1. Enkonduko

1. Sotesano atingis grandan iluminiĝon en la dudekoka de aprilo de la unua jaro de ŭonbulismo (1916) kaj diris: "Ĉiuj estaĵoj enestas en unu esenco kaj ĉiuj instruoj devenas de unu fonto, en kio la vojo de eterno kaj la principo de karmo fundamentas unu la alian kaj formas unu rondaĵon."

2. Sotesano post granda iluminiĝo tralegis sanktajn librojn de diversaj religioj. Leginte la sutron Diamanto, li diris: "Ŝakjamunio estas vere la sanktulo el ĉiuj sanktuloj. Mi iluminiĝis meminstruite, sed kiam mi retrorigardas mian proceson ekde la studmotivo ĝis la iluminiĝo, multas koincidoj kun liaj faroj kaj diroj, tial mi atribuas lin kiel la antaŭulon de mia darmo." Li aldiris: "Kiam mi malfermos eklezion estonte, mi ĉefdoktrinigos la budhan darmon kaj konstruos tute senmankan kaj grandan eklezion en ĉi tiu mondo."

3. Sotesano diris: "La budha darmo estas la granda vojo de la mondo. Ĝi klarigas la principon de vera naturo, solvas la gravan problemon de naskiĝo kaj morto, montras la principon de karmo kaj enhavas la vojon de praktikado, tial ĝi superas ĉiujn aliajn doktrinojn."

4. Sotesano observis siatempan situacion kaj decidis la gvidprincipon per la slogano: "Jam progresas materio, ni disvolvu la spiriton."

5. Kiam Sotesano unuafoje komencis instruadon, sekvantoj jam atingis la nombron de pli ol kvardek ene de kelkaj monatoj. El ili li elektis naŭ homojn aparte sincerajn kaj fidelajn kaj nomis ilin modelaj disĉiploj por la eklezifondo. Li diris: "Homo estas la mastro de ĉiuj estaĵoj kaj ili estas la uzaĵoj de homo, kaj en homa vojo bonvolo kaj justeco estas ĉefaj kaj intrigo estas flanka. Tial al la principo konformas tio, ke homa spirito ja regas ĉiujn estaĵojn kaj la granda vojo de bonvolo kaj justeco establiĝas en la mondo. Sed lastatempe la ĉefaĵo perdas sian statuson kaj intrigo regas en la mondo, tiel ke la granda vojo tre malordiĝas. Nun ni unue kunigu niajn mensojn kaj volojn kaj ĝustigu la popolan menson malfortiĝantan tagon post tago. Vi bone komprenu ĉi tiun signifon kaj iniciatu la fondon de granda eklezio en la eterna mondo."

6. Sotesano ellaboris la organizan sistemon de dekmembra grupo, per kiu eblas senescepte instrui ĉiujn homojn en la dekdirekta mondo, kaj diris: "Ĉi tio estas la rapida metodo egale trejni ĉiujn homojn nur per la instruo de unu instruisto kaj estas tiel simpla organizo, ke eĉ miriadoj da homoj gvideblas ĉiam nur per penado al naŭ homoj." Li diris, organizinte la unuan grupon de la eklezio per la naŭ disĉiploj antaŭe elektitaj: "Ĉi tiu grupo organiziĝas responde al la mondo en la dek direktoj: la estro respondas al ĉielo, la vicestro al tero kaj la aliaj ok anoj respektive al la ok direktoj. Larĝasence ĉi tiu grupo reprezentas la dek direktojn kaj mallarĝasence la dek direktoj integriĝas al unu korpo." La estro estis Sotesano, la vicestro Song Gju kaj la anoj I Ĝeĉol, I Sunsun, Gim Giĉon, O Ĉanggon, Bak Seĉol, Bak Dongguk, Ju Gon, kaj Gim Gŭangson.

