|
| |
|
15. Sotesano diris: "De nun nia lernaĵo estas la budha darmo kaj nia instruaĵo al sekvantoj estas la budha darmo. Vi antaŭ ĉio klopodu esplori la esencon de ĉi tiu budha darmo kaj iluminiĝi pri ĝia vero. Mi jam sciis la veron de la budha darmo. Sed vi ankoraŭ ne atingis la kapablon analizi la veron kaj ankaŭ pro la plurjarcenta malbontraktiĝo de budhismo en ĉi tiu lando mankis respekto al iu ajn, kiu portis la nomon budhismo. Tial mi timis ne respektiĝi pro la fermitaj mensoj de homoj kaj eĉ ne parolis, ĉu la budha darmo estas justa aŭ maljusta, vera aŭ malvera, tiel ke mi precipe penis inspiri al vi nur kredon per senorda instruo laŭ via kapablo. Se ni volas trovi la fundamentan veron, atingi veran studon kaj konduki ĉiujn vivulojn al la du vojoj de saĝo kaj feliĉo, ni devas preni ĉi tiun budhan darmon kiel ĉefaĵon kaj krome budhismo fariĝos monda ĉefreligio en la estonteco. Tamen estonta budhismo ne tenos la saman sistemon kiel tradicia, sed havos oficon, terkultivon, metion kaj komercon kaj estos ĝenerale studata de homoj, ĉu laikoj, ĉu pastroj. Oni ne adoros nur limigitan budhofiguron kaj studo kaj laboro ne estos aparte unu de la alia, ĉar oni scios, ke ĉiuj estaĵoj en la universo kaj la malplena darmmondo estas budho. Bonfaranto de monda afero estos bonstudanto de la budha darmo kaj reciproke. Ne estos aparte darmhalo kaj budho por fari adoron, sed laŭ la laboro kaj deziro de adoranto estos loko kaj budho por fari adoron. Se tiel, nenie ne estos darmhalo kaj budho, kaj budha bonfaro etendiĝos eĉ al herboj kaj arboj, tiel ke realiĝos neimageble ideala budholando. Miaj karaj! Malfacilas renkonti ĉi tian ŝancon malgraŭ dekmilionfoja tempocirkulado, sed vi feliĉe renkontis ĝin. Malmultas tiuj, kiuj rekonas ĉi tiun ŝancon, sed vi feliĉe rekonis ĝin kaj fariĝis fondintoj de nova eklezio. Ne rigardu vanaj miajn vortojn eĉ ne pruveblajn hodiaŭ, sed popaŝe iru laŭ ĉiu mia gvido, kaj vi povos vidi ilian efektiviĝon en la baldaŭa estonteco."
16. Sotesano diris: "Budhismo kiel religio kun profunda rilato al Koreio multfoje estis kaj bonvenigita kaj malakceptita. Ĝi estis bonvenigita antaŭ plurjarcente kaj malakceptita de nelonge. Politika ŝanĝo kaj konfuceisma potenco puŝis bonzojn eniri en montojn kaj nenifare vivi malsekularan vivon, tial en ĝenerala socio malmultas sciantoj de la budha darmo, des pli iu scianto diras jene. En belpejzaĝaj lokoj situas temploj. Tie estas bonzoj kaj budhofiguroj. Homoj en la mondo adorvizitas lokojn, kie estas bonzoj kaj budhofiguroj, por peti feliĉon kaj senkulpigon. Bonzoj fariĝas disĉiploj de budhofiguroj kaj vivas solaj sen sia familio. Ili havas plenrazitan kapon kaj portas ĉifonan robon. Ili ĉantas budhonomon kaj voĉlegas sutron, rondeturnante rozarion en la mano. Ili kun dorsosako vagas por peti almozon. Kiam ili renkontas homojn en la mondo, ili salutas eĉ la plej malnobelan. Ili detenas sin de fumado, drinkado kaj viand- aŭ fiŝmanĝado. Ili mortigas neniun vivulon. Tamen bonziĝas ne nobeloj, riĉuloj kaj bonsortuloj, sed malbonsortuloj kaj vivmalsukcesintoj. Se el la bonzoj iu bone studas kaj iluminiĝas, li libere povas diveni la plej taŭgan lokon por loĝejo kaj tombo, alporti venton kaj pluvon, movi monton kaj transpaŝi riveron. Tamen tia povulo estas unu el mil aŭ dek mil. La budha darmo estas vana vojo kaj ĝin ne povas sekvi homoj en la mondo. Bone estas foje ekskursi al belpejzaĝaj lokoj. Se iu frekventas templon aŭ fariĝas bonzo, lia familio ruiniĝas. Kremacio malhelpas idojn. Bonzoj, kiuj kredas la budhan darmon, rigardiĝas kiel nekutimaj homoj. Sed jene estas la reala vivo de bonzoj. Ili estas for de la sufera