Esperanto-asocio

 

 
Sanktaj kantoj de ŭonbulismo

La printempo ree venas de Jongsan
Himno de ŭonbulismo [uon002.mid]

  1. La printempo ree venas de Jongsan,
    kaj malfermas savan pordon Sotesan',
    patro de vivuloj ĉiuj kun favor',
    tial granda estas nia korfeliĉ'.

  2. Ni, vagintaj en la nigra mallumej',
    kredu je la ĝusta darm', tutmonda lum',
    kaj atingu la senlimajn fortojn tri
    per sentempa kaj ĉiea meditad'.

  3. Ni, celantaj la savadon de la mond'
    alkonduku el sufero per saĝŝip'
    homojn al la ilŭon-flora paradiz'
    kaj feliĉu tie por eterna hor'.



La gepatroj sanktaj
Glorkanto al la gepatroj [uon057.mid]

  1. Nian tiun ĉi ja korpon naskis la gepatroj sanktaj,
    kaj la korpon ankaŭ nutris la gepatroj grandkompataj.

  2. Amon ĉian donis ili, malfacilojn eltenante,
    kaj nin gvidis al homvojo, eĉ kuname riproĉante.

  3. Tiun ĉi senhelpan korpon bonkreskigis la gepatroj,
    kaj maljunajn ilin servu ni sincere pro bonfaroj.

    [Rekantaĵo]
    Ni glorkantu la bonfarojn de gepatroj altvalorajn,
    kaj sekvante la bonfarojn rekompencu ilin karajn.



Poreternas la animo
[uon104.mid]

    La animo vivas ĉiame,
    kaj elstaras ĝi nirvane.
    Eternfloras ĝi post scio
    Ĉiupaŝe sutras ĉio.



Jam amikis ni pli frue
[uon115.mid] Kantas Vida.

    Jam amikis ni pli frue
    en malnova budhanaro.
    Kial ĝojas ni renkontiĝi
    kvazaŭ longesopiratoj?
    Sento nia en silento
    palpas milojn tri da jaroj.


  • La printempo ree...
  • La gepatroj sanktaj
  • Poreternas la animo
  • Jam amikis ni pli frue