1. Ĉefaj punktoj de sinkultivo
- Oni konforme al la epoko okupiĝu pri lernado kaj preparu ?un scion.
- Oni kultivu spiriton, akiru trankvilon pri siaj vivrimedoj kaj ne perdu justecon ? plezuro, kolero, malĝojo kaj ĝojo.
- Oni esploru aferon kaj principon, analizu veron kaj malveron kaj ĝuste juĝu juston kaj maljuston, profiton kaj malprofiton.
- Oni atentu preni juston kaj forlasi maljuston ? ago kaj konformigu agon al scio.
2. Ĉefaj punktoj de familiestrado
- Familiestro fidele praktiku profesion kaj komplete solvu veston, manĝon kaj loĝejon, kaj saldu ?utagan spezon kaj penu por diligento kaj ŝparado.
- Familiestro ne forgesu scion kaj lernadon, nek la edukon de infano, nek la respondecon priservi pliaĝulon kaj gvidi malpliaĝulon.
- Familiestro penu, por ke la familianoj inter si vivu harmonie kaj interŝanĝu opiniojn.
- Familiestro interne havu instruiston kaj amikon de moralo, kiu lumigas menson, kaj ekstere obeu politikon, kiu lumigas leĝon.
- Familiestro atentu turni sin al tio, per kiaj esperoj kaj manieroj ?u familio en la nuna kaj la pasinta tempoj fariĝis komforta aŭ malsukcesa familio.
3. Ĉefaj punktoj de la progreso de fortulo kaj malfortulo
- Se paroli pri la esenco de forto kaj malforto, venko en io ajn estas forto kaj malvenko estas malforto. Fortulo atingas la celon de forto per malfortulo kaj malfortulo akiras forton per fortulo, tial ili apogas kaj bazas unu la alian kaj estas amikeco kaj malamikeco.
- Kiam fortulo donas forton al malfortulo, la fortulo progresigu la malfortulon ĝis fortulo per reciproka profito, kio estas la vojo por iĝi eterna fortulo. La malfortulo prenu la fortulon kiel gvidanton kaj malgraŭ ?uj malfaciloj progresu de la loko de malfortulo ĝis tiu de fortulo, kio estas la vojo por iĝi senegala fortulo. Kiam fortulo rolas kiel fortulo, e?plejfortulo iĝos malfortulo, se li nur ekspluatas malfortulon sen pripensi tion, kiel forto iĝas eterna forto, kaj kiel forto ŝanĝiĝas en malforton. Malfortulo iĝos eterna malfortulo, se li nur kontraŭstaras fortulon kaj ne ser?s la principon de fortuliĝo sen pripensi tion, kiel malfortulo ŝanĝiĝas en fortulon, kaj kiel fortulo ŝanĝiĝas en malfortulon.
4. Ĉefaj punktoj preparendaj por gvidanto
- Gvidanto pli multe sciu ol gvidato.
- Gvidanto ne perdu la fidon de gvidato.
- Gvidanto ne ser? personan profiton ? gvidato.
- Gvidanto konformigu agon al scio ? ?u ago.
|