Laŭ la grado de praktikado de studanto estas la ses gradoj de darmforto, t.e. la gradoj de elementa kredo, de tutfidela kredo, de darma-diabla lukto, de diablovenka darmforto, de transcenda darmforto kaj de budha darmforto.
- La grado de elementa kredo estas tiu de homo, kiu sendistinge, ĉu klerulo ĉu malklerulo, ĉu viro ĉu virino, ĉu junulo ĉu maljunulo, ĉu bonulo ĉu malbonulo, ĉu nobelo ĉu malnobelo, unuafoje membriĝas kaj ricevas la dek preceptojn de la grado de elementa kredo.
- La grado de tutfidela kredo estas tiu de homo, kiu plenumas ĉiujn dek preceptojn de la grado de elementa kredo, kaj progresante al la prepargrado de tutfidela kredo, ricevas kaj plenumas la dek preceptojn de la grado de tutfidela kredo, kaj kiu ĝenerale komprenas niajn doktrinojn kaj regulojn, kaj kies ĉiuj laboro, penso, kredo kaj peno neniel dekliniĝas al alia mondo.
- La grado de darma-diabla lukto estas tiu de homo, kiu plenumas ĉiujn dek preceptojn de la gradoj de elementa kredo kaj de tutfidela kredo, kaj progresante al la prepargrado de darma-diabla lukto, ricevas kaj plenumas la dek preceptojn de la grado de darma-diabla lukto, kaj kiu analizas darmon kaj diablon ĉe ĉiu ago kaj apenaŭ misinterpretas niajn sanktajn librojn, kaj kiu plezuras per forigo de malvirta penso en miriadoj da situacioj kaj ne enmiksiĝas en fremdan aferon, kaj kiu komprenas la signifon de lukto inter darmo kaj diablo kaj luktas inter diablo kaj darmo sen fari grandan malbonon en la esencaj vojoj de homo kaj de studo, kaj kiu venkas diablon per darmo pli ol duonon de la fojoj eĉ en detala afero.
- La grado de diablovenka darmforto estas tiu de homo, kiu plenumas ĉiujn punktojn necesajn por progresi al la grado de darma-diabla lukto kaj progresas al la prepargrado de diablovenka darmforto, kaj kiu ĉiam venkas diablon per darmo en la lukto inter la du ĉe la uzo de la ses sentorganoj, kaj kiu interpretas ĉiujn signifojn de niaj sanktaj libroj kaj senobstakle scias la principon de grando, malgrando, esto kaj neesto, kaj kiu liberiĝas de naskiĝo, maljuniĝo, malsano kaj morto.
- La grado de transcenda darmforto estas tiu de homo, kiu plenumas ĉiujn punktojn necesajn por progresi al la grado de diablovenka darmforto kaj progresas al la prepargrado de transcenda darmforto, kaj kiu konstruas la juston, maljuston, profiton kaj malprofiton de homo laŭ la principo de grando, malgrando, esto kaj neesto, kaj kiu plene scias la doktrinojn de ĉiuj ekzistantaj religioj, kaj kiu transcendas proksimecon, malproksimecon, intimecon, malintimecon kaj la limon de memo kaj aliulo kaj neniel domaĝas ajnan malfacilon kaj vivdanĝeron por ĉiuj vivuloj.
- La grado de budha darmforto estas tiu de homo, kiu plenumas ĉiujn punktojn necesajn por progresi al la grado de transcenda darmforto kaj progresas al la prepargrado de budha darmforto, kaj kiu savas ĉiujn vivulojn per grandaj korfavoro kaj kompato kaj estas ĉiopova, kaj kiu laŭokaze instruas per miriadoj da rimedoj, sed ne devojiĝas de justeco, nek igas sian rimedon rimarkata de savato, kaj kies distingo ĉe movo estas sen alkroĉiĝo kaj ĉe senmovo estas konforma al modereco.
|