3.14. Prediko pri sufero kaj plezuro

1. Klarigo pri sufero kaj plezuro

Ĝenerale, kiam homo naskiĝas en la mondo, estas la du aĵoj de malŝatataĵo kaj ŝatataĵo. Unu estas ĉagrena sufero kaj la alia estas agrabla plezuro. Estas suferoj hazarda kaj kaŭzita de homa ago kaj ankaŭ estas plezuroj hazarda kaj kaŭzita de homa ago. Ĉiu homo malŝatas suferon kaj ŝatas plezuron, sed malmultas homoj, kiuj pripensas la kialojn de sufero kaj plezuro. Plejparte homoj vivas sen pripensi tion, ĉu sufero fariĝas eterna sufero aŭ ŝanĝiĝas en plezuron, kaj ĉu plezuro fariĝas eterna plezuro aŭ ŝanĝiĝas en suferon, sed ni detale sciu pravajn suferon kaj plezuron kaj malpravajn suferon kaj plezuron, tiel ke ni kun pravaj sufero kaj plezuro konsekvence pasigu senliman tempon kaj kun perfekta penso atentu preni juston kaj forlasi maljuston ĉe iro, staro, sido, kuŝo, parolo, silento, movo kaj senmovo, por ke eterne ne venu malpravaj sufero kaj plezuro.


2. Kialoj forlasi plezuron kaj eniri en suferon

  1. Ni ne scias la fonton de sufero kaj plezuro.
  2. Ni ne agas malgraŭ scio.
  3. Ni laŭplaĉe agas ĉe vido, aŭdo kaj penso kaj senprudente nutras korpon kaj menson, tiel ke tio estas firma kiel fero kaj roko.
  4. Ni ne komplete studas, ĝis ni kutimigas korpon kaj menson al darmo kaj forigas malbonan kutimon, kaj ĝis ni trejnas ilin per prava darmo kaj efektive ŝanĝas temperamenton.
  5. Ni deziras rapide fari ajnan agon senpene.


antaŭen enhaven sekven