2. Doktrino

24. Song Dosong diris: "Antaŭe mi legis skribon de antikva sanktulo kaj aŭskultis klarigon pri ĝi. Tiam mi nur legis ĝin parkere kaj ne tute komprenis la veran signifon de moralo. Sed de post kiam mi fariĝis via disĉiplo, mi trovas min poiome iluminiĝanta pri la vero, kvankam viaj skribo kaj diro samas kiel tiu antaŭe legita skribo kaj tiu antaŭe aŭskultita diro. Mi scivolas, kial mi freŝe ekscias ĉi ĉion." Sotesano respondis: "Malnova skribo kompareblas kun konfekcio, kiu estas malfacila por ĝuste konveni al la korpo de ĉiuj homoj, sed rekta lernado per buŝa transdono kaj kora ricevo kompareblas kun laŭmende farita vesto, kiu ĝuste konvenas al tiu de ili respektive. Kiel do la studo de menskultivo per la instruo konvena al la respektivaj kapablo kaj kondiĉo de ĉiuj homoj kompareblus kun tiu nur per tiu fiksita skribo?"

25. Iu pastoro diris: "De antikva tempo preskaŭ senescepte ĉiuj eklezioj instruas precepton. Mi pensas, ke male ĝi subpremas naivan naturon de homo kaj bridas spiritan liberon, tiel ke ĝi multe malhelpas instrui homon." Sotesano demandis: "En kiu punkto vi havas tian penson?" Li respondis: "Ne malestas homoj en la mondo, kiuj senprave malakceptas religion pro sia nepovado kompreni ĝian veron. Tamen ne malmultas homoj, kiuj plejparte sentas doktrinan sanktecon, sed hezitas reale kredi religion pro precepto. Se ne estus precepto, tiaj homoj povus eniri en la kadron de savo." Sotesano diris: "Vi bedaŭras nur ilian nepovadon eniri en la kadron de savo. Ĉu vi tamen ne pensas, ke tio povas havi grandan influon sur alian lokon? Nia eklezio havas la tridek preceptojn, sed eĉ unu el ili ne forstrekindas, tial ni igas kredanton plenumi ilin ĉiujn. Sed la tridek preceptoj ŝtupare doniĝas al kredanto laŭ lia studgrado. Kiam iu ajn membriĝas, li ne povas facile deturniĝi de sia kutimo havita en tiu mondo, tial ni donas al li unue dek preceptojn plenumindajn por li. Tuj post kiam li trapaŝas la unuan ŝtupon, ni donas al li po dek preceptojn. Kiam li perfekte plenumas la tridek preceptojn, ni ne donas al li plian precepton, sed liberlasas lin, ĉar tia homo anticipe distingas pravan agon de malprava kaj faras pravan. Sed ni neniel liberlasas netian homon. Kiel do ni same traktus spertulon kaj novulon? En la mondo pli multas malsaĝuloj, tial via ĵusa aserto taŭgas por unu aŭ du el dekmiloj da homoj. Kiel do ni neglektus dekmilojn da homoj per la instruo taŭga por unu aŭ du homoj. Se homo vivus sola, ne gravus lia laŭplaĉa ago, sed en la mondo ĉiuj leĝoj orde etendiĝas kaj la tuta socio egale rigardas. Se iu laŭplaĉe faras maljuston, kie do li povas stari? Mi pensas, ke homo ne deflankiĝas de homa vojo, nur se li atentas ĉiun sian agon, kvazaŭ li tretus maldikan riverglacion. Tial ni ne povas ne doni precepton al studanto."

