|
| |
|
s. = en la sanskrita, k. = en la korea. 1. Ondoplena sufermaro: metaforo por homa vivo sufera, malfavora kaj malfacila kiel boatado en maro plena je ondoj. 2. Ĉiuj vivuloj: ĉiuj vivantaj estaĵoj, ĉiuj sentpovuloj, ĉiuj vivaĵoj en la universo. 3. Vojo: tao (ĉ.) instruo, vero, esenca principo, kondutregulo, metodo, maniero. 4. Budho: buddha (s.), iluminiĝinto, homo kiu atingis la plej supran gradon de scio kaj klarvido kaj eniris en absolutan liberiĝon. 5. Darmo: dharma (s.), kosma leĝo, budha instruo, esenca vero, principo, estaĵo, fenomeno, metodo. 6. Darmkorpa budho: budho havas tri korpojn laŭ mahajana vidpunkto. La darmkorpo, dharmakaya (s.), estas la vera naturo de budho, kiu identas kun la esenco de la universo. La ĝukorpo, sambhogakaya (s.), estas la korpo de budho, kiu ĝuas la veron rezulte de longa bodisatva praktikado. La ŝanĝkorpo, nirmanakaya (s.), estas la korpo de budho, kiu laŭvole aperas en diversaj formoj por savi ĉiujn vivulojn. 7. Ilŭonsang (k.): formo de unu cirklo. Ĝi figure esprimas la fundamentan veron de la universo, kiun Sotesano klarvidis kaj nomis Ilŭon (k.), unu cirklo, kaj ĝi estas kiel fingro montranta al la luno. 8. Mensosigelo: budha menso, kiu povas sigeli la veron. 9. Kvar bonfaroj: saun (k.), unu el la kernaj doktrinoj de ŭonbulismo, ĉiela-tera (ĉonĝiun), gepatra (bumoun), kunvivula (dongpoun) kaj leĝa bonfaroj (boprjulun), kiuj konkrete kaj reale montras la veron de Ilŭonsang. Ĉi tiu bonfaro povas kuntekste signifi ankaŭ bonfarulon. 10. Tri studoj: samhak (k.), unu el la kernaj doktrinoj de ŭonbulismo, spirita kultivo (ĝongŝinsujang), afera-principa esploro (sarijongu) kaj justaga elekto (ĝakupĉŭisa), kiuj praktikendas por atingi la personecon de budho kaj unuiĝi kun la vero de Ilŭonsang. 11. Naturo: denaska esenco, origina ecaro. 12. Grando, malgrando, esto kaj neesto: ĉi tiuj klarigas la esencon, fenomenon kaj ŝanĝon de la universo. 13. Tri mondoj: dezira, forma kaj senforma mondoj. Laŭ budhana mondrigardo en la tri mondojn dividiĝas vivuloj alkatenitaj al transmigrado. La tri mondoj signifas ankaŭ la pasintan, la nunan kaj la estontan mondojn. 14. Dek direktoj: la universon space esprimas la dek direktoj de oriento, okcidento, sudo, nordo, nordoriento, sudokcidento, nordokcidento, sudoriento, supro kaj malsupro. 15. Eono: kalpa (s.), senlima epoko, kiu ampleksas la kreon kaj disfalon de la universo. 16. Koncentriĝo: samadhi (s.), plena absorbiĝo de la menso, kiu koncentriĝas sur unu objekton. 17. Kvar naskuloj: ĉiuj vivuloj dividiĝas en kvar tipojn laŭ naskmaniero. Ili estas vivonaskulo kiel mamulo, ovonaskulo kiel birdo, humidnaskulo kiel vermo kaj transformiĝnaskulo kiel papilio el krizalido. 18. Ses vojoj: ses mondoj, en kiuj ĉiuj vivuloj renaskiĝas laŭ sia karmo, transmigrante de iu al alia. Ili estas infera, malsatdemona, besta, bataldemona, homa kaj ĉielula mondoj. 19. Karmo: karma (s.), ago, kaŭzo kaj efiko, la leĝo de kaŭzo kaj efiko. Nia nuna travivaĵo estas la produkto de nia antaŭa ago. 20. Jino kaj jango: du kontrastaj elementoj aŭ fortoj, kiuj konsistigas la universon kaj la fundamentan naturon de ĉiuj estaĵoj. Ekzemple jino estas minuso, negativo, virino, mallumo, malvarmo, kaj jango estas pluso, pozitivo, viro, lumo kaj varmo. 21. Enage senpensa: enaga senpenso. Tio signifas agi sen ajnaj konsidero kaj peso kaj kun menso malplena kiel la ĉielo. 22. Danki: rekompenci. Ĝenerale en ĉi tiu libro danki signifas ne nur vorte atesti ricevitan bonon, sed ankaŭ reciproki ĝin kaj rekompenci bonfarinton. 23. Meza vojo: vojo inter du ekstremoj, justa ago nek troa, nek maltroa. 24. Proksimeco, malproksimeco, intimeco kaj malintimeco: statoj de interhoma rilato. 25. Movo kaj senmovo: movo signifas tion, kiam oni uzas la ses sentorganojn, laboras aŭ ekscitiĝas de situacio, kaj senmovo signifas tion, kiam oni ne uzas la ses sentorganojn, ne laboras, aŭ trankvilas pri situacio. 26. Ok punktoj: palĝo (k.), unu el la kernaj doktrinoj de ŭonbulismo. Tio konsistas el la kvar akceliloj de kredo (ŝin), sinkuraĝigo (bun), scivolo (uj ) kaj penado (song), kiuj helpas kaj akcelas la tri studojn, kaj el la kvar forigendaĵoj de nekredo (bulŝin), avido (tamjok), maldiligento (na) kaj malsaĝo (u), kiuj malhelpas la tri studojn kaj estas forigendaj. 