3.3. Budhonoma ĉantado

1. Signifo de budhonoma ĉantado

Ĝenerale budhonoma ĉantado estas studo por fari miriadbranĉen disiĝantan spiriton unu penso kaj trankviligi menson ŝanceliĝantan de favora kaj malfavora situacioj. La ĉantata frazo "Namu Amitabul" signifas en la korea rifuĝi en senlima vivdaŭro kaj iluminiĝo. En la pasinteco homo ĉantis la sanktan nomon de Amitabo, dezirante renaskiĝi en Okcidenta Paradizo, Purlando danke al la dia forto de Amitabo, sed ni celas trovi rekte la Amitabon de nia menso kaj reiri al la paradizo de nia memnaturo. Nia menso origine estas sen naskiĝo kaj morto, tial ĝi estas senlima vivdaŭro, kaj en tio ĝi estas brila kaj okulta kaj neniam mallumiĝas, tial ĝi estas iluminiĝo. Tio estas la Amitabo de nia menso. Nia memnaturo origine estas pura, tial ĝi tute ne havas pekon kaj feliĉon kaj eterne ne havas suferon kaj aflikton. Tio estas la eterne senŝanĝa paradizo de nia memnaturo. Tial ĉantanto antaŭ ĉio komprenu ĉi tiun principon, bazu sin sur sia menso sen naskiĝo kaj morto kaj konsciu unu penson sen veno kaj iro, tiel ke li restigu nur en unu penso pri Amitabo spiriton disiĝantan miriadbranĉen kaj revenigu al la stato de senfara komforto menson ŝanceliĝantan de favora kaj malfavora situacioj. Tio estas la vera studo de budhonoma ĉantado.


2. Metodo de budhonoma ĉantado

La metodo de budhonoma ĉantado estas tiel ekstreme simpla kaj facila, ke iu ajn povas ĝin fari.
  1. Ĉiam rektigu vian pozon kaj trankviligu vian energion, kaj ne svingu, nek movetu vian korpon.
  2. Ne tro laŭtigu, nek tro mallaŭtigu vian voĉon, sed konformigu ĝin nur al via energio.
  3. Koncentru vian spiriton nur sur unu voĉon de budhonoma ĉantado, kolektu unu penson laŭ la frazo de budhonoma ĉantado kaj kunkontinuigu la unu penson kaj vian voĉon.
  4. Forlasu ĉiun penson kaj havu nur la mensostaton de libero kaj senfareco, sed ne havu tian alian penson, ke vi, serĉante eksteran budhon en via menso, imagas amitaban figuron aŭ bildigas al vi paradizan solenaĵon.
  5. Por kapti vian menson estas bone kalkuli rozariajn globetojn kaj por ritmi vian voĉon estas necese frapi moktakon aŭ tamburon.
  6. Se vanaj pensoj ĉagrenas vian menson dum laboro, iro, staro, sido kaj kuŝo, estas bone fortranĉi ilin per budhonoma ĉantado, sed ĉesigu budhonoman ĉantadon, se ĝi male malhelpas vian koncentriĝon sur vian laboron.
  7. Per budhonoma ĉantado ĉiam kontemplu la originan staton de via menso kaj trankviligu vian menson ĉe iritiĝo, ĉe ekavido kaj ĉe tiriĝo de favora kaj malfavora situacioj. Do scianto de la vero de budhonoma ĉantado povas venki ĉiujn malvirtajn diablojn per unu voĉo de budhonoma ĉantado. Ne aparte efikas nur perbuŝa ĉantado sen la konscio de unu penso, sed akiriĝas koncentriĝo eĉ per senvoĉa ĉantado kun la konscio de unu penso.


3. Merito de budhonoma ĉantado

Se vi faras budhonoman ĉantadon dum longa tempo, vi nature povas akiri koncentriĝon kaj ĝui la celitan paradizon. La meritpunktoj de budhonoma ĉantado estas samaj, kiel tiuj de sidmedito.
Tamen budhonoma ĉantado kaj sidmedito reciproke estas la interno kaj ekstero de la sama trejnobjekto de spirita kultivo. Se studanto havas tro pezan aflikton, li unue fortranĉu sian maltrankvilan spiriton per budhonoma ĉantado kaj poste eniru en la veran staton de perfekta trankvilo per sidmedito. Koncerne la tempon budhonoma ĉantado pli necesas tage kaj tiam, kiam ekstera situacio estas proksime, kaj sidmedito nokte, tagiĝe kaj tiam, kiam ekstera situacio estas malproksime. Se studanto ĉiam observas siatempan medion, ekzamenas sian mensostaton kaj bone faras budhonoman ĉantadon kaj sidmediton konforme al la tempo, la du daŭras unu post la alia kaj li facile akiras la grandan forton de koncentriĝo.


antaŭen enhaven sekven