|
| |
|
1. Sotesano diris: "Ĉiuj religifondintoj en la pasinteco enmondiĝis laŭtempe kaj instruis la farendaĵojn de homoj, sed ili diferencis inter si per ĉefinstruo laŭ epoko kaj regiono. Tio kompareblas kun diversaj fakoj en medicino. Do budhismo, prenante kiel sian ĉefinstruon la senformecon de ĉiuj estaĵoj en la universo, instruas la veron de eterno kaj la principon de karmo kaj klarigas precipe la vojon al iluminiĝo el iluzio. Konfuceismo, prenante kiel sian ĉefinstruon la formon de ĉiuj estaĵoj en la universo, instruas la tri principojn, la kvin homrilatojn kaj la bonvolon, justecon, decon kaj saĝon, kaj klarigas precipe kiel kultivi sin, estri familion, administri ŝtaton kaj pacigi la mondon. Taoismo, prenante kiel sian ĉefinstruon la naturan leĝon en la universo, instruas kiel nutri la naturon kaj klarigas precipe kiel teni sin en pureco, trankvilo kaj senfareco. Kvankam ili tri diferencas inter si per ĉefinstruo, ili samcelas ĝustigi la mondon kaj profitigi vivulojn. En la pasinteco ĉi tiuj tri religioj klopodis instrui nur sian fakon, sed en la estonteco ne eblos savi vastan mondon nur per parta instruo. Tial ni integrigas ĉi ĉiujn doktrinojn, unuigas en Ilŭon spiritan kultivon, aferan-principan esploron kaj justagan elekton kaj decidas ĉiun kurson per la kunperfektigo de korpo kaj spirito kaj per la kunfaro de studo kaj afero. Se iu ajn bone studas tiamaniere, li ne nur mastras la ĉefinstruojn de la tri religioj, sed ankaŭ komprenas la doktrinojn de ĉiuj aliaj religioj en la mondo kaj ĉiujn leĝojn en la universo, tiel ke li povas atingi la grandan vojon, kiu kuras al ĉiuj direktoj."
2. Iu disĉiplo demandis: "Kion oni povas nomi granda vojo?" Sotesano respondis: "La vojo, kiun ĉiuj homoj de la mondo povas sekvi, estas la granda vojo de la mondo, dum la vojo, kiun nur malmultaj homoj povas sekvi, estas malgranda vojo. Niaj ĉefinstruo de Ilŭon, kvar bonfaroj, kvar nepraĵoj, tri studoj kaj ok punktoj sciendas kaj praktikeblas por ĉiuj homoj de la mondo, tial ili estas la granda vojo de la mondo." 3. Bak Gŭangĝon demandis: "Kia estas rilato inter Ilŭonsang kaj homo?" Sotesano respondis: "Ja vi demandas grandan veron. Nia eklezio adoras Ilŭonsang same kiel tradicia budhismo budhofiguron. Budhofiguro simbolas la korpon de budho, dum Ilŭonsang la menson de budho. La korpo estas nenio alia ol homfiguro, dum la menso estas tiel senlime vasta, ke ĝi povas inkludi eston kaj neeston kaj trapenetri la tri mondojn. Tial ĝi estas la fonto de ĉiuj estaĵoj en la universo kaj la nepriskribebla stato de koncentriĝo. Konfuceismo nomas ĝin la grandekstremo aŭ la senekstremo, taoismo ĝin la naturo aŭ la vojo kaj budhismo ĝin la pura darmkorpa budho. Sed ĉi ĉiuj havas la saman principon kaj fine revenas al la vero de Ilŭon tra iuj ajn direktoj kaj vojoj. Se iu nomata religio ne bazas sin sur tia vero, tiu estas malvirta vojo. Tial nia eklezio prenas la veron de Ilŭonsang kiel la modelon de nia reala vivo kaj klarigas la du pordojn de kredo kaj praktikado." 