27. Kvar nepraĵoj: sajo (k.), unu el la kernaj doktrinoj de ŭonbulismo, t.e. kreskigo de propra forto (ĝarjokjangsong), unuaigo al saĝulo (ĝiĝabonŭi), eduko de aliula infano (taĝanjogjojuk) kaj estimo al sindonulo (gongdoĝasungbe), kiuj estas nepraj por progresigi homan socion kaj konstrui egalan mondon. 28. Kunvivuloj: ne nur propraj gefratoj kaj samlandanoj, sed ankaŭ ĉiuj homoj, bestoj kaj plantoj. 29. Kvar ĉefaj profesioj: profesioj klasifikitaj antaŭ la moderna epoko de Koreio. 30. Oficisto: klerulo, ŝtatoficisto, sciencisto, instruisto kaj similaj. 31. Leĝo: juro, religia aŭ morala instruo, principo, regulo, etiko, ordono. 32. Naturutiligo: bone utiligi la homan naturon en ĉiutaga vivo. 33. Mil branĉoj kaj dek mil folioj: metaforo por tre komplika interplektiteco. 34. Ses sentorganoj: okulo, orelo, nazo, lango, korpo kaj koro. 35. Mahajano: mahayana (s.), laŭvorte granda veturilo, unu el la du ĉefaj budhanaj skoloj, floranta en Tibeto, Ĉinio, Koreio kaj Japanio. Ĝia ĉefinstruo estas savi kaj budhigi ne nur sin, sed ankaŭ ĉiujn aliajn vivulojn pere de sindona strebado. 36. Mensogrundo: la fundamenta bazo de menso. Kiel en grundo estiĝas greno, herbo kaj arbo, en menso estiĝas peko, bono kaj malbono. Tial menso metafore nomiĝas mensogrundo aŭ menskampo. 37. Studanto: sinkultivanto, darmpraktikanto, vojserĉanto, iluminiĝserĉanto, moraltrejnanto. 38. Budhonoma ĉantado: laŭvorte penso pri budho. Oni ritme kaj tutkore ĉantadas la nomon de la budho Amitabo, pensante pri lia figuro aŭ merito. 39. Medito: dhyana (s.), ch’an (ĉ.), zen (j.), son (k.), koncentriĝo sur unu objekton kaj profundiĝo en la staton de nenia penso. 40. Ujdo: neologismo derivita el la korea vorto ujdu, laŭvorte kapo de demando. Ujdo estas elektita hŭado aŭ duba temo pri la principo de grando, malgrando, esto kaj neesto kaj pri la afero de justo, maljusto, profito kaj malprofito. 41. Principo de naturo: principo de homa naturo kaj tiu de la universo. 42. Energio: la fundamenta forto movanta homajn korpon kaj menson kaj la vitala forto de ĉiuj estaĵoj en la universo. 43. Subabdomeno: danĝon (k.), la korpa parto situanta ĉirkaŭ 4-6.5 centimetrojn sub la umbiliko. Laŭ la orienta medicino ĉi tiu loko tre gravas por korpa kaj mensa sanoj. 44. Hŭado: neologismo derivita el la korea vorto hŭadu, laŭvorte kapo de parolo. Hŭado estas temo aŭ demando donita de meditmajstro al disĉiploj, por ke ili profunde konsideru ĝin dum medito kaj fine atingu iluminiĝon. Ĉe medita sekto oni enlistigis por dummedita konsidero asertojn, sentencojn kaj demandojn-respondojn de budhoj kaj patriarkoj kaj nomis unu paragrafon de la listo hŭado. Estas mil sepcent hŭadoj. 45. Darmkunveno: ŭonbulana diservo kutime okazanta ĉiudimanĉe kaj konsistanta el preĝo, sidmedito, voĉlegado de sankta teksto, prediko, diskuto, kantado kaj aliaj. 46. Namu Amitabul (k.): namo Amitabha (s.), namu signifas rifuĝi, Amitabul Amitabon. 47. Okcidenta Paradizo, Purlando: lando de Amitabo. La esprimo devenas de la sutro Amitabo: "Estas unu mondo, kiu troviĝas okcidente de ĉi tie trans 1012 landoj. Ĝi nomiĝas Paradizo." 48. Amitabo: Amitabha (s.), la budho Senlima Lumo aŭ Senfina Vivdaŭro, reganto de Okcidenta Paradizo. 49. Aflikto: klesha (s), ĉia sento aŭ aĵo, kiu ĉagrenas, maltrankviligas kaj dolorigas menson, ekzemple iluzio, malvirta penso, vana penso, nescio, pasio, deziro. 50. Senfara komforto: senfara estas natura, spontana, libera de pasioj, transcenda kaj eterna, kaj do tia stato estas la plej komforta. 51. Moktako: neologismo prononce derivita el la korea moktak. Unu el la plej gravaj instrumentoj por rito. Rondĉizita lignaĵo sen interno kaj kun tenilo. Ĝi uziĝas por signali aŭ helpi budhonoman ĉantadon kaj sutran voĉlegadon. 52. Jadfonto: fonto pura kaj bela kiel jado, salivelirejo inter la lango kaj la dentoj dum medito. 53. Mensa subabdomeno: sincera kaj firma menso akirita per spirita kultivo. Kiel la korpa pezcentro estas subabdomeno, la universa pezcentro estas menso. 54. Konsidera medito: hŭada medito, mediti esplorante ĉiuflanke hŭadon en la spirito por atingi iluminiĝon, kontraste kun silenta medito, kiu silente fariĝas sen hŭado. 