2. Doktrino

12. Iu disĉiplo demandis: "Kiel diferencas adori budhofiguron kaj Ilŭonsang?" Sotesano respondis: "Adori budhofiguron havas signifon nur en tio, ke postvenantaj disĉiploj memoras kaj respektas budhon, limigite al lia personeco, sed adori Ilŭonsang havas vere vastan kaj grandan signifon. Anstataŭ adori nur budhan personecon kiel kredobjekton, ni adoras kaj kredas ĉiujn estaĵojn en la universo kiel budhon kaj ĉe ili ni serĉas la fonton de ĉiuj feliĉoj, punoj, plezuroj kaj suferoj. Krome ni rekte prenas ilin kiel praktikmodelon kaj nutras perfektan personecon kiel Ilŭonsang. Tio estas ĝenerala diferenco."

13. Sotesano diris: "Foje necese estis adori budhofiguron por la disvastiĝo de instruo, sed se konsideri pri la nuna kaj la estonta tempoj, fakte tio ne estas tiel. Homoj adoras tiun budhofiguron de jarmiloj, tial nun ili poiome seniluziiĝas pri ĝia potenco. Kiam ili plene seniluziiĝos, ili ne kredos ĝin sen scii la principon de la superega vojo nur tial, ke tia adoro estas vana. Kiel do tio ne malhelpus la disvastiĝon de instruo? Des pli ne malmultas homoj, kiuj adoras majestan budhofiguron nur por siaj vivrimedoj. Kiel do tio ne estus bedaŭrinda? Ni tial decidas adori la darmkorpan budhon Ilŭonsang."

14. Sotesano plu diris: "En ĉi tiu epoko la tuta homaro pli kaj pli eniras en la maturan aĝon kaj ĝia saĝo disvolviĝas. Tial ĉiuj homoj komprenos feliĉon kaj punon ĉe plezura kaj sufera situacioj. Komprenante feliĉon kaj punon, ili serĉos la fonton de feliĉo kaj puno. Trovante ĝin, ili klare scios ilian signifon. Klare sciante ĝin, ili bone kredos ĝin. Se homo trovas kaj adoras kredobjekton efektive kompreneblan, li ĉu saĝa, ĉu malsaĝa povas havi trankvilan koron. Oni ne petu de aliulo sian albudhan adoron kiel en la pasinteco, sed plejparte mem faru tion. Kredanto sciu ĉiun manieron adori budhon. La principo de adormaniero estas ĉi tiuj doktrino kaj sistemo kaj ankaŭ sukceso post albudha adoro diferencas. Albudha adoro sukcesas nur per konstanta penado laŭsituacia. Tial ĉu oni havas bonan aŭ malbonan rilaton, ĉu oni estas riĉa, nobela, malriĉa aŭ malnobela, ĉi ĉio rezultas el la bona aŭ malbona albudha adoro farita tra la multviva eterno. Kiu havas multe da feliĉo kaj da saĝo, tiu iluminiĝas pri la principo de la darmkorpa budho Ilŭonsang kaj adoras kiel budhon ĉiujn estaĵojn en la universo kaj la malplenan darmmondon. Li klare distingas tempodaŭron necesan por sukcesi en albudha adoro. Li trovas la fonton de feliĉo kaj puno kaj al ĝi faras albudhan adoron, tial li nepre sukcesas en ajna voto. Ni do adoras la darmkorpan budhon Ilŭonsang ne por adori nur unu budhofiguron kiel budhon, sed por adori ĉiujn estaĵojn en la universo kaj la malplenan darmmondon kiel budhon."

