, ke budhaniĝante ni pli bone faru mondan aferon, malsame ol en la pasinteco, kiam budhano ne povis ĝin fari pro sia tiriĝo de la budha darmo. Alivorte budhaniĝante ni ne iĝu homoj senutilaj al la mondo, sed utilaj al individuo, familio, socio kaj ŝtato, utiligante la budhan darmon.
Sindonema servo al publiko estas, ke ni forlasu penson nur por memo kaj propra familio kaj laŭplaĉan agon kaj tutkore savu ĉiujn vivulojn nur per altruisma mahajana ago.


antaŭen enhaven sekven