55. Ŝakjamunio (623-544 aK): Shakyammuni (s.), alnomo de Gotamo Sidarto, fondinto de budhismo. 56. Tuŝita: Tushita (s.), laŭ budhana mondodivido la kvara ĉielo de la dezira mondo kaj la loĝejo de Majtrejo. Ankaŭ Ŝakjamunio kultivis sin ĉi tie antaŭ sia enkarniĝo en la reĝpalaco. 57. Grdhrakuta (s.): la Vulturpinta Monto, monto en nordorienta Hindio. Ŝakjamunio faris multajn predikojn en ĉi tiu monto, kies pinto similas al tiu de vulturo. 58. Kaŝjapo: Kashyapa (s.), unu el la dek disĉiploj de Ŝakjamunio kaj heredanto de lia darmo. 59. Okulkorbo de la ĝusta darmo: la sekreto de la vero, pri kiu iluminiĝis Ŝakjamunio. Ĉe medita sekto oni nomas ĝin ankaŭ la mensosigelo speciale transdonita ekster la skribaĵoj aŭ la menso senpere elmontrita. 60. Mrgadava (s.): la Cerva Parko, unu el la kvar budhanaj sanktejoj proksime de Benares en Hindio. Ĉi tie Ŝakjamunio faris la unuan predikon pri la kvar noblaj veroj. 61 Hiranjavati: Hiranyavati (s.), rivero en Hindio, ĉe kies bordo Ŝakjamunio mortis en Kusinagara. 62. Antikvaj budhoj: sep budhoj naskiĝintaj en antikva tempo, kiuj estas Vipashyin, Shikhin, Vishvabhu, Krakucchanda, Kanakamuni, Kashapa kaj Ŝakjamunio. 63. Nirvano: nirvana (s.), laŭvorte estingo, la stato de absoluta liberiĝo atingebla per la kompleta neniigo de ĉiaj deziroj kaj suferoj. Krome ĝi estas respekta esprimo por morto de budhano. 64. Substanco: la esenca realaĵo de vero kaj la fundamento de ĉiuj distingaj fenomenoj. 65. Funkcio: aktivado de vero, ŝanĝiĝanta fenomeno. 66. Sutro Diamanto: Vajrachchedika-prajnaparamita-sutra (s.), unu el la plej popularaj sutroj de budhismo. Ĝi traktas precipe la budhanan doktrinon de malpleno kaj senmemo kaj vaste legiĝis pro la iluminiĝo de la sesa patriarko Huineng (638-713) ĉe la frazo: "Estigu la menson sen resti en io ajn." 67. Polvomondo: reala mondo de multavidaj homoj en la senco, ke kiel polvo estas malpura la mondo plena je ĉiaj krimoj, pekoj, koruptoj, suferoj, maljustaĵoj ktp. 68. Darmmondo: dharmadhatu (s.), la noumena mondo kontraste kun la fenomena mondo. 69. Mando: neologismo prononce derivita el la sanskrita vorto manda, la plej rafinita bovina lakto, metaforo por la mistera gusto de paradizo en la memnaturo sen bono kaj malbono. 70. Neduala pordo: instruo pri la vero de absolute sendistinga unu, pordo al la mondo de absolute egala vero. 71. Reciproka helpo: reciprokaj vivigo kaj konformigo. La termino devenas de la interrilato de la kvin elementoj de la universo, kiuj estas fero, akvo, arbo, fajro kaj tero. Fero vivigas kaj helpas akvon, akvo arbon, arbo fajron, fajro teron kaj tero feron. 72. Reciproka konflikto: reciprokaj malhelpo kaj detruo. Fero malhelpas kaj detruas arbon, arbo teron, tero akvon, akvo fajron, kaj fajro feron. 73. Karma forto: forto alporti repagon. 74. Bona vojo: virta, deca, ĝusta vojo. Ankaŭ ĝi signifas la tri bonajn vojojn, t.e. bataldemona, homa kaj ĉielula mondoj, kontraste kun la aliaj tri malbonaj vojoj, t.e. malsatdemona, besta kaj infera mondoj. 75. Avido, kolero kaj malsaĝo: tri venenoj, kiuj malhelpas sinkultivanton kaj estas la kaŭzoj de ĉiuj malbonoj. 76. Tri trezoroj: triratna (s.), tri plejvaloraĵoj en la mondo, t.e. budho (iluminiĝinto), darmo (instruo) kaj eklezio (komunumo). 77. Peka naturo: fundamenta eco, kiu povas fari pekon pro karma forto kaj kutimo. 78. Budho de memnaturo: memnaturo estas budho. 79. Natura karmo: aŭtomata funkciado de la universa naturo. Formiĝo, daŭrado, detruiĝo kaj malpleno de la univero; naskiĝo, maljuniĝo, malsano kaj morto de ĉiuj vivuloj; ŝanĝiĝo de tago kaj nokto; sezona rotacio. 80. Senobstakla ago: ago libervola kaj senĝena spite al ĉiaj situacioj, kaj ankaŭ ago laŭplaĉa deflankiĝante de la preceptoj kaj de la virta vojo. 81. Naturvido: iluminiĝo pri sia naturo. 82. Tri grandaj fortoj: tri grandaj fortoj akiritaj per la tri studoj de spirita kultivo, afera-principa esploro kaj justaga elekto. 83. Fiksita karmo: karmo nepre alportanta repagon pro kaŭza ago. 84. Korkonfeso: konfesi sian senton aŭ deziron en la koro antaŭ la vero. 85. Budhofiguro: ĉia figuro de budho skulptita, muldita kaj pentrita. 