mondo, konstruas purajn templojn en belpejzaĝaj lokoj, adoras dignoplenajn budhofigurojn. Ili solaj sen havi ĉirkaŭe parencojn apogas kun kelkaj samideanoj sian menson sur enpinara vento kaj superhedera luno. Ili estas ĉirkaŭataj de muziko natura kiel birda pepo kaj akvoflua sono en ĉiuj direktoj. Ili senzorge vivas de manĝo kaj vesto, kiujn oferas kredantoj. Ili frapadante moktakon jen ĉantas budhonomon, jen recitas sutrojn. Ili sidmeditinte eliras el pompa kaj impona domo kaj promenas en arbaro. Ne ĉiuj bonzoj, sed la plejmulto de ili tiel same vivis liberan, puran kaj laŭgustan vivon. Sed dum tia vivo daŭris, la superega vojo de budho ne povis diskoniĝi al la mondo kaj bonzoj enfalis en hinajanon, solaj bonfarante nur al si. Kiel do tio estus la volo de budho? Tial la superega vojo de budho estas senŝanĝa, sed ni reformu parton de ĝiaj doktrino kaj sistemo kaj turnu malmultnombran budhismon en popolamasan, partian praktikadon en perfektan." 17. Sotesano plu diris: "La superega vojo de budho estas senlime alta, profunda kaj vasta, tiel ke ne eblas priskribi buŝe kaj penike liajn saĝon kaj povon. Sed koncizadire ni scias nur la ekziston de naskiĝo kaj morto, sed ne scias tiun de multvivo, dum li plie sciis la principon sen naskiĝo kaj morto kaj la ekziston de senlima vivo tra la multviva eterno. Ni ne scias eĉ la fundamentan principon de nia memo, dum li plie scias tiun de ĉiuj estaĵoj en la universo. Ni ne povas klare distingi bonan vojon de malbona kaj enfaligas nin en malbonan, dum li sin savinte povas savi ĉiujn vivulojn en la dekdirekta mondo el malbona vojo al bona. Ni ne scias eĉ feliĉon kaj suferon kaŭzitajn de ni, dum li scias feliĉon kaj suferon hazardajn kaj kaŭzitajn de ĉiuj vivuloj. Kiam ne plu ĝueblas feliĉo kaj plezuro, ni povas nenion fari, dum li tiam povas ilin revenigi. Ni vivas laŭplaĉe, ĉu saĝo lumas aŭ mallumas, dum li povas lumigi mallumiĝantan saĝon kaj daŭrigi luman saĝon. Ni tiriĝas de avido, kolero kaj malsaĝo kaj misfaras multon, dum li tute ne tiriĝas de ili. Ni estas alkatenitaj nur al la ekzisto de ĉiuj estaĵoj en la universo kaj ne scias ilian neekziston, dum li povas scii neekziston en ekzisto kaj ekziston en neekzisto. Ni ne povas scii, ĉu estas la ses vojoj de ĉielula, homa, bataldemona, besta, malsatdemona kaj infera mondoj kaj la kvar naskuloj de vivonaskulo, ovonaskulo, humidnaskulo kaj transformiĝnaskulo, dum li scias eĉ la principon, ke ŝanĝiĝas la kvar naskuloj en la ses vojoj. Ni penas profitigi nur nin mem, eĉ damaĝante aliulojn, dum li faras ĉion en reciproka profito kaj en la nefarebleco de tio plezuras per helpo al aliuloj spite siajn malprofiton kaj vivoperdon. Ni havas nur posedaĵon, loĝejon kaj familion reale limigitajn al ni, dum ĉiuj estaĵoj en la universo estas lia posedaĵo, la dekdirekta mondo estas lia loĝejo kaj ĉiuj vivuloj estas lia familio. Do ni akiru ĉi tiajn saĝon kaj povon de budho kaj strebu al vivulsavo." 18. Sotesano plu diris: "La doktrino kaj sistemo de tradicia budhismo organiziĝis precipe por bonza vivo, tial ili ne konvenis al ordinaruloj en ĉiutaga vivo. Kredantoj en ĉiutaga vivo ne povis ĉefroli, sed estis kiel gastoj, tial al ili, malsame ol bonzoj, malfacilis enlistiĝi kiel senperaj disĉiploj de budho kaj prauloj de la budhana eklezio, krom se iu el ili havis distingitajn laboron kaj studon. Religioj traktas homojn, sed temploj estis konstruitaj en senhomaj montoj, tial homoj okupataj pri ĉiutaga vivo ne povis viziti templojn por ricevi instruon. Sutroj konsistis el idiotismoj kaj vortoj malfacile lerneblaj kaj kompreneblaj por ordinaruloj, tial ili estis malfacile instrueblaj ĉu por klerulo