15. Kiam Sotesano restadis en la domo Bongneĝongsa, iun tagon paro da maljunaj geedzoj preterpasante diris, ke ili iras al la templo Ŝilsangsa por adori tiean budhofiguron, ĉar ilia bofilino estas malbonkaraktera kaj tre malservema. Sotesano aŭskultis tion kaj diris: "Vi scias adori nur budhofiguron, sed ne vivan budhon." Ili demandis: "Kie estas la viva budho?" Sotesano respondis: "Via bofilino en via hejmo estas la viva budho, ĉar ŝi rekte povas servi aŭ malservi vin. Bonvolu adori unue ŝin." Ili denove demandis: "Kiel ni povas fari tion?" Sotesano respondis: "Aĉetu objekton plaĉan al ŝi per tiu mono, kiun vi volas oferi al la budhofiguro, kaj servu ŝin kiel vi respektas budhon, kaj via adoro fruktos laŭ via penado." Hejmenreveninte, ili sekvis lian konsilon kaj ilia bofilino fariĝis tre servema en kelkaj monatoj. Kiam ili denove venis kaj esprimis mil dankojn, Sotesano diris al apudaj disĉiploj: "Tio estas reala albudha adoro, kiu estas preĝi por feliĉo kaj senkulpigo rekte al la koncernato."

16. Gim Jongŝin demandis: "Ĉu ne estas alia krom reala adoro al la koncernaj kvar bonfaroj?" Sotesano respondis: "Estas du manieroj: unu estas adori rekte la koncernajn kvar bonfarojn, kion ni nomas reala adoro, kaj la alia estas vera adoro, kiu signifas adori la darmkorpan budhon pere de la senforma malplena darmmondo. Konforme al tempo, loko kaj situacio konstante utiligu ĉi tiujn du manierojn, ĝis vi sukcesos en via deziro, kaj nenio ne realigeblas, kvankam diferencas tempodaŭro." Ŝi plu demandis: "Kiel mi faru veran adoron al budho?" Sotesano respondis: "Purigu viajn korpon kaj menson kaj ekhavu vian deziron direkte al la darmkorpa budho, kaj poste forigu ĉiujn pensojn kaj tutforte koncentru menson per medito, budhonoma ĉantado, sutra voĉlegado aŭ preĝvorta recitado. Tiam fine vi realigos vian deziron kaj samtempe atingos la grandan povon savi vivulojn en malbonaj vojoj kaj konverti centmilojn da maliculoj. Tamen por atingi tian povon vi ja devas verŝi tutfortan penadon kaj plejan sinceron."

17. Iu disĉiplo demandis pri la respondiĝo de korkonfeso. Sotesano respondis: "Korkonfeso responde povas spontane ricevi neimageble grandan potencon laŭ penado. Malfacilas pruvi tion vorte. Tamen ekzemple, kiam vi ne povas facile forigi ofte leviĝantan malbonan menson, faru tutforte korkonfeson, kaj ĝi nature ne plu leviĝos kaj turniĝos en bonan menson. Kiam kontraŭvole vi ofte faras malbonon pro via pasinta kutimo, sincere konfesu vian pekon kaj tutforte ĵuru bonfari en la estonteco, kaj nature estiĝos la forto pentofari. Tio estas proksima pruvo de korkonfesa respondiĝo. Kiel en legendo aŭ historia okazintaĵo, la bambua ŝoso de priservema filo, la sanga bambuo de lojala kortegano aŭ la sanga fingropremaĵo de niaj naŭ homoj, ĉi ĉio rezultis el korkonfesa respondiĝo. Sed tiaj granda respondiĝo kaj grandioza potenco aperas nur tiam, kiam oni neniel rompas sian konfesitan voton kaj tutkore daŭrigas strebadon al la voto. Vi aparte memoru ĉi tiun punkton. Se vi tiel akiras firman mensforton, vi povas ankaŭ preni senliman ĉielan povon kaj elmontri potencon kiel ĉielo kaj tero."

18. Sotesano diris: "La tri studoj, la esencaj vojoj de nia studo, plej necesas kaj eĉ momente ne forlasendas por trejni nian spiriton kaj atingi perfektan personecon. Ekzemple ili estas nenio alia ol la tri necesaĵoj de korpo, t.e. vesto, manĝo kaj loĝejo. Nia korpo naskiĝinta en la mondo bezonas veston, manĝon kaj loĝejon. Se mankas unu el ili, difektiĝas nia vivo. Nia spirito bezonas por vivi la tri fortojn de kultivo, esploro kaj elekto. Se mankas unu el ili, ni ne povas plenumi ĉiujn laborojn perfekte. Tial surbaze de la kunperfektigo de korpo kaj spirito, mi sume nomas la ses grandaj esencaĵoj la tri necesaĵojn de korpo, t.e. veston, manĝon kaj loĝejon kaj tiujn de spirito, t.e. koncentriĝon, saĝon kaj agon. Ili havas neapartigeblan interrilaton kaj estas nia nura savŝnuro. Sed ordinaruloj scias gravaj nur la tri esencaĵojn de korpo, sed ne tiujn de spirito. Kiel do tio ne estus mallarĝa penso? Ni devas scii, ke fakte nature sekvas la tri esencaĵoj de korpo, se ni bone studas tiujn de spirito. Tio estas distingi ĉefaĵon de flankaĵo kaj realigi ilin."