86. Albudha adoro: rilati respektplene al ĉio kiel al budho kaj spirite, korpe kaj materie doni oferon al budho. 87. Darmforto: forto akirita per la tristuda praktikado. 88. Diablo: io ajn, kio ĉagrenas menson kaj malhelpas sinkultivon, ekzemple avido, kolero, malsaĝo, iluzio kaj malvirta penso. 89. Sotesano (1891-1943): prononce derivita el la korea vorto Sotesan, alnomo de Bak Ĝungbin, fondinto de ŭonbulismo. Kutime ŭonbulanoj respekte nomas lin Deĝongsa, kiu signifas grandan majstron. 90. Ŭonbulismo: koredevena religio fondita de Sotesano en 1916. Ĝi, surbaze de budhismo, prenas kiel kredobjekton kaj praktikmodelon la darmkorpan budhon Ilŭonsang, kiu simbolas la veron. Ĝi instruas siajn kredantojn konscii la bonfarojn de ĉiuj estaĵoj en la universo kaj danki ilin kaj emfazas la ĝisdatigon, vivutiligon kaj popularigon de budhismo. Ŭonbulismo estas ŭonbulgjo en la korea kaj Won Buddhism en la angla. Ŭon signifas cirklon, per kiu Sotesano esprimis sian iluminiĝintan veron, bul signifas iluminiĝon, budhon kaj gjo signifas instruon. Tiel estas derivita la vorto ŭonbulo, kiu identas kun la darmkorpa budho Ilŭonsang. Ŭonbulejo: loko en kiu Ilŭonsang estas ensanktejigita, templo de ŭonbulismo; ŭonbulano: kredanto de ŭonbulismo; ŭonbuliko: scienco okupiĝanta pri ŭonbulismo; ŭonbulikisto: sciencisto okupiĝanta pri ŭonbulismo. 91. Song Gju (1900-1962): ŭonbulana alnomo Ĝongsan, pastro, ĝongsa (honortitolita ŭonbulano, kiu atingis pli ol la gradon de diablovenka darmforto aŭ oficis kiel ĉefmajstro), ĉefdisĉiplo de Sotesano, ĉefmajstro de ŭonbulismo (1943-1962). 92. I Ĝeĉol (1891-1943): ŭonbulana alnomo Ilsan, pastro, debongdo (honortitolita ŭonbulana pastro, kiu ricevis la plej altan noton de studa-labora merito), unu el la naŭ disĉiploj de Sotesano. 93. I Sunsun (1879-1941): ŭonbulana alnomo Isan, laiko, dehobop (honortitolita ŭonbulana laiko, kiu ricevis la plej altan noton de studa-labora merito), unu el la naŭ disĉiploj de Sotesano. 94. Gim Giĉon (1890-1935): ŭonbulana alnomo Samsan, pastro, ĝongsa, unu el la naŭ disĉiploj de Sotesano, la unua disĉiplo, kiun Sotesano aprobis kiel naturvidinton. 95. O Ĉanggon (1887-1953): ŭonbulana alnomo Sasan, pastro, debongdo, unu el la naŭ disĉiploj de Sotesano. 96. Bak Seĉol (1879-1926): ŭonbulana alnomo Osan, pastro, debongdo, unu el la naŭ disĉiploj de Sotesano. 97. Bak Dongguk (1897-1950): ŭonbulana alnomo Juksan, laiko, dehobop, unu el la naŭ disĉiploj de Sotesano, frato de Sotesano. 98. Ju Gon (1880-1963): ŭonbulana alnomo Ĉilsan, laiko, dehobop, unu el la naŭ disĉiploj de Sotesano, onklo de Sotesano. 99. Gim Gŭangson (1879-1939): ŭonbulana alnomo Palsan, pastro, debongdo, la unua disĉiplo de Sotesano. 100. Dankorizo: rizo, varo, mono aŭ objekto ŝparita en ĉiutaga vivo, kiun oni oferas por publika laboro, profunde dankante la kvar bonfarojn. 101. Giljongni: alia nomo de Jongsan, malgranda vilaĝo, kie Sotesano naskiĝis, kreskis, iluminiĝis kaj instruis dum la unuaj jaroj de ŭonbulismo, la unua sankta loko de ŭonbulismo. 102. I Ĉunpung (1876-1930): ŭonbulana alnomo Hunsan, pastro. 103. Oknjobong: montpinto en Giljongni. 104. Kvin deziroj: kvin bazaj deziroj de homo, t.e. la kvin deziroj de riĉo, sekso, manĝo, famo kaj dormo. 105. Ŭonbulana alnomo: nomo aldonita al kredanto de ŭonbulismo por honori lian grandan meriton de studo kaj laboro. 106. Ŭonbulana nomo: nomo donita al kredanto de ŭonbulismo ĉe lia membriĝo. 107. Hinajano: hinayana (s.), laŭvorte malgranda veturilo, unu el la du ĉefaj budhanaj skoloj, floranta en Sri-Lanko, Tajlando, Birmo, Kamboĝo kaj Laoso. Ĝi emfazas precipe grandan asketismon kaj fidelecon al la primitiva doktrino por atingi absolutan liberiĝon. 108. Medita sekto: budhana sekto, kiu celas atingi iluminiĝon per medito. 109. Sutra sekto: budhana sekto, kiu celas atingi iluminiĝon per la studo de sanktaj libroj. 110. Tri principoj: unu el la kernaj doktrinoj de konfuceismo, la tri sekvendaj principoj inter reganto kaj regato, patro kaj filo, kaj edzo kaj edzino. 111. Kvin homrilatoj: unu el la kernaj doktrinoj de konfuceismo, la kvin homrilatoj inter reganto kaj regato (justeco), patro kaj filo (amo), edzo kaj edzino (distingo), pliaĝulo kaj malpliaĝulo (ordo), kaj amikoj (fido). 