3.2. Fiksperioda kaj ĉiama trejnoj

3.2.1. Fiksperioda trejno

Por fiksperiode trejni studanton al darmo estas kiel la objektoj de fiksperioda trejno budhonoma ĉantado, sidmedito, sankta libro, prelego, diskuto, ujdo, principo de naturo, fiksperioda taglibro, ĉiutaga taglibro, atento kaj konduto. Budhonoma ĉantado kaj sidmedito estas la trejnobjektoj de spirita kultivo. Sankta skribo, prelego, diskuto, ujdo, principo de naturo, kaj fiksperioda taglibro estas tiuj de afera-principa esploro. Ĉiutaga taglibro, atento kaj konduto estas tiuj de justaga elekto.
Budhonoma ĉantado estas ĉanti ripete frazon de nia difinita preĝvorto. Ĝi celas sur la ĉantatan verson koncentri spiriton disiĝantan milbranĉen kaj dekmilfolien kaj fari mil kaj dek mil pensojn nur unu penso.
Sidmedito estas por ĝustigi energion kaj protekti menson koncentri ilin sur la subabdomenon kaj resti en la vera stato de perfekta trankvilo kaj nenia distingo eĉ sen alkroĉiĝi al unu penso. Ĝi estas la maniero nutri la puran kaj fundamentan spiriton de homo.
Sankta libro estas nia difinita instruverko kaj referenca sutro. Ĝi celas igi studanton orienti sin en studo.
Prelego estas klarigi la signifon de difinita temo pri afero kaj principo. Ĝi celas igi studanton formale interŝanĝi scion antaŭ homoj kaj poluri saĝon.
Diskuto estas libere diri impreson ĉe vido kaj aŭdo. Ĝi celas igi studanton neligite kaj vigle interŝanĝi opinion kaj poluri saĝon.
Ujdo estas esplori duban temon el la aferoj de justo, maljusto, profito kaj malprofito, el la principoj de grando, malgrando, esto kaj neesto kaj el la hŭadoj de pasintaj budhoj kaj patriarkoj kaj ricevi juĝon. Ĝi celas igi studanton kun la profunda stato de esploro klare analizi aferon kaj principon.
Principo de naturo estas solvi kaj scii la principojn de ĉiuj estaĵoj en la universo kaj de nia memnaturo.
Fiksperioda taglibro estas enskribi la tiutagajn laborhorojn, enspezon kaj elspezon, korpajn kaj mensajn agojn, iluminiĝojn kaj impresojn.
Ĉiutaga taglibro estas enskribi la tiutagajn atentajn kaj senatentajn agojn, studhorojn kaj preceptajn malobeojn.
Atento estas menso por memori kaj plenumi laŭokaze tion, kion homo decidis fari, kaj kion li decidis ne fari, ĉe la uzo de la ses sentorganoj.
Konduto estas havi humanan konduton kiel homo. Ĝi celas igi studanton akiri la realan efikon de studo, iam ajn kontrolante sian studon kaj praktikante ĝin.


3.2.2. Ĉiama trejno

Por ĉiam trejni studanton al praktikado estas faritaj la ses atentaĵoj en ĉiutaga vivo kaj tiuj dum templa vizito.

1. Atentaĵoj en ĉiutaga vivo

  1. Ĉe ago oni kun perfekta penso atentu preni juston kaj forlasi maljuston.
  2. Antaŭ ol fari agon, oni atentu sin prepari, observante ĝian cirkonstancon.
  3. En libera tempo oni atentu studi sanktan libron kaj regulon.
  4. Se oni pli-malpli studis sanktan libron kaj regulon, oni atentu esplori ujdon.
  5. En la resta tempo antaŭ endormiĝo, fininte ĉiun hejmlaboron post vespermanĝo, aŭ ĉe tagiĝo, oni atentu ĉanti budhan nomon kaj sidmediti por spirita kultivo.
  6. Traktinte ĉiun aferon, oni atentu kontroli, ĉu oni plenumis farendaĵon kaj nefarendaĵon, pensante la traktitan aferon.

2. Atentaĵoj dum templa vizito

  1. Kiam ajn oni vizitas templon dum la studo de la atentaĵoj en ĉiutaga vivo, oni atentu demandi kaj respondi pri ĉiu sia intertempa afero.
  2. Se oni iluminiĝas pri iu punkto, oni atentu ricevi de instruisto juĝon, raportante ĝin.
  3. Se oni aparte dubas pri iu punkto, oni atentu ricevi de instruisto klarigon, prezentante ĝin.
  4. En ĉiujara trejnsesio oni atentu studi fake en trejnejo, antaŭpreparinte la kotizon.
  5. En la tago de ĉiu darmkunveno oni atentu tutkore nur studi en templo, anticipe traktinte ĉiun aferon.
  6. Reveninte de templo, oni atentu nepre utiligi sian akiraĵon en ĉiutaga vivo, ekzameninte tion, kiun iluminiĝon oni atingis kaj kiun dubon oni solvis.


3.2.3. Ambaŭtrejna rilato

Se paroli pri la rilato inter fiksperioda kaj ĉiama trejnoj, fiksperioda trejno kiel la trejno farata ĉe senmovo ĉefigas spiritan kultivon kaj aferan-principan esploron kaj preparas la materialon por ĉiama studo, kaj ĉiama trejno kiel la trejno farata ĉe movo ĉefigas justagan elekton kaj preparas la materialon por fiksperioda studo. La du trejnoj helpas kaj bazas unu la alian kaj estas la vojo por igi studanton, ĉu laikon, ĉu pastron, ne forlasi studon eĉ en unu minuto kaj sekundo.


antaŭen enhaven sekven