|
La baza sankta libro de ŭonbulismo estas La Sankta Instruo de Ŭonbulismo,
konsistanta el La Fundamenta Instruo kaj La Sotesana Instruo.
Aliaj sanktaj libroj estas
La Ĝongsana Instruo: paroloj de Ĝongsano
La Etiketa Instruo de Ŭonbulismo: ĉiutaga etiketo kaj ceremonia regularo
La Sankta Kantaro de Ŭonbulismo: 200 kantoj
La Historio de Ŭonbulismo: libro priskribanta la eklezian disvolviĝon
La Elektitaj Sutroj: sutroj de Ŝakjamunio kaj de sanktuloj
La Statuto de Ŭonbulismo: fundamenta regularo de la eklezio
La Fundamenta Instruo de Ŭonbulismo estas jam tradukita en la lingvoj
angla,
ĉina,
Esperanta,
franca,
germana,
hispana (el Esperanto),
japana,
rusa,
sinhala (el la angla),
mongola (el Esperanto),
bulgara (el Esperanto)
litova (el Esperanto)
itala (el Esperanto)
ĉeĥa (el Esperanto)
La Sankta Instruo de Ŭonbulismo estas jam tradukita en la lingvoj
angla,
ĉina,
Esperanta,
japana,
sinhala.
Se vi volas traduki la librojn el Esperanto en vian gepatran lingvon,
bonvolu turniĝi al CHOE Taesok.
|