- Ne kredu nur homon, sed lian darmon.
- Elektu la plej bonan el la darmoj de dek homoj kaj ĝin kredu.
- Ŝatu lernadon, iĝinte homo el la kvar naskuloj.
- Daŭrigu lernadon, kvankam multescia.
- Ne diboĉu, sed la tempon uzu por serĉi la veron.
- Forigu alkroĉiĝon al unu flanko.
- Respekte rilatu kun ĉiuj aĵoj kaj timu avidon kiel leonon.
- Instruu vin mem ĉiutage kaj ĉiuhore.
- Se okazas ajna misaĵo, ne plendu kontraŭ aliulo, sed ekzamenu vin mem.
- Eksciante aliulan malbonon, ne malkaŝu ĝin, sed korektu vian per ĝi.
- Eksciante aliulan bonon, ne forgesu ĝin, sed diskonigu ĝin al la mondo.
- Komprenu la cirkonstancojn de aliulo, kiu faras justaĵon, rigardante ĝin kiel vian.
- Faru justaĵon spite al la vivoperdo, eĉ se vi malŝatas ĝin fari.
- Ne faru maljustaĵon spite al la vivoperdo, eĉ se vi deziras ĝin fari.
- Ne altrudu ajnan laboron al aliulo, kiun li ne volas fari, sed faru nur vian.
- Se vi ekhavas ian deziron kaj volas ĝin realigi, kontrolu ĝin ĉe vido kaj aŭdo kaj pristudu ĝin.
|