26. Sotesano vojaĝis al Busano. Kelkaj kredantoj venis kaj diris: "Ni senlime respektas vian instruon, sed ĉiam rompas la unuan precepton, ĉar ni vivas de fiŝkaptado. Pro tio ni hontas kaj eĉ senkuraĝiĝas." Sotesano respondis: "Ne ĉagreniĝu. Ja malfacilas ŝanĝi profesion en mallonga tempo. Kvankam vi kontraŭvole rompas unu el la tridek preceptoj, se vi tutkore plenumas la ceterajn preceptojn, vi faras dudek naŭ bonojn kaj aperigas senliman meriton en socio. Kiel do vi enirus en la kavon de peksufero, rompante eĉ la ceterajn plenumeblajn preceptojn nur pro tio, ke vi ne povas plenumi la unu? Se vi fidele plenumas la ceterajn preceptojn, nature estiĝas la vojo plenumi ankaŭ la unu. Vi kun tia konvinko neniom hezitu studi."

27. Sotesano ĉeestis trejnsesion kaj diris: "I Inujhŭa nun havas grandan aspiron, tiel ke ŝi flankenlasas eĉ sian okupon kaj partoprenas jen darmkunvenon, jen trejnsesion. Ŝia fido ja estas grandioza. Tial mi permesas al ŝi ĉi tiun tempon anstataŭ premii ŝin. Se vi havas iun demandon, demandu min." Ŝi demandis: "Kiel respondi, se iu demandas, kion oni instruas kaj lernas en mia religio?" Sotesano respondis: "Origine budhismo estas tiu religio, kiu sciigas al homoj la principon, ke menso kreas ĉion. Vi povas respondi, ke la principon oni instruas kaj lernas. Se oni scias la principon, oni povas solvi ankaŭ la principojn de eterno kaj de karmo." Ŝi denove demandis: "Kiel studi, sciante la principon?" Sotesano respondis: "Oni ne igu menson maltrankvila, malsaĝa kaj maljusta en situacio."

28. Sotesano demandis Gim Jongŝin: "Kiam homo vivas en la mondo, kio plej gravas?" Ŝi respondis: "Mi pensas, ke vesto, manĝo kaj loĝejo." Sotesano denove demandis: "Kiu plej gravas el viaj studobjektoj en lernejo?" Ŝi respondis: "Mi pensas, ke la studobjekto de sinkultivo." Sotesano diris: "Vi pravas. Por korpa vivo gravas vesto, manĝo kaj loĝejo, dum por studo gravas sinkultivo, ĉar ili respektive estas la bazoj de vivo kaj de studo. Sed ne sufiĉas sinkultivo nur per la lerneja studobjekto de sinkultivo. Nenio povas elmontri la veran staton de sinkultivo krom religio, kiu prizorgas la studon de menskultivo. Tial ĉiam memoru, ke religia studo estas la mastro de ĉiuj sciencoj kaj la bazo de ĉiuj studoj."

29. Sotesano demandis la partoprenantojn de trejnsesio: "Se iu demandas vin, kion vi lernas ĉi tie, kiel vi respondas?" Iu respondis: "Mi respondas, ke ni lernas la tri grandajn fortojn." Alia respondis: "Mi respondas, ke ni lernas la esencajn vojojn de homo." Krome pluraj homoj esprimis malsamajn opiniojn. Sotesano aŭskultis ilin kaj diris: "La vortoj de vi ĉiuj havas sencon, sed ankaŭ mi aldonas kelkajn vortojn. Atente aŭskultu min. Ni devas respondi konforme al la personeco kaj sinteno de demandanto. Tamen ĝeneraldire mi respondas, ke mi instruas vin kiel uzi menson. Detaldire mi instruas klerulon kiel uzi scion, potenculon kiel uzi potencon, riĉulon kiel uzi riĉon, plendvivanton kiel vivi dankan vivon, malfeliĉulon kiel krei feliĉon, dependvivanton kiel vivi memstare, nelernscipovulon kiel lerni, neinstruscipovulon kiel instrui, kaj egoiston kiel veki altruismon. Unuvorte mi instruas ilin nur ĝuste uzi ĉiujn talentojn, materiojn kaj mediojn."