4. Gŭangĝon plu demandis: "Kiel kredi je Ilŭonsang?" Sotesano respondis: "Tio estas, prenante Ilŭonsang kiel kredobjekton, kredi je ĝia vero kaj serĉi feliĉon kaj plezuron. La enhavo de Ilŭonsang estas la kvar bonfaroj kaj tiu de la kvar bonfaroj estas ĉiuj estaĵoj en la universo. Ĉiuj estaĵoj en la mondo kaj la malplena darmmondo estas nenio alia ol budho. Tial ni iam ajn kaj ie ajn ne perdu timrespekton kaj kun pura menso kaj pia sinteno rilatu al ĉiuj aĵoj kiel al dignoplena budho. Ni penu fari albudhan adoron rekte al ĉiuj aĵoj kaj reale havigu al ni feliĉon kaj plezuron. Unuvorte ni turnu partian kredon en perfektan kaj superstiĉan kredon en realan." 5. Gŭangĝon plu demandis: "Kiel praktiki Ilŭonsang?" Sotesano respondis: "Tio estas, prenante Ilŭonsang kiel praktikmodelon, sekvi ĝian veron kaj kultivi personecon. Iluminiĝinte pri la vero de Ilŭonsang, ni sciu senobstakle la komencon kaj finon, ĉefaĵon kaj flankaĵon de ĉiuj estaĵoj en la universo, la naskiĝon, maljuniĝon, malsanon kaj morton de homo kaj la principon de karmo. Ni nutru ĉiam la klaran naturon sen havi egoismon en menso kaj sen klini kaj submeti nin al korinklino kaj avido kiel Ilŭon. Ni faru nur ĝuste kaj senpartie ĉiujn agojn sen tiriĝi de plezuro, kolero, malĝojo kaj ĝojo kaj de proksimeco, malproksimeco, intimeco kaj malintimeco kiel Ilŭon, kiam ni uzas menson en ĉiuj situacioj. Iluminiĝi pri la principo de Ilŭon estas naturvido, gardi la esencon de Ilŭon estas naturnutrado kaj fari perfektan agon kiel Ilŭon estas naturutiligo. Tio estas ankaŭ la spirita kultivo, afera-principa esploro kaj justaga elekto, kiuj estas la esencaj vojoj de nia studo. Tio estas ankaŭ la tri studoj de precepto, koncentriĝo kaj saĝo, kiujn Ŝakjamunio instruis. Spirita kultivo estas koncentriĝo kaj naturnutrado, afera-principa esploro estas saĝo kaj naturvido kaj justaga elekto estas precepto kaj naturutiligo. Se iu ajn tutkore faras ĉi tiujn studojn, li atingas budhecon senkonsidere siajn edukitecon, inteligentecon, sekson kaj aĝon." 6. Gŭangĝon plu demandis: "Se tiel, ĉu tiu desegnita Ilŭonsang enhavas en si la veron, povon kaj studmanieron?" Sotesano respondis: "Tiu cirklo estas unu modelo por almontri la veran Ilŭon. Tio estas same, kiel fingro almontranta la lunon ne estas la vera luno. Tial nepre per la tiumodela Ilŭonsang studanto devas trovi la veran Ilŭon, gardi la veran naturon de Ilŭon kaj uzi la perfektan menson de Ilŭon. Tiam lia vivo tute unuiĝas kun la vero de Ilŭonsang." 7. Sotesano diris: "Resume la vero de Ilŭon estas malpleno, rondeco kaj justeco. En naturnutrado klarvidi la staton, kiu transcendas eston kaj neeston, estas malpleno; havi menson sen iro kaj veno estas rondeco; ne klini menson estas justeco. En naturvido scii, ke la vero de Ilŭon absolute malplenas je vorto kaj penso, estas malpleno; havi senlime vastan saĝon estas rondeco; ĝuste vidi kaj juĝi ĉiun aĵon estas justeco. En naturutiligo fari ĉiun agon sen penso estas malpleno; fari ĉiun agon sen alkroĉiĝo estas rondeco; fari ĉiun agon laŭ la meza vojo estas justeco." 