112. Bonvolo, justeco, deco kaj saĝo: kernaj virtoj de konfuceismo. 113. Bak Gŭangĝon (1915-1986): ŭonbulana alnomo Sungsan, pastro, ĝongsa, filo de Sotesano, rektoro de la universitato Wonkwang (Ŭonkŭang) (1951-1986). 114. Grandekstremo: taichi (ĉ.), la realeco de la universa esenco. 115. Senekstremo: wuchi (ĉ.), la senformeco kaj transcendeco de la universa esenco. 116. Bongneĝongsa: alia nomo de Sokduam en la monto Bjonsan, kie Sotesano loĝis de 1921 ĝis 1924 kaj elfaris la doktrinon kaj sistemon de ŭonbulismo, la dua sankta loko de ŭonbulismo. 117. Ŝilsangsa: budhana templo. 118. Gim Jongŝin (1908-1984): ŭonbulana alnomo Jungtaŭon, pastrino, debongdo. 119. Song Dosong (1907-1946): ŭonbulana alnomo Ĝusan, pastro, ĝongsa. 120. Busano: granda havenurbo, la dua granda urbo en Koreio. 121. I Inujhŭa (1879-1963): ŭonbulana alnomo Detaŭon, laiko, ĝongsa. 122. Bak Deŭan (1885-1958): ŭonbulana alnomo Jongsan, pastro, debongdo. 123. Song Mangjong (1876-1931): ŭonbulana alnomo Mosan, pastro. 124. Ĝo Songgŭang (1876-1957): ŭonbulana alnomo Gjongsan, laiko, ĉefdirektoro de Instituto de Budha Darmo (1928-1937). 125. Templo Jonggŭang: ŭonbulejo en la urbeto Jonggŭang. 126. Ĝon Umgŭang (1909-1960): ŭonbulana alnomo Hjesan, pastro, debongdo. 127. Gŭon Donghŭa (1904- ): ŭonbulana alnomo Dotaŭon, laiko, ĝongsa, edzino de Ĝon Umgŭang. 128. Jang Doŝin (1918- ): ŭonbulana alnomo Huntaŭon, pastrino, ĝongsa. 129. I Ĉongĉun (1886-1955): ŭonbulana alnomo Otaŭon, pastrino, debongdo, unu el la naŭ disĉiplinoj de Sotesano. 130. Ĝongsan: ŭonbulana alnomo de Song Gju. 131. Kvinĉaro da libroj: metaforo por tiel multaj libroj, kiuj povas plenigi kvin ĉarojn. Ili konsistigas la konfuceanan biblion. 132. Okdekmilo da sutroj: ĉi tiu esprimo devenas de tio, ke en la tripitako kolektiĝis okdek kvar mil predikoj de Ŝakjamunio. Okdek kvar mil aŭ okdek mil esprimas ankaŭ multnombrecon. 133. Periodoj de ĝusta darmo, de ŝajna darmo kaj de fina darmo: estas dividita la disvastiĝo de budha instruo post la forpaso de Ŝakjamunio en la tri periodoj. La unua periodo daŭras 500 aŭ 1000 jarojn, dum kiuj perfekte estas instruo, praktikado kaj frukto. La dua periodo daŭras 500 aŭ 1000 jarojn, dum kiuj estas instruo kaj praktikado, sed ne frukto. La tria periodo estas tiam, kiam ne etas praktikado kaj frukto, sed nur instruo. 134. Kvar libroj: konfuceanaj sanktaj libroj, t.e. Granda Lernado (Tahsiao), Doktrino de Mezeco (Ĉungjung), Analektoj de Konfuceo (Nunju) kaj Mengzi (Mengtzu). 135. Tri klasikaĵoj: konfuceanaj sanktaj libroj, t.e. la tri libroj de Poezio (Ŝihĉing), Historio (Ŝuĉing) kaj Ŝanĝo (Jiĉing). 136. Gim Namĉon (1869-1941): ŭonbulana alnomo Gaksan, laiko. 137. Ĉondoismo: korea religio fondita de Ĉoj Ĝeu en 1860, kies ĉefinstruo bazita sur konfuceismo, budhismo kaj taoismo estas, ke homo estas ĉielo. 138. Kaŭzo-kondiĉo: kaŭzo kaj kondiĉo. Kaŭzo estas rekta kaj interna kialo, kiu estigas rezulton, dum kondiĉo estas nerekta kaj ekstera kialo, kiu helpas tion. Ĉiu ago do rezultas el kaŭzo kaj kondiĉo. 139. Mun Ĝonggju (1863-1936): ŭonbulana alnomo Dongsan, laiko. 140. Ĉongnjonam: budhana templeto. 141. Kapablo: persona kapablo studi, kompreni kaj praktiki instruon. La kapablo dividiĝas en superan, mezan kaj malsuperan kapablojn. 142. Song Bjokĝo (1876-1951): ŭonbulana alnomo Gusan, pastro, patro de Song Gju kaj Song Dosong. 143. Papijaso: Papiyas (s.), laŭvorte malbonulo, malica reĝo de la diabloj. 144. Sutro Vimalakirti: la sutro entenas la predikojn de Vimalakirti (s.), laika disĉiplo de Ŝakjamunio. 145. Bodisatvo: bodhisattva (s.), laŭvorte iluminiĝanto, budhiĝanto, tiu, kiu serĉas iluminiĝon kaj sindone helpas aliulojn. 146. Gim Dego (1914-1998): ŭonbulana alnomo Desan, pastro, ĝongsa, ĉefmajstro de ŭonbulismo (1962-1994). 147. Gjerjongsan: naciparka monto alta je 828 metroj. 148. Dodok: moralo, laŭvorte vojo kaj virto. Ĝi estas netradukita pro la laŭsilaba klarigo en la originalo. 149. I Dongĝinhŭa (1893-1968): ŭonbulana alnomo Juktaŭon, pastrino, ĝongsa, unu el la naŭ disĉiplinoj de Sotesano. 150. Dong Ĝongŝu (179-104 aK): Dong Zhongshu (ĉ.), ĉina konfuceano. 