30. Sotesano plu diris: "Laŭ la evoluo de materia civilizo en la nuna mondo multe progresas scio kaj tekniko pri ofico, terkultivo, metio kaj komerco kaj multe luksiĝas ankaŭ vivaparato. Tial homo okul- kaj korraviĝas de ĉi tiu brila materio kaj ekstreme malfortiĝas lia spirito uzanta materion, tiel ke la spirito, kiu estas la mastro, male fariĝas sklavo de materio. Tio estas vere zorgiga fenomeno. Eĉ la plej bona materio male misuziĝas, se malĝustmensulo uzas ĝin; eĉ la plej bona talento kaj multa scio male damaĝas homojn, se malĝustmensulo uzas ilin; eĉ la plej bona medio male helpas pekadon, se malĝustmensulo uzas ĝin, ĉu ne? Kvankam brilas ĉiuj eksteraj civilizoj etendiĝantaj en la universo, ili aŭ bonigas aŭ malbonigas ĉi tiun mondon nur laŭ mensuzo. Se oni uzas menson ĝuste, ĉiuj civilizoj helpas la konstruon de paradizo. Se oni uzas menson malĝuste, tio estas same, kiel ĉiuj civilizoj donas armilon al rabisto. Tial vi denove veku vin, diligente lernu la uzmanieron de menso, kiu estas la mastro de ĉiuj instruoj kaj fariĝu la piloto de menso, kiu bone utiligas ĉion en reciproka profito. Sekve vi instruu al homoj la stirmanieron de menso kaj materie kaj spirite klopodu konstrui vere civilizan mondon."

31. Sotesano diris: "Estiĝas sendifekta mondo, kie kunperfektiĝas korpo kaj spirito, interno kaj ekstero, nur se oni interne akcelas spiritan civilizon kaj progresigas religion kaj ekstere akcelas materian civilizon kaj progresigas sciencon. Sed se kiel nuntempe oni emfazas nur materian civilizon kaj malzorgas spiritan, tio estas same, kiel oni enmanigas tranĉilon al senprudenta infano. Oni ne scias, kian katastrofon kaj kiam ĝi alportos. Alivorte tio estas kiel mensa invalido kun sana korpo. Se oni emfazas nur spiritan civilizon, tio estas kiel korpa invalido kun sana menso. Kiel do tia unuflanka mondo nomiĝus perfekta? Tial, nur se interna kaj ekstera civilizoj kunprogresas, fine estiĝas paca kaj komforta mondo sen difekto."

32. Sotesano diris: "Homoj en la mondo ricevas senlimajn oportunecon kaj profiton en la vivo pro la du bonfaroj de materia kaj morala civilizoj. Tial ili ne povas ne danki inventistojn kaj moralistojn. Tamen materia civilizo donas oportunecon precipe al korpa vivo, tial ĝia efiko tuj montriĝas, sed ĝia merito havas limon. Morala civilizo trejnas senforman menson de homo, tial ĝia efiko malrapide montriĝas, sed ĝia merito ne havas limon. Kiel do la granda forto savi vivulojn kaj kuraci la mondon kompariĝus kun tiu de materia civilizo, kaj kiel do la lumo ĉesus nur en unu mondo? Sed estas tre bedaŭrinde, ke nunuloj ankoraŭ scias serĉi nur montriĝantan materian civilizon kaj malmultas serĉantoj de senforma morala civilizo."

33. Sotesano diris: "En la pasinteco Ŝakjamunio rigore malpermesis al ĉiuj bonzoj vestiĝi bone, manĝi bonguste, loĝi komforte kaj ĝui mondan plezuron. Li instruis ilin plezuri nur per la trankviligo de korpo kaj menso, kiam vekiĝas deziro al monda plezuro. Sed mi instruas vin diligente fari pravan agon, konforme al viaj vivrimedoj vestiĝi, manĝi kaj loĝi, kaj foje amuzi vin por ripozo. Kiel do eblus instrui homojn nur per mallarĝa darmo en ĉi tiu tempo kun altaj inteligenteco kaj vivnivelo? Perfekta kaj harmonia budha darmo nepre uzendas senescepte por individuo, familio, socio, ŝtato kaj la mondo. Tio estas la kerno de mia darmo."


antaŭen enhaven sekven