7. Sotesano prepare al la eklezifondo establis ŝparkason kaj diris al la grupanoj: "Ĉi tiu laboro, kiun ni entreprenas, ne fareblas por ordinara homo. Se la laboro estas tia, nepras apartaj pacienco kaj penado, des pli ni ĉiuj nun vivas malriĉe. Tial malfacilas starigi la fundamenton de nia laboro sen apartaj ŝparemo kaj laboremo en ĉiuj kampoj. Ni tutkore plenumu ĉiujn regulojn de la ŝparkaso, per kio ni montru fondmodelon al niaj posteuloj." Unue li malpermesis al ili drinki kaj fumi kaj igis ilin ŝpari dankorizon kaj ĉeesti komunan laboron.

8. Sotesano komencis polderigadon en Giljongni kaj ĝin direktante diris al disĉiploj: "Vi, naŭ homoj, estas senspertaj en laboro kaj venis en la fondperiodo de granda eklezio, tial nun al vi multas nekutimaj suferoj, sed ankaŭ ne malmultas viaj plezuroj. Pli signifoplene estas iniciati ajnan laboron elportante suferojn ol nur gardi senpene laboron faritan de aliulo. La eklezio konstruata de ni estas granda eklezio neekzistinta en la pasinteco kaj malfacile videbla eĉ en la estonteco. Por konstrui tian eklezion ni devas elfari la doktrinon, kiu entenas la jenon: religio kaj scienco kunprogresu por malfermi vere civilizan mondon; movo kaj senmovo akordu unu kun la alia por kunprogresigi studon kaj laboron; ĉiuj doktrinoj senescepte integriĝu por fari unu familion en reciproka harmonio. Tial nature ni tiel multe laboras por realigi ĉiujn punktojn senmakule."

9. Kiam la grupanoj faris la polderigadon, iu riĉulo de najbara vilaĝo, vidante tion, tuj estigis disputon, submetis al la ŝtatoficejo petskribon por sia polderigado kaj frekventis la koncernan instancon. Tio tre maltrankviligis la grupanojn pri la eventuala problemo de terposeda rajto kaj do ili profunde malamis lin. Sotesano diris: "Ŝajnas, ke ĉielo ekzamenas nian penadon per ĉi tia disputo dumlabore okazanta. Ne tiriĝu de tio, nek malamu lin, nek plendu al li. Nepre venkos justo en la fino. Eĉ se nia penaĵo fariĝas lia posedaĵo, ni neniom hontas pri la konscienco kaj nia volo estas ĉiam agadi por homoj. Malgraŭ ke la finfarota poldero vaste ne uziĝos malsame ol ni komence planis, li ankaŭ estas unu el la homoj kaj estiĝas granda kampo por ĉi tiuj malriĉaj loĝantoj ĉemaraj. Ja tio ankaŭ donas profiton al homoj, ĉu ne? Ĉi-okaze transcendu la ideon pri memo kaj aliulo kaj penu diligente nur kun la volo labori por homoj, kaj la problemo nature solviĝos juste."

10. I Ĉunpung iun tagon vizitis kaj Sotesano demandis: "Kvankam tiuj homoj venis al mi por lerni moralon, mi ne instruas al ili ĝin, sed unue taskas al ili digokonstruon. Ĉu vi komprenas mian volon?" Li respondis: "Kiel do mi kun mallarĝa vido komprenus vian profundan volon? Tamen ŝajnas al mi, ke estas du kialoj: unu estas por igi ilin prepari sian studkotizon per ĉi tiu digokonstruo kaj la alia estas por pruvi, ke ĉio plenumeblas per unuanima kunlaboro." Sotesano respondis: "Vi ĝenerale pravas, sed aŭskultu miajn pliajn volojn. Ili venas al mi por lerni, tial mi antaŭ ĉio devas scii, ĉu ili havas firman fidon aŭ ne. Mi povas ekscii ilin kun aŭ sen vera fido, kiam ili senspertaj en fizika laboro kampigas la marbordon malzorgitan dum dekmiloj da jaroj, alfrontante mokojn de najbaroj, kaj faras ĉi tiun laboron sufiĉe nekredeblan por ili. Vidante ilian laboron de la komenco ĝis la fino, mi povas scii, ĉu ili havas la forton fari ĉiujn laborojn en la estonteco aŭ ne. Spertante memprovizadon per konsuma ŝparo kaj diligenta laboro, ili povas ekscii la fonton de feliĉo. Farante ĉi tiun penigan laboron, ili sin trejnas al naturutiligo kaj povas akiri la propran forton venki ĉiujn suferojn. Mi kun ĉi ĉiuj voloj entreprenis ĉi tiun laboron."