ĉu por malklerulo, ĉu por viro ĉu por virino, ĉu por maljunulo ĉu por junulo. Bonzoj forlasis profesion de ofico, terkultivo, metio kaj komerco kaj vivis de ofero, donaco kaj almozo, tial ne povis vivi ĉiuj homoj tiamaniere. Estis strikte malpermesite al bonzoj geedziĝi. Estis la instrukcio nur pri diversa formala adoro al budho, sed ne pri ĉiutaga etiketo. Kiel do direblus, ke ilia vivo estis vasta? Tial ni ne diferencigos pastrojn kaj laikojn per ĉefeco kaj flankeco, sed nur per la gradoj de iliaj studo kaj laboro. Ni ne diferencigos pastrojn kaj laikojn ankaŭ en la darmheredo. Ni establos templojn ie ajn laŭ kredantoj. Ni elektos kaj kompilos esencajn sanktajn librojn en facilaj vortoj lerneblaj por ordinaraj homoj. Ni igos pastrojn havi profesion laŭ sia cirkonstanco. Ni lasos ilin geedziĝi laŭvole. Ni ne sekvos ĉiun komplikan formalan adoron al budho, sed faros precipe realan adoron kaj pli instrukcios etiketon konvenan kaj utilan al ĉiutaga vivo. Ni igos escepte de speciala okazo pastrojn en la junaĝo lerni alfabeton, en la mezaĝo lerni religion kaj strebi al vivulsavo kaj en la maljunaĝo enloĝiĝi en bela kvieta loko, fortranĉi mondajn korinklinojn kaj dezirojn, studi la gravan aferon de naskiĝo kaj morto, printempe-aŭtune rondviziti templojn en la mondo kaj instrui homojn kaj vintre-somere denove absorbiĝi en sinkultivo. Tiamaniere ni forigu difektojn en la tuta vivo kaj laŭ la epoko kaj popola menso ankaŭ en la institucio funkciiganta ĉi tiujn doktrinon kaj sistemon." 19. Sotesano plu diris: "En tradicia budhismo estas instruata aŭ sankta libro, aŭ konsidera medito, aŭ budhonoma ĉantado, aŭ preĝvorta recitado, aŭ albudha adoro. Sankta libro celas sciigi la doktrinon, sistemon kaj historion de budhismo. Konsidera medito celas komprenigi la okultan veron malfacile instrueblan per sankta libro kaj parolo. Budhonoma ĉantado kaj preĝvorta recitado celas igi novulon koncentri ĉagrenitan menson, ĉar li loĝanta en la ĉagrena mondo havas multajn korinklinojn kaj dezirojn kaj al li malfacilas eniri en ĝustan vojon. Albudha adoro celas realigi la volon de kredanto kaj ricevi lian helpon al budhana laboro. Ja ĉi ĉiujn objektojn kredanto devas lerni. Tamen iuj alkroĉiĝis al unu aŭ du objektoj el ili, formis diferencajn sektojn per la vojo de partia praktikado kaj malhelpis la kredon kaj praktikadon de kredanto. Tial ni unuigas ĉi ĉiujn objektojn. Ni studas multajn hŭadojn de medita sekto kaj ĉiujn sanktajn librojn de sutra sekto, forlasas ĉiujn komplikajn hŭadojn kaj sanktajn librojn kaj prenas kiel la objektojn de afera-principa esploro tiujn hŭadojn kaj sanktajn librojn, kiuj klarigas la ĉefan principon kaj esencon. Ni studas budhonoman ĉantadon, mediton kaj preĝvortan recitadon kaj prenas ilin kiel la objektojn de spirita kultivo por koncentri menson. Ni studas ĉiujn preceptojn, la kialon de repago kaj la vojon de la kvar bonfaroj kaj prenas ilin kiel la ĉiutagvive konvenajn objektojn de justaga elekto. Ni do igas ĉiujn kredantojn kunpraktiki ĉi tiujn tri grandajn objektarojn. Ni igas ilin akiri la forton senobstakle klarvidi aferon kaj principon kiel budho per la studo de la objektoj de afera-principa esploro. Ni igas ilin akiri la forton netiriĝi de aĵoj kiel budho per la studo de la objektoj de spirita kultivo. Ni igas ilin akiri la forton distingi juston de maljusto kaj fari juston kiel budho per la studo de la objektoj de justaga elekto. Se ni igas ilin preni ĉi tiujn tri grandajn fortojn kiel la materialon por albudha adoro en ĉiutaga vivo kaj kiel la motoron plenumi ĉiujn volojn, nature unuiĝas ĉiuj doktrinoj kaj perfektiĝas la praktikado de kredanto."
| |