3.4. Sidmedito

1. Signifo de sidmedito

Sidmedito estas studo por enmense ĉesigi iluzion kaj aperigi la veran naturon kaj estas maniero por enkorpe malsuprenigi la fajran energion kaj suprenigi la akvan energion. Se iluzio ĉesas, la akva energio supreniĝas, kaj reciproke, tiel ke vere unu estas korpo kaj menso kaj refreŝiĝas spirito kaj energio.
Sed se iluzio ne ĉesas, la fajra energio ĉiam supreniĝas, forbruligas la tutkorpan akvan energion kaj kovras la spiritlumon. Homa korpo funkcias kiel tiu maŝino kaj do eĉ unu fingro ne moveblas sen la energioj fajra kaj akva. Ĉiuj ses sentorganoj de homo estas regataj en la kapo, tial kiam li uzas ilin ĉe vido, aŭdo kaj penso, la tutkorpa fajra energio, nature koncentriĝante sur la kapon, boligas kaj bruligas la tutkorpan akvan energion, kiel tiu lamplumo konsumas oleon. Kiam do ni ĉagrenite pensas ion longe, detale rigardas ion okulstreĉe kaj laŭte diras ion pene, nepre la vizaĝo ruĝiĝas kaj la salivo en la buŝo sekiĝas. Tio estas la fenomeno, ke supreniĝas la fajra energio. Ni devas ŝpareme uzi la ses sentorganojn eĉ por neevitebla farendaĵo, des pli kiel do ni daŭrigus tage-nokte la cerban lamplumon por senutilaj iluzioj? Tial sidmedito estas studo por forigi ĉi ĉiujn iluziojn kaj aperigi la veran naturon kaj por malsuprenigi ĉiun fajran energion kaj plimultigi la puran akvan energion.


2. Metodo de sidmedito

La metodo de sidmedito estas tiel ekstreme simpla kaj facila, ke iu ajn povas ĝin fari.
  1. Sterninte kusenon, krurkruce sidiĝu komforte kaj poste rektigu la kapon kaj la dorson.
  2. Metu malpeze la tutkorpan forton sur la subabdomenon kaj eĉ sen la alkroĉiĝo de unu penso konsciu nur la koncentriĝon de via energio sur la subabdomenon. Se vi havas malatentan menson, la energio malbuliĝas. Tiam tuj denove kolektu ĝin kaj ne forgesu ĝin koncentri.
  3. Spiru ekvilibre, sed enspiru iom longe kaj forte kaj elspiru iom mallonge kaj malforte.
  4. Necesas teni la okulojn ĉiam malfermitaj por forigi la demonon de dormemo, sed provu mediti kun la okuloj fermitaj, kiam viaj spirito kaj energio estas tiel freŝaj, ke vin eĉ kun la fermitaj okuloj ne povas invadi la demono de dormemo.
  5. Tenu la buŝon ĉiam fermita. Se bone iras post longa studo la akvenergia supreniĝo kaj la fajrenergia malsupreniĝo, pura kaj glata salivo senĉese eliĝas el inter la lango kaj la dentoj. Tiam plenbuŝe kolektu la salivon kaj foje englutu ĝin.
  6. Tenu vian spiriton vigla ĉiam en trankvilo kaj trankvila en viglo. Se vi kliniĝas al konfuzo, streĉu novan spiriton, kaj se vi fluas al iluzio, deturniĝu al prava penso. Tiamaniere restu en la origina stato de senfara naturo.
  7. Unuafoja sidmeditanto ofte suferas la doloron de la kruroj kaj la invadon de iluzio. Se la kruroj doloras vin, ŝanĝu ilin unu sur la alian por iom da tempo. Se iluzio invadas vin, rekonu ĝin nur kiel iluzion, kaj ĝi mem foriros. Neniel rigardu ĝin kiel ĝenaĵon, nek malkuraĝiĝu de ĝi.
  8. Se vi unuafoje sidmeditas, foje senteblas jukado sur viaj vizaĝo kaj korpo, kvazaŭ formikoj krablus sur ili. Tio pruvas, ke sango trapenetras la angion. Ne tuŝu, nek gratu ĝin.
  9. Dum sidmedito ne serĉu eksterordinaran okazon kaj miraklan spuron. Eĉ se foje aperas tiaĵo, rigardu ĝin kiel malvirtaĵon kaj neniom korligiĝu al ĝi, sed pretervidu ĝin kiel malgravaĵon.
Se vi same kiel supre faras sidmediton dum longa tempo, vi fine forgesos la distingon inter subjekto kaj objekto kaj tempon kaj lokon kaj restos nur en la vera stato de perfekta trankvilo kaj nenia distingo, tiel ke vi ĝuos senegalan mensplezuron.


3. Merito de sidmedito

Se oni faras sidmediton dum longa tempo kaj akiras ĝian forton, estas la jenaj dek profitoj:
  1. Laŭgrade malaperas senprudenta kaj senpripensa ago.
  2. Oni akiras ordon ĉe la uzo de la ses sentorganoj.
  3. Malsansufero malpliiĝas kaj la vizaĝo glatiĝas.
  4. Memoro pliboniĝas.
  5. Pacienco estiĝas.
  6. Korinklino estingiĝas.
  7. Malvirta koro ŝanĝiĝas en ĝustan.
  8. La saĝlumo de memnaturo aperas.
  9. Oni ĝuas paradizon.
  10. Oni liberiĝas de naskiĝo kaj morto.


4. Neceso koncentri menson subabdomenen

Ĝenerale de antikva tempo estas la kutimo, ke sidmedito estas koncentri menson sur iun aĵon kaj forigi ĉiun penson. Do vere multas metodoj koncentri menson laŭ respektivaj opinioj kaj rimedoj. Sed se oni koncentras menson sur la kapon aŭ eksteraĵon, penso moviĝas kaj energio supreniĝas, tiel ke oni ne trankviliĝas facile. Se oni koncentras menson subabdomenen, penso ne moviĝas facile kaj energio malsupreniĝas glate, tiel ke oni trankviliĝas facile.
Krome ĉi tiu koncentriĝo subabdomenen ne nur gravas por sidmedito, sed ankaŭ ekstreme por sankonservo. Se oni koncentras menson subabdomenen kaj multe englutas la salivon eliĝantan el la jadfonto, harmoniiĝas bone la akva kaj la fajra energioj, malpliiĝas korpa malsansufero, glatiĝas la vizaĝo, pleniĝas la fundamenta energio kaj formiĝas la mensa subabdomeno, tiel ke oni povas konservi sian vivdaŭron. Ĉi tiu koncentriĝo subabdomenen ja servas la du celojn de koncentriĝo kaj sankonservo.
Pledanto por konsidera medito kritikas, ke ĉi tiu koncentriĝo subabdomenen igas homon droni en senviva medito de inerteco. Sed kvankam konsidera medito povas esti provizora rimedo laŭ homo, malfacilas ĝin popularigi. Se oni koncentras menson sur hŭadon dum longa tempo, oni povas facile malsaniĝi pro energia supreniĝado. Plie, kiu esence ne scivolas pri hŭado, tiu ne povas bone plezuri per medito. Tial ni, difinante aparte tempon por sidmedito kaj tiun por ujdo, meditas dum medito kaj esploras dum esploro kaj kunperfektigas koncentriĝon kaj saĝon. Tiam sen droni en malpleno kaj enfali en distingon ni povas sperti la veran naturon, kiu ne havas movon kaj senmovon.


antaŭen enhaven sekven