3.5. Grava ujdaro

  1. Ŝakjamunio jam malsupreniĝis al la reĝpalaco, ne forlasante la ĉielon Tuŝita, kaj finsavis ĉiujn vivulojn, estante en la utero de patrino. Kion signifas tio?
  2. Ŝakjamunio diris ĉe sia naskiĝo: "Super kaj sub la ĉielo mi sola estas la honorato." Kion signifas tio?
  3. Kiam Ŝakjamunio montris floron al homoj en la monto Grdhrakuta, ili ĉiuj silentis, sed nur Kaŝjapo ridetis. Tiam Ŝakjamunio diris: "Mi transdonas al Kaŝjapo la okulkorbon de la ĝusta darmo." Kion signifas tio?
  4. Ŝakjamunio diris ĉe sia morto: "Mi ne predikis eĉ unu darmon de Mrgadava ĝis la rivero Hiranjavati." Kion signifas tio?
  5. Ĉiuj estaĵoj reiras al unu. Kien reiras la unu?
  6. Kio estas tiu aĵo, kiu ne estas parulo de ĉiuj estaĵoj?
  7. Lumigu unu menson per ĉiuj estaĵoj. Kion signifas tio?
  8. Antaŭ ol naskiĝis la antikvaj budhoj, senŝanĝe estis unu rondaĵo. Kion signifas tio?
  9. Kia estis la korpo, kiun vi havis, antaŭ ol ricevi de gepatroj vian korpon?
  10. Kiam homo profunde dormas sensonĝe, kie estas lia spirito?
  11. Menso kreas ĉion. Kion signifas tio?
  12. Menso estas budho. Kion signifas tio?
  13. Kial ĉiuj vivuloj transmigras kaj ĉiuj budhoj liberiĝas?
  14. Bona sinkultivanto ne apartiĝas de sia memnaturo. Kiel oni povas ne apartiĝi de ĝi?
  15. Kiusence samas menso, naturo, principo kaj energio kaj kiel ili diferencas inter si?
  16. Ĉu ĉiuj estaĵoj en la universo havas la komencon kaj la finon aŭ ne?
  17. Ĉiuj estaĵoj reciproke scias kaj repagas agon en la nuna vivo, sed ili reciproke ne scias agon en la sekva vivo pro nememoro de la pasinta vivo. Kiel ili repagas?
  18. Ĉielo kaj tero scias sen scio. Kion signifas tio?
  19. La spirito de nirvan-atinginto jam unuiĝas kun la darmkorpo. Kiel la spirito denove deapartiĝas kiel individua spirito kaj la antaŭa kaj la sekva korpoj diferencas inter si?
  20. Mi havas unu sanktan libron. Ĝi ne estas farita el papero kaj inko kaj do ne enhavas eĉ unu vorton, sed ĝi ĉiam lumas. Kion signifas tio?


antaŭen enhaven sekven