8. Sotesano diris: "Studantoj celas iluminiĝi pri la okulta vero por ĝin utiligi en reala vivo. Alie tio estas balasto. Nun mi parolos pri la darmkorpa budho Ilŭonsang konforme al reala vivo. Kiam vi renkontas Ilŭonsang, unue ĉiam prenu ĝin kiel hŭadon necesan por naturvido kaj budhiĝo. Due prenu ĝin kiel la modelon de perfekta praktikado en ĉiutaga vivo. Trie prenu ĝin kiel la objekton de vera kredo, sciante ke ĉiuj estaĵoj en la universo posedas la realan povon rekte doni feliĉon kaj punon. Kiam scianto de ĉi tia vero vidas Ilŭonsang, ĉiam li adoras ĝin kiel la portreton de gepatroj." 9. Iu demandis: "Kiun budhon via religio adoras kiel la originan majstron?" Sotesano respondis: "La budhon Ŝakjamunio." Li denove demandis: "Se tiel, kial Ilŭonsang anstataŭ lia figuro estas ensanktejigita en via darmhalo?" Sotesano respondis: "Malfacilas efektive interpreti kaj instrui la pruvon, ke lia figuro donas al ni feliĉon kaj punon. Tamen Ilŭonsang montras la puran darmkorpan budhon. Ĉielo-tero, gepatroj kaj kunvivuloj estas la aperaĵoj de la darmkorpa budho kaj ankaŭ leĝoj estas donitaj de la darmkorpa budho. Ni povas iel ajn interpreti kaj instrui la pruvon, ke al ni feliĉon kaj punon donas ĉi tiuj ĉielo-tero, gepatroj, kunvivuloj kaj leĝoj, tial ni adoras Ilŭonsang kiel kredobjekton." Li denove demandis: "Ŝajnas al mi, ke vi nur vorte adoras Ŝakjamunion. Ĉu ne estas aparta adorceremonio al li?" Sotesano respondis: "Kvankam ni ne ensanktejigas lian figuron en la darmhalo, ni inspiras al kredantoj tutkore adori lin kaj samtempe substrekas, ke vera adoro al li estas respekte sekvi la esencan spiriton de lia instruo, laŭ ĝi uzi la ses sentorganojn kaj eterne heredigi kaj progresigi liajn darmon kaj laboron. Kiel do nur ensanktejigi lian figuron kaj fari matenan kaj vesperan adorceremoniojn nomiĝus adoro al li?" 10. Li plu demandis: "Por saĝuloj en ĉi tiu civilizita mondo ekstreme taŭgas efektive interpreti kaj instrui la fonton de feliĉo kaj puno, ensanktejiginte Ilŭonsang. Tamen estas la fakto, ke en ajna epoko tra la homara historio multas malsaĝuloj kaj malmultas saĝuloj. Ĉu por inspiri al malsaĝuloj kredon ne pli utilas ensanktejigi budhofiguron?" Sotesano respondis: "Mi pensas, ke se ni detale klarigas la pruvon, ke la darmkorpa budho, la kvar bonfaroj, donas al ni feliĉon kaj punon, eĉ la plej malsaĝa homo povas tion facile kompreni kaj kredi. Sed estas bone, se en budhofigurejo saviĝas tiaj homoj, kiuj ne povas veki en si kredon sen budhofiguro. Tiam eblas savi kaj adorantojn de budhofiguro kaj tiujn de Ilŭonsang, ĉu ne?" 11. Li plu demandis: "Kia estas rilato inter Ilŭonsang kaj Ŝakjamunio?" Sotesano respondis: "Ilŭon estas la fonto de ĉiuj veroj kaj Ŝakjamunio estas instruisto, kiu iluminiĝis pri ĉi tiu vero kaj instruis ĝin al ni. Kvankam estas bona vero, ĝi ne utilas al ni sen tiu, kiu trovas kaj instruas ĝin. Kvankam li naskiĝis en ĉi tiu mondo, sen la vero de Ilŭonsang li ne povus fariĝi budho, nek estus materialoj por lia kvardeknaŭjara predikado. Tial ni prenas la darmkorpan budhon Ilŭonsang kiel la simbolon de la vero kaj Ŝakjamunion kiel la originan majstron kaj adoras egale la darmkorpan budhon kaj la homfiguran budhon. Sed ni devas scii, ke tio estas esprimo el la distinga vidpunkto inter Ilŭonsang kaj Ŝakjamunio, kaj ke Ilŭonsang kaj Ŝakjamunio ne estas du el la sendistinga vidpunkto."
| |