|
| |
|
Ĝenerale medito estas studo por iluminiĝi pri la propra naturo origine sen distingo kaj alkroĉiĝo kaj akiri mensliberon. De antikva tempo ne meditas neniu el la homoj aspirantaj la grandan vojon.
Se homo volas praktiki veran mediton, li, unue nepre rigardante veran malplenon kiel substancon kaj misteran eston kiel funkcion, tenu ekstere en miriadoj da situacioj menson senmova kiel granda monto kaj interne menson pura kiel malplena ĉielo kaj uzu sian menson sen moviĝi ĉe movo kaj sen senmoviĝi ĉe senmovo. Tiam ĉiu distingo ĉiam ne forlasas koncentriĝon kaj ĉiu uzo de la ses sentorganoj ĉiam akordas kun la memnaturo de trankvila malpleno kaj okulta saĝo. Tio estas tiel nomataj mahajana medito kaj tristuda kunpraktikado. Tial estas skribite en sutro: "Estigu la menson sen resti en io ajn." Tio estas la granda instruo por kultivi senmovan agon en miriadoj da situacioj. Ŝajnas ke tre malfacilas sekvi ĉi tiun instruon, sed se oni detale scias la kultivmanieron, mediti povas eĉ kamparano kun ŝovelilo, metiisto kun martelo, komizo kun abako kaj oficisto kun administraĵo kaj eblas mediti dum veno kaj iro kaj eĉ hejme. Kiel do indus elekti lokon kaj paroli pri movo kaj senmovo? Sed unuafoja meditanto ne povas regi menson laŭvole, kvazaŭ li malsovaĝigus bovon. Se li lasas mensobridon eĉ dum momento, li tuj difektas sian aspiron por iluminiĝo. Tial se li tutforte meditas sen lasi la spiriton batali ĝisfine kontraŭ ajna avidveka situacio, lia menso poiome harmoniiĝas kaj maturiĝas kaj li atingas la staton de laŭvola mensregado. Renkonte al situacio li ĉiam ne forgesu en la koro, ke al li revenas la tempo por studi, kaj nur konsciu, ke lia menso tiriĝas kaj ne tiriĝas de ĝi. Se laŭvola mensregado pli kaj pli oftiĝas, li de tempo al tempo lasu sian menson en tia situacio, kiun li kutime ekstreme ŝatas kaj malŝatas. Se lia menso ankoraŭ moviĝas en tia situacio, lia aspiro por iluminiĝo estas nematura, kaj se lia menso ne moviĝas, li sciu, ke tio pruvas la maturiĝon de lia aspiro por iluminiĝo. Sed eĉ se lia menso ne moviĝas, li ne estu tuj malatenta. Ĉar tio okazas pro mensa klopodo, sed ne spontane. Nur se lia menso eĉ lasata ne moviĝas, ĝi estas bone malsovaĝigita. Se homo, daŭrigante mediton dum longa tempo, fortranĉas ĉiujn afliktojn kaj akiras mensliberon, lia menso fariĝas la centro de fera kolono kaj la eksteraĵo de granita muro, tiel ke lian menson ne povas kaĵoli eĉ riĉeco kaj prospero, nek subigi eĉ armilo kaj potenco, kaj ke li faras ĉiun agon sen implikiĝo kaj blokiĝo kaj ĉiam akiras milojn da koncentriĝo eĉ en la polvomondo. Se homo atingas ĉi tiun staton, la tuta mondo ŝanĝiĝas en unu veran darmmondon kaj ĉiuj aĵoj justaj kaj maljustaj, bonaj kaj malbonaj, puraj kaj malpuraj faras unu guston de mando. Tio estas tiel nomata neduala pordo, el kiu venas la liberiĝo el vivo kaj morto, la emancipiĝo el transmigrado kaj la paradizo de purlando. Lastatempe multas homoj, kiuj pensas mediton tre malfacila kaj opinias ke ili ne povas praktiki ĝin kun familio kaj profesio, sed nur en kvieta sido monte. Tion kaŭzas, ke ili ne scias la grandan instruon, ke ĉiuj estaĵoj ne estas du. Se homo povas mediti nur side, li ne povas mediti stare. Medito praktikebla nur side kaj nepraktikebla stare estas malsana medito. Kiel do ĝi estus la granda instruo por savi ĉiujn vivulojn? Krome la naturo ne restas nur en malpleno. Se homo meditas kiel nesentpovulo, tio ne estas medito por trejni la naturon, sed ago por fari senutilan invalidon. Tial nur se menso ne maltrankviliĝas en tumulto, nek moviĝas en avidveka situacio, tio estas vera medito kaj vera koncentriĝo. Se paroli denove pri la principo de iamajna medito, ĝi estas jene: "Kiam la ses sentorganoj ne laboras, forigu vanan penson kaj kultivu unu menson; kiam la ses sentorganoj laboras, forigu maljuston kaj kultivu juston."
| |