2. Doktrino

34. Sotesano diris al homoj en Jongsan: "Oni diras, ke la nuna mondo havas tian civilizon, kiu neniam estis antaŭe. Tamen ni devas ne ebriiĝi nur de materia civilizo supraĵe pompa kaj oportuna, sed nepre pripensi ĝiajn difektojn kaj estontajn influojn. En la nuna mondo, ju pli alten progresas civilizo ekstere, des pli profunden enradikiĝas malsano interne. Se tio estas tiel lasata, la mondo estonte enfalos en danĝeron nesaveble. Tio igas mondamantojn ne povi ne havi profundan zorgon. Kiujn malsanojn do havas la nuna mondo? La unua estas monavidemo. Homoj, kiuj ekscias, ke mono estas la plej necesa por atingi ĉiujn dezirojn kaj plezurojn de la vivo, taksas monon pli grava ol justeco kaj honto. Pro tio malfortiĝas ĉia morala energio kaj vundiĝas amikeco. Tio estas granda malsano. La dua estas plendemo. Individuoj, familioj, socioj kaj ŝtatoj rigardas nur aliulan kulpon sen rekoni sian kaj pensas nur pri sia bonfaro al aliulo sen memori sian ŝuldon al aliulo. Ili malamas kaj plendas unu la