3.10. Albudha adoro

Ni ne petu nur de budhofiguro eĉ pekpardonojn kaj feliĉojn, kiuj rilatas al ĉielo-tero, gepatroj, kunvivuloj kaj leĝoj, kiel en la pasinteco. Ĉiu estaĵo en la universo estas reenkarniĝo de la darmkorpa budho, tial ĉie estas budho kaj ĉiu ago estas albudha adoro. Ni do petu de ĉielo-tero, gepatroj, kunvivuloj kaj leĝoj pekpardonojn kaj feliĉojn, kiuj rilatas al ili respektive. Tio estas reala kaj nepre sukcesa adoro al budho.
Ankaŭ la tempo de albudha adoro ne estu nedifinita kiel en la pasinteco. Sukceso en iu okazo postulas albudhan adoron tra dekmiloj da vivoj, en alia tra miloj da vivoj, en alia tra centoj aŭ dekoj da vivoj, en alia tra unu aŭ du vivoj, en alia tra dekoj da jaroj, en alia tra kelkaj monatoj aŭ tagoj kaj en alia nur dum unu momento. Ni do difinu tempon taŭgan por la karaktero de okazo kaj faru albudhan adoron. Tio ankaŭ estas reala kaj nepre sukcesa adoro al budho.


antaŭen enhaven sekven