151. I Gongĝu (1896-1991): ŭonbulana alnomo Gutaŭon, pastrino, ĝongsa, unu el la naŭ disĉiplinoj de Sotesano, kiu kromnomis ŝin Darmsako, ĉar ŝi plej multe diktis liajn predikojn. 152. Bodidarmo (460?-534?): Bodhidharma (s.), princo en suda Hindio, la dudekoka patriarko de hinda budhismo. Li enmigris en Ĉinion ĉirkaŭ en 520, iĝis la unua patriarko de ĉina medita sekto kaj estas konata per sia naŭjara antaŭmura meditado en la templo Ŝaolin. 153. Laozi (604?-531 aK): Laotzu (ĉ.), ĉina granda filozofo, prapatro de taoismo. 154. I Ĝongŭon (1871-1933): ŭonbulana alnomo Hujtaŭon, laiko. 155. Rilato sendistanca: esprimo por la plejproksimeco de interhoma rilato. 156. Ĝoŝil: ĉefmajstrejo, domo, kie Sotesano loĝis kaj oficis, en la centra sidejo de ŭonbulismo. 157. I Dongan (1892-1941): ŭonbulana alnomo Dosan, pastro, debongdo. 158. Ŝun (ĉirkaŭ 2250-2150 aK): imperiestro konata kiel perfekta plenumanto de fila priservo, saĝa kaj virta reganto en la antikva Ĉinio. 159. Hujsaŭi: ŭonbulana honortitolo donita al gepatroj de tiuj ŭonbulanoj, kiuj atingis pli ol la gradon de darma-diabla lukto. 160. I Ĉungmugong (1545-1598): alnomo de I Sunŝin, korea admiralo, nacisava sankta heroo. 161. Ju Hoil (1882-1958): ŭonbulana alnomo Jusan, pastro, debongdo. 162. Ŝuĉuan: ĉina libro kun la komentarioj de Ĉeĉim (1167-1230) pri la libro Historio, kolekto da politikaj dokumentoj en la ĉina frua historio, kiujn onidire redaktis Konfuceo. 163. Du imperiestroj: Jao kaj Ŝun, rigardataj kiel sanktaj regantoj. 164. Tri reĝoj: Ju, Tang kajVen kajVu (Ven kaj Vu estas patro kaj filo kaj kalkuliĝas je unu), rigardataj kiel sanktaj regantoj. 165. Ĉieh de Hsia: la lasta reĝo de la ĉina dinastio Hsia, rigardata kiel tirano. 166. Ŝou de Ŝang: identa kun la suvereno Ĉoŭ, la lasta reĝo de la ĉina dinastio Jin, rigardata kiel tirano. 167. Song Ĝokbjok (1874-1939): ŭonbulana alnomo Hasan, laiko. 168. Libro Ĝuangzi: Zhuangtzu (ĉ.), alinome Nanhuaĉing, kolekto da verkoj de Ĝuangzi (365-290 aK), ĉina granda filozofo kaj ĉefa persono de taoismo. 169. Konfuceo (551-479 aK): ĉina granda filozofo, fondinto de konfuceismo. 170. Daoĝi: Daozhi (ĉ.), ĉina konata malbonulo, ĉefo de la naŭmilrabista bando. 171. Vu de Ĉou: reĝo, kiu mortigis la lastan reĝon de Jin aŭ Ŝang kaj fondis la dinastion de Ĉou. 172. Ĉoŭ: lasta reĝo de Jin, konata kiel tirano. 173. Gumgangsan: monto fama per belaj pejzaĝoj, alta je 1638 metroj, situanta en norda Koreio. 174. Ĝo Ĝongŭon (1909-1976): ŭonbulana alnomo Gongtaŭon, pastrino, ĝongsa. 175. Templo Seulo: ŭonbulejo en Seulo. 176. Gongĉil: alnomo de Ĝong Jongho, laiko, kiu malriĉe vivis apud la centra sidejo de ŭonbulismo. 177. Iksan: mezgranda urbo, en kiu situas la centra sidejo de ŭonbulismo. 178. Tri malbonaj vojoj: infera, besta kaj malsatdemona mondoj. 179. Ĉoj Neson (1895-1964): ŭonbulana alnomo Ĝangtaŭon, laiko, dehobop. 180. Gim Sammehŭa (1890-1944): ŭonbulana alnomo Naktaŭon, laiko. 181. Infero de tranĉilmonto: infero, kie vivuloj suferas, dispecigate per tranĉiloj. 182. I Ŭonhŭa (1884-1964): ŭonbulana alnomo Sataŭon, pastrino, debongdo, la unua disĉiplino de Sotesano. 183. So Deŭon: (1910-1945): ŭonbulana alnomo Ŭonsan, pastro, debongdo. 184. Detrua epoko: budhismo dividas la universan evoluon en la kvar epokojn de formiĝo, daŭrado, detruo kaj malpleno. La lastan sekvas denove la unua, kaj ankaŭ samtempe ĉiu epoko povas okazi tie kaj tie. 185. Tri mil grandmondoj: la senlima universo. 186. Templo Ĝonĝu: ŭonbulejo en Ĝonĝu, provinca ĉefurbo. 187. Tridek tri ĉieloj: la dua ĉielo de la dezira mondo laŭ budhana mondrigardo. 188. Min Ĝajonhŭa (1859-1932): ŭonbulana alnomo Naktaŭon, laiko, patrino de I Gongĝu. 189. Tri scioj: scii la pasintan vivon, antaŭvidi la estontan vivon kaj estingi ĉiujn afliktojn. 190. Ses okultaj povoj: krom la tri scioj, aŭdi ĉion, travidi aliulan koron kaj fari miraklon. 191. Kvar ideoj: kvar misaj, falsaj kaj alkroĉiĝaj konceptoj de neiluminiĝinto. Ili estas ideoj pri memo, pri homo, pri vivulo kaj pri vivdaŭro. 192. Libro Ŝanĝo: unu el la tri klasikaĵoj de konfuceismo, libro pri sortodivenado verkita de la reĝo Ven kaj komentita de Konfuceo. 