1. Signifo de taglibro
Ĉiutaga taglibro estas farita, por ke ĉu laiko ĉu pastro, ĉu klerulo ĉu malklerulo, ĉiu studanto ekzamenu siajn tiutagajn atentajn kaj senatentajn agojn, studhorojn kaj preceptajn malobeojn. Fiksperioda taglibro estas farita, por ke studanto trejnata en lernejo aŭ trejnejo enskribu siajn tiutagajn laborhorojn, enspezon kaj elspezon, korpajn kaj mensajn agojn kaj iluminiĝojn kaj impresojn.
2. Ĉiutaga taglibro
- Oni ekzamenu kaj enskribu, kiomfoje oni estis atenta kaj senatenta ĉe ĉiu ago. Se oni kun atento plenumas punktojn farendan kaj nefarendan, oni estas atenta al ili. Alie oni estas senatenta al ili. Komence oni kalkulu fojojn per tio, ĉu ago estas atente aŭ senatente plenumita, senkonsidere ĝian rezulton bonan aŭ malbonan, sed kiam la studo profundiĝas, per tio, ĉu ĝia rezulto estas bona aŭ malbona.
- Oni enskribu la studhorojn en la objektoj de spirita kultivo kaj de afera-principa esploro kaj la ĉeeston kaj foreston en darmkunveno kaj trejnsesio.
- Oni kontrolu, ĉu oni obeis aŭ malobeis preceptojn, kaj enskribu en koncernaj punktoj, kiomfoje oni malobeis ilin.
- Estas aparte farita la fazeolesplora metodo, por ke analfabeto kaj mallertulo de dokumentado kontrolu nur atenton kaj senatenton. Ili uzu blankan fazeolon por atenta ago kaj nigran por senatenta ago kaj kalkulu fojojn de atento kaj de senatento.
3. Fiksperioda taglibro
- Enskribi la tiutagajn laborhorojn celas, ke oni kontrolu valore kaj senvalore pasigitajn tempojn tra la diurno kaj atentu ne pasigi eĉ minuton senvalore en la sekva tago, se estis senvalore pasigita tempo.
- Enskribi la tiutagajn enspezon kaj elspezon celas, ke se mankas enspezo, oni serĉu enspezrimedon kaj diligente laboru por ĝin pligrandigi, kaj ke se multas elspezo, oni ĝin malpliigu laŭeble por eviti malriĉiĝon kaj vivi komforte, kaj ke eĉ bonhavulo forigu malbonan kutimon vivi nenifare.
- Enskribi la korpajn kaj mensajn agojn celas, ke oni taksu la tiutagajn justojn kaj maljustojn kaj sciu la saldon de peko kaj feliĉo, kaj ke oni juĝu juston, maljuston, profiton kaj malprofiton kaj akiru la elektoforton ĉe ĉiu ago.
- Enskribi la iluminiĝojn kaj impresojn celas, ke oni kontrolu la gradon de sia sciiĝo pri la principo de grando, malgrando, esto kaj neesto.
|