19. Sotesano diris: "Ordinaruloj pene serĉas nur veston, manĝon kaj loĝejon, sed ne ilian fonton. Tio estas vere korprema. Se por korpo necesas vesto, manĝo kaj loĝejo, des pli multe necesas la fortoj de koncentriĝo, de saĝo kaj de ago por spirito, kiu regas korpan vivon, ĉu ne? Nur se spirito havas ĉi tiujn tri fortojn, oni povas bone akiri veston, manĝon kaj loĝejon kaj atingi perfektan personecon. Nur se oni scias la fonton de sia menso kaj uzi ĝin laŭvole, oni povas sekvi pravan vojon por akiri veston, manĝon kaj loĝejon. Nur se oni liberiĝas de naskiĝo, maljuniĝo, malsano kaj morto, oni povas atingi la vojon de eterno. Nur se oni scias la principon de kaŭzo kaj efiko, oni povas serĉi saĝon kaj feliĉon. Tio estas la vera kaj eterna vojo solvi veston, manĝon kaj loĝejon. Tial la spiritaj tri esencaĵoj estas la bazo de la tri esencaĵoj de vesto, manĝo kaj loĝejo."

20. Sotesano diris al la partoprenantoj de trejnsesio: "En tradicia budhismo sekto de budhonoma ĉantado ĉiam nur vokas budhan nomon, sutra sekto ĉiam nur legas sutrojn, medita sekto ĉiam nur sidmeditas kaj precepta sekto ĉiam nur obeas precepton. Sub la sama budhismo ili kritikas unu la alian. Sed ĉi ĉio konsistigas la tri studojn de precepto, koncentriĝo kaj saĝo, tial ni igas kredanton kunpraktiki ilin ĉiujn. Ni igas lin ĉiutage frumatene sidmediti kaj tage-vespere laŭ konvena tempo trejniĝi al sankta libro, prelego, diskuto, ujdo, principo de naturo, taglibro kaj budhonoma ĉantado. Kiu ajn tutforte penas tiamaniere, tiu povas akiri multoble pli grandan efikon ol per tradicia trejno."

21. Sotesano plu diris: "Kiam ni lernas la tri studojn en sankta libro, ili diferencas inter si, sed en reala studo ili havas nedisigeblan interrilaton kiel la tridento de rastilo. Por spirita kultivo devas esti la kunlaboro de afera-principa esploro kaj justaga elekto, por afera-principa esploro devas esti la kunlaboro de spirita kultivo kaj justaga elekto kaj por justaga elekto devas esti la kunlaboro de spirita kultivo kaj afera-principa esploro. Tial la tristuda kunpraktikado celas reciproke kunigi la fortojn kaj senprokraste progresigi studon. Krome en trejnsesio la interŝanĝo de opinioj pri studo celas saĝigi homojn egale kaj akirigi al ili grandan scion sen troa peno."

22. Sotesano diris: "Studanto ĉiam devas konscii la tri studojn en miriadoj da situacioj de la mondo. Ili kompareblas kun la kompaso kaj stiristo de ŝipo. Sen ili la ŝipo ne povas transmariĝi. Al homo malfacilas bone vivi en la mondo sen konscii la tri studojn."

23. Sotesano diris: "Kompardire mia instruado iras de la branĉoj kaj folioj de arbo ĝis ĝia radiko kaj inverse. Ĉar mi instruas homojn laŭ ilia respektiva kapablo."


antaŭen enhaven sekven