193. Cuŝu (492-431 aK): Tzussu (ĉ.), nepo de Konfuceo, konfuceano konata kiel la aŭtoro de la libro Doktrino de Mezeco. La mezeco antaŭ sentapero signifas, ke menso antaŭ apero de plezuro, kolero, malĝojo kaj ĝojo nomiĝas mezeco. 194. Libro Granda Lernado: unu el la kvar libroj de konfuceismo. 195. Fundamenta Instruo: Ĝongĝon (k.), la ĉefa sankta libro de ŭonbulismo. Ĝi enhavas la fondmotivon, doktrinon kaj praktikadon de ŭonbulismo kaj estis eldonita surbaze de la Fundamenta Instruo de Budhismo (Bulgjoĝongĝon en la korea), kiun verkis kaj finredaktis Sotesano en 1943. 196. Almozo kun penso: doni almozon pensante pri siaj bonfaro kaj rekompenciĝo. 197. Ĝo Ŭonson (1896-1950): ŭonbulana alnomo Hojsan, pastro. 198. Ĉoj Suinhŭa (1889-1980): ŭonbulana alnomo Gjongtaŭon, pastrino. 199. Suun (1824-1864): alnomo de Ĉoj Ĝeu, fondinto de ĉondoismo, korea religio fondita en 1860. 200. Ĝungsan (1871-1909): alnomo de Gang Ilsun, fondinto de ĝungsanismo, korea religio fondita en 1900. 201. Novmonda malfermiĝo: disvolviĝo de nova civiliza mondo. 202. I Hoĉun (1902-1966): ŭonbulana alnomo Hangsan, pastro. 203. Ĝong Dorjong: homo, kiu fondos sian dinastion en la monto Gjerjongsan kaj pace regos la mondon post la korea dinastio Ĝoson, laŭ la libro Ĝonggamrok verkita en la deksesa jarcento kaj priskribanta la estontan sorton de Koreio. 204. Ĉefmajstro: ĝongbopsa (k.), la eklezia estro kaj plej alta gvidanto de ŭonbulismo. 205. Bjonsan: monto en la naciparka duoninsulo Bjonsan. 206. Sokduam: alia nomo de Bongneĝongsa. 207. So Ĝungan (1881-1930): ŭonbulana alnomo Ĉusan, laiko, dehobop, ĉefdirektoro de Instituto de Budha Darmo (1924-1928). 208. Bek Hakmjong (1867-1929): budhana pastro, kiu profunde amikiĝis kun Sotesano. 209. I Ĉongpung: nepino de Gim Namĉon. 210. Ŭolmjongam: tre malnova budhana templeto en la monto Bjonsan. 211. Dezirplenuma globo: cintamani (s.), magia kaj okulta globo, per kiu oni povas plenumi ĉiujn siajn dezirojn, metaforo por homa naturo kaj iluminiĝinta menso, atributo de budho kaj bodisatvo. Oni imagas, ke ĝi troviĝas en la submentono de drako. 212. Samsan: ŭonbulana alnomo de Gim Giĉon. 213. Drako: legenda besto. En eŭropaj legendoj kaj rakontoj ĝi aperas kiel malica besto, sed en Azio ĝi estas rigardata kiel ĉiopova besto kaj ofte metafore signifas reĝon, ekzemple drakrobo estas la robo de reĝo kaj drakvizaĝo estas la vizaĝo de reĝo. 214. Darmtransdona versaĵo: versaĵo, per kiu majstro transdonas la aŭtoritaton de sia eklezio, sekto aŭ skolo, kaj kiu enhavas lian kernan instruon. 215. Dek du kaŭzoj-kondiĉoj: dvadashanga-pratitya-samutpada (s.), nescio, impulso, konscio, nomo-formo, ses sentorganoj, kontakto, sento, deziro, preno, estiĝo, naskiĝo, kaj maljuniĝo-morto. 216. Ĝinmuk (1562-1633): budhana pastro fama per drinkado kaj senobstakla ago. 217. Ĝolado: la sudokcidenta parto de Koreio. 218. Bongsosa: budhana templo. 219. Besan: monto en Iksan. 220. Hŭangdungho: lago proksime de Iksan. 221. Namĝungni: parto de Iksan. 222. Song Songŭon (1905-1984): ŭonbulana alnomo Ĝongtaŭon, laiko. 223. Animsava preĝvorto: Sotesano donis al Song Songŭon la unuajn du versojn kaj al I Gongĝu la postajn du versojn. Jen estas la originala teksto.
manse mjoldo sangdogno; gore gakto mugunghŭa, bobo ilĉe desonggjong. 224. Amuja (k.): vokativa esprimo, kiun anstataŭas persona nomo de mortinto. 225. Ĝong Ilsong (1879-1941): ŭonbulano, pastro. 226. Buan: la okcidenta parto de la provinco Ĝonbuk. 227. Spirita subabdomeno: mensa subabdomeno, okulta mensforto akirita per spirita kultivo. 228. Palsan: ŭonbulana alnomo de Gim Gŭangson. 229. Bak Ĝebong (1888-1957): ŭonbulana alnomo Ĝesan, pastro. 230. Sutro Nirvano: la sutro, kiu enhavas la lastajn predikojn de Ŝakjamunio kaj priskribas lian morton. 231. Ses perceptoj: okula, orela, naza, langa, korpa kaj mensa perceptoj. 232. Ses sentobjektoj: formo, sono, odoro, gusto, kontakto kaj ideo. 233. Guĝong: budhana pastro en la naŭa jarcento. Gu signifas naŭ, kaj ĝong kaldronon. 234. Ĝang Ĝokĝo (1878-1960): ŭonbulana alnomo Itaŭon, pastrino, debongdo, unu el la naŭ disĉiplinoj de Sotesano. 235. Gu Namsu (1870-1939): ŭonbulana alnomo Jetaŭon, laiko. 236. I Mangap (1879-1960): ŭonbulana alnomo Ŭantaŭon, laiko. 237. Gim Ĝonggak (1874-1952): ŭonbulana alnomo Sontaŭon, pastrino. 238. No Doksongok (1859-1933): ŭonbulana alnomo Hjontaŭon, laiko, avino de Gim Dego. 239. Ĝong Sokhjon (1879-1947): ŭonbulana alnomo Bektaŭon, laiko. 240. Bongnesan: alia nomo de Bjonsan. 241. Bopsongpo: havenurbeto en la provinco Ĝonnam. 242. Sendependa Movado en 1919: kontraŭjapana movado de la korea popolo, kiu komenciĝis en la unua de marto de 1919. 243. Gumsansa: budhana templo fondita en 599. 244. Hŭang Iĉon (1910-1990): ŭonbulana alnomo Bungsan, laiko, policisto, kiu observadis la ŭonbulanan eklezion dum la japana regado (1910-1945). 245. Instituto de Budha Darmo: eksa nomo de ŭonbulismo, kiu estis uzata de 1924 ĝis 1948. 246. Jang Haun (1890-1973): ŭonbulana alnomo Ŝiptaŭon, laiko, edzino de Sotesano. 247. Templo Marjong: ŭonbulejo situanta en la provinco Ĝonbuk. 248. O Songam (1886-1948): ŭonbulana alnomo Hŭisan, laiko. 249. O Ĝongsun (1913-1935): ŭonbulano. 250. O Ĝongte (1913-1976): ŭonbulana alnomo Hjongtaŭon, pastrino, debongdo. 251. Im Ĉilbohŭa (1896-1972): ŭonbulana alnomo Jongtaŭon, laiko, dehobop. 252. Ilĝi: vendisto de medikamento. La nomo signifas foriri en unu tago. 253. I Unoj (1872-1967): ŭonbulana alnomo Ĝuntaŭon, laiko, edzino de Song Bjokĝo, patrino de Song Gju kaj Song Dosong. 254. Gŭangrjong: ŭonbulano, la dua filo de Sotesano. 255. Korea opero: pansori (k.), popola muzika teatraĵo, en kiu unu kantisto kantas dialogojn kun diversaj gestoj kaj voĉoj, akompanate de unu tamburisto. 256. An Dosan (1878-1938): alnomo de An Ĉangho, fama korea patrioto kontraŭ la japana regado. 257. Ĝong Jangson (1914-1986): ŭonbulana alnomo Doktaŭon, pastrino, debongdo. 258. I Ŭanĉol (1897-1965): ŭonbulana alnomo Ungsan, pastro, ĝongsa. 259. Needziĝinta pastro: ĝongnam (k.); needziniĝinta pastrino: ĝongnjo (k.). 260. Ĝigeo (k.): neologismo derivita el la korea vorto ĝige, ŝarĝportilo surdorsa kun simila formo al la litero A. 261. Periodo Ĉunĉu: tempo de 770 aK ĝis 403 aK en la ĉina historio. 262. Hundo de funebra hejmo: metaforo por malzorgata, neglektata, neinvitita gasto. 263. Ribelo de Ĝinĉe: kontraŭregistara ago okazinta en la tempo de Konfuceo. 264. Hŭang Ĝongŝinheng (1903- ): ŭonbulana alnomo Paltaŭon, laiko, dehobop, unu el la naŭ disĉiplinoj de Sotesano. 265. Labornotoj: en dek du gradoj oni taksas mensan, korpan kaj materian kontribuon de ĉiuj ŭonbulanoj al la eklezio. 266. Ĝo Gapĝong (1905-1971): ŭonbulana alnomo Ujsan, pastro, debongdo, filo de Ĉoj Dohŭa. 267. Honam: alia nomo de la provinco Ĝolado, la sudokcidenta regiono de Koreio. 268. Gŭon Deho (1910-1931): ŭonbulana pastro. 269. Unua periodo: tridek ses jaroj, kiujn Sotesano tripartigis po dek du jaroj. 270. Bak Hoĝang (?-1929): ŭonbulana laiko. 271. Parko Namsan: parko situanta en la monto Namsan en la seula centro. 272. Sumeru: laŭ budhana mondrigardo alta monto, kiu elstaras meze de la universo. 273. Memiluminiĝinto: pratyeka-buddha (s.), sanktulo, kiu iluminiĝis meminstruite kaj plezuras sola neinstruante aliulojn. 274. Disĉiplo: shravaka (s.), origine rekteaŭskultinto de Ŝakjamunio, tiu budhano, kiu serĉas iluminiĝon kaj povas atingi ĝin aŭskultante la instruon de budho. 275. Ĉoj Dohŭa (1883-1954): ŭonbulana alnomo Samtaŭon, laiko, dehobop, unu el la naŭ disĉiplinoj de Sotesano. 276. Majtrejo: Maitreya (s.), la estonta budho. 277. Eklezio Drakfloro: komunumo de tiuj, kiuj aŭskultos la predikojn de Majtrejo sub la drakflora arbo, naga-puspa (s.). 278. Ĝong Seŭol (1896-1977): ŭonbulana alnomo Ĉiltaŭon, pastrino, unu el la naŭ disĉiplinoj de Sotesano, edzino de So Ĝungan. 279. Bak Saŝihŭa (1867-1946): ŭonbulana alnomo Iltaŭon, pastrino, debongdo, unu el la naŭ disĉiplinoj de Sotesano. 280. Ĝirisan: naciparka monto alta je 1916 metroj. 281. Gususan: naŭpinta monto, kiu ĉirkaŭas la sanktan lokon de ŭonbulismo en Jongsan. 282. Ĝon Samsam (1870-1948): ŭonbulana alnomo Songtaŭon, laiko, patrino de Ĝon Umgŭang. 283. Naŭvosta vulpo: metaforo por homo, kiu estas multetalenta, dubema kaj nekredema je instruisto kaj darmo. 284. Degakĝon: domo kun granda halo en la centra sidejo de ŭonbulismo. 285. Jinfuĉing: Yinfuching (ĉ.), unu el la fundamentaj sanktaj libroj de taoismo, verkita ĉirkaŭ en la sesa jarcento.
La Sankta Instruo de Ŭonbulismo | |