3.9. Korkonfeso kaj preĝo

Kiam homo naskiĝas kaj vivas en la mondo, li bezonas kaj propran forton kaj aliulan forton. Propra forto estas la fundamento de aliula forto kaj reciproke. Tial, kiu akiras aliulan forton fidindan, tiu estas kiel arbo, kies radiko renkontas grundon. Ni scias la bonfaron kaj potencon de la fidinda darmkorpa budho, la kvar bonfaroj. Prenante ĉi tiujn perfektajn kvar bonfarojn kiel la fonton de kredo, ni esprimu dankon en plezura okazo, petu pardonon en sufera okazo kaj faru korkonfeson aŭ parolan preĝon por decido en malfacile decidebla okazo, por favora situacio en malfavora situacio kaj por ne iri al malvirta kaj malĝusta loko en favora situacio. Se ni bone scias la signifon de ĉi tiuj korkonfeso kaj preĝo kaj tutkore daŭrigas ilin, ni nature akiros la potencon de la kvar bonfaroj, realigos nian deziron kaj ĝuos feliĉan vivon, ĉar la pleja penado movas ĉielon.
Sed se ni kontraŭas al la voto farita per korkonfeso kaj preĝo, nin punos la kvar bonfaroj per sia potenco. Kiu stampas ĉi tiun punkton en la koro kaj ne faras falsajn korkonfeson kaj preĝon, tiu ja scias ilian veran signifon.
Kiam ni korkonfesas kaj preĝas, ni komencu tion per la jeno: "Ĉielo kaj tero desupre min gardrigardu, gepatroj desupre min gardrigardu, kunvivuloj responde min gardrigardu, leĝoj responde min gardrigardu! Mi, ŝuldanto, konfesas antaŭ la darmkorpa budho, la kvar bonfaroj." Kaj ene de la supre menciita kadro ni korkonfesu kaj preĝu laŭ nia respektiva volo. Se estas respondanto al korkonfeso kaj preĝo, ni povas fari silentan korkonfeson, senperan preĝon kaj parolan preĝon. Alie ni povas fari nur silentan korkonfeson kaj parolan preĝon. Silenta korkonfeso plenumiĝas silente en la koro, senpera preĝo plenumiĝas rekte al la respondanto kaj parola preĝo plenumiĝas, por ke homoj kortuŝiĝu kaj animvekiĝu, bone aŭskultante ĝin.


antaŭen enhaven sekven