|
| |
|
Estas ekzakte, ke laŭ la reciproka antaŭenpuŝo de jino kaj jango bonfaranto estonte ricevos repagon de reciproka helpo kaj malbonfaranto tiun de reciproka konflikto, sed ĉiama pentofaranto povas superi la karman forton de reciprokaj helpo kaj konflikto kaj liberiĝi de peko kaj feliĉo. Tial ĉiuj budhoj kaj patriarkoj unuvoĉe malfermis la pordon de pento.
Ĝenerale pento estas la unua paŝo por forĵeti malnovan vivon kaj kultivi novan kaj la unua pordo por forlasi malbonan vojon kaj enveni en bonan. Se homo pentas pri pasinta peko kaj bonfaras tagon post tago, malnova karmo poiome malaperos kaj nova ne plu kreiĝos, tiel ke bona vojo ĉiutage proksimiĝos kaj malbona mem malproksmiĝos. Tial en budhana skribo estas dirite: "Antaŭa menso pekfaranta estas kiel nubo kovranta la sunon kaj posta menso bonfaranta estas kiel fajro rompanta mallumon." Peko fontas el menso kaj nepre neniiĝas laŭ la pereo de menso, kaj karmo fontas el nescio kaj nepre neniiĝas laŭ la saĝlumo de memnaturo. Ĝemantoj de peksuferoj, kiel do vi ne envenus en ĉi tiun pordon? Tamen la radikoj de peko estas avido, kolero kaj malsaĝo. Peko neniam estingiĝas malgraŭ ajna pento, se homo denove faros malbonon en la estonteco. Se gravpekulo merita enfali en malbonan vojon eĉ faras iom da bonfaro per momenta pento, sed lasas avidon, koleron kaj malsaĝon esti, li ricevas tioman feliĉon kaj lia peko ankoraŭ restas. Kompardire, se homo kun la deziro malvarmigi bolantan akvon en granda kaldrono desupre enverŝas nur iom da malvarma akvo, sed lasas fajron sube brulanta, la akvo neniam malvarmiĝas, ĉar fortas la fajro kaj malfortas la malvarma akvo. En la mondo multas homoj, kiuj pentas pri pasinta peko, sed malmultas homoj, kiuj poste ne pekas. Estas homo, kiu faras unu aŭ du bonojn per momenta pento, sed lasas avidon, koleron kaj malsaĝon en sia menso. Kiel do li esperus pekon purigita? Estas du manieroj de pento: unu estas peraga pento kaj la alia estas iluminiĝa pento. Peraga pento estas tutkore penti pri peko antaŭ la tri trezoroj kaj ĉiutage fari ĉiujn bonojn, kaj iluminiĝa pento estas iluminiĝi pri la origine malplena stato de peka naturo kaj interne forigi ĉiujn afliktojn kaj iluziojn. Se homo volas por eterne liberiĝi de peko, li, nepre kunfarante ilin ambaŭ, ekstere konstante faru ĉiujn bonojn kaj samtempe interne forigu siajn avidon, koleron kaj malsaĝon. Tiam tuj puriĝas eĉ pekoj akumulitaj dum miloj da eonoj, kiel homo kun la deziro malvarmigi bolantan akvon en tiu kaldrono desupre enverŝas multe da malvarma akvo kaj estingas sube brulantan fajron. Se studanto tutkore sin kultivas per pento, iluminiĝas pri la budho de trankvila kaj vigla memnaturo kaj akiras mensliberon, li laŭvole regas naturan karmon, liberiĝas de naskiĝo kaj morto kaj havas nenion por preni, forlasi, malami kaj ami, tiel ke al li la tri mondoj kaj la ses vojoj estas egala gusto, kaj ke al li movo kaj senmovo, favora kaj malfavora situacioj estas nenio alia ol koncentriĝo. Al tia homo ĉiuj pekoj kaj suferoj degelas kiel glacio en varma akvo, tiel ke sufero ne plu estas sufero, peko ne plu estas peko; ĉiam radias la saĝlumo de memnaturo, tiel ke la tuta mondo estas ĉi tiu templo, la tuta mondo estas ĉi tiu purlando, kie interne, ekstere kaj meze ne troveblas eĉ iomete da peka formo. Tio estas tiel nomata pento de budho kaj patriarko kaj tiu de mahajano. Oni povas diri, ke nur en ĉi tiu stato homo ja komplete purigis pekon. Lastatempe grupoj da sindeklaritaj iluminiĝintoj foje aperis, malestimis precepton kaj karmon kaj agis laŭplaĉe pretekste de senobstakla ago, tiel ke ne malestis ilia malpurigo de budha instruo. Tion kaŭzas, ke ili sciis nur la memnaturon sen distingo, sed ne la memnaturon kun distingo. Kiel do oni dirus, ke ili sciis la veran vojon, kiu transcendas eston kaj neeston? Krome multas homoj, kiuj konsideras la finon de sia studo nur per naturvido kaj opinias senutilaj penton kaj praktikadon post naturvido. Sed eĉ se homo atingis naturvidon, miriadoj da afliktoj kaj ĉiuj alkroĉiĝoj ne estingiĝas samtempe, kaj eĉ se homo budhiĝis akirinte la tri grandajn fortojn, li ne povas eviti fiksitan karmon. Do nepre atentante ĉi tiun punkton, ne dekliniĝu al malvirta opinio kaj miskomprenante la vortojn de budho kaj patriarko, ne rigardu pekon malgrava.
| |