11. Kiam la grupanoj komplete finis la digokonstruon, ili interparolis: "Komence la laboro aspektis malfacila kiel konstruo de alta monto sur ebena grundo, sed nun ĝi estas finita kaj male aspektas facila. Tamen, kiel malfacilos atingi la vojon?" Sotesano aŭskultis tion kaj diris: "Vi nun ne scias la manieron atingi la vojon, tial vi diras tiajn vortojn. Se vi scias la manieron, tio pli facilas ol manĝado. Kiel do havi grandaniman kaj liberan mensostaton malfacilus kiel konstrui tiun digon? Se vi ne komprenas miajn vortojn, ilin bone memoru kaj ree pensu, post kiam vi ekscios la studmanieron."

12. Kiam la unua templo de ŭonbulismo estis konstruita piede de la montpinto Oknjobong en Giljongni, Sotesano skribis sur ĝia ĉeftrabo la jenan tekston: "Mi teksas rondaĵon per la suno kaj la luno, kaj ŝpinas la leĝon de printempo kaj aŭtuno," kaj aldonis sube la jenan tekston: "Elstaras la pino, entenante la printempon de dek mil arboj; muĝfluas la rojo, kunigante la pluvgutojn de mil montpintoj."

13. Sotesano diris al la naŭ grupanoj: "Nun materia civilizo prosperas tagon post tago, dum malfortiĝas la spirito de homo, kiu devas uzi materion. Tial ĉiuj individuoj, familioj, socioj kaj ŝtatoj ne povas teni sian stabilecon kaj homoj enfalos en senfinan suferon. Kiel do tion malatentus ni kun la volo savi la mondon? Ne malestis, ke sanktuloj kaj saĝuloj ĉiapene preĝis al ĉielo kaj tero por ĉiuj vivuloj kaj movis ĉielan volon. Nun estas la tempo por preĝi tutkore kaj ĉiapene al ĉielo kaj tero kaj movi ĉielan volon, por ke ĉiuj homoj ne menstiriĝu de materio, sed uzu ĝin. Via menso estas ĉiela menso. Se via menso tute koncentriĝas kaj neniom estas egoisma, ĝi unuiĝas kun la virto de ĉielo kaj tero kaj ĉio sukcesas laŭ via menso. Vi sciu, ke via menso havas la povon movi ĉielan volon, kaj ĉiam memoru ankaŭ, ke via korpo havas la respondecon savi homojn." Li asignis al ili datojn kaj lokojn kaj petis de ili ĉiuj preĝadon.

14. La dudekunuan de aŭgusto de la kvara jaro de ŭonbulismo (1919) la pleja preĝopenado de la naŭ grupanoj, kiuj transcendis vivon kaj morton, fine montriĝis kiel la miraklo de sanga fingropremaĵo. Sotesano vidis tion kaj diris: "Ĉielo kaj tero jam respondis al via sindona menso kaj la nevidebla vermondo nun prijuĝis nian laboron. Per tio komenciĝas nia sukceso. Nun via korpo estas dediĉita al la dekdirekta mondo. Se vi ne ŝanĝas ĉi tiun hodiaŭan menson dum ĉiu estonta laboro malgraŭ ĉiuj suferoj kaj malfaciloj aŭ pensas nur la hodiaŭan okazon eĉ ĉe viaj korinklino al la familio kaj situacio de la kvin deziroj, vi ne tiriĝos de ili. Nu, vi kun sentiriĝa pura menso strebu nur al studo kaj laboro." Sotesano donis al ili respektive ŭonbulanajn alnomon kaj nomon kaj diris: "Via nomo ĝis nun uzita estas sekulara kaj privata nomo, tial vi kun tiu nomo jam mortis. Nun mi donas al vi novan kaj publikan nomon kaj revivigas vin. Bonvole prenu ĝin kaj ĉiapene savu multajn homojn."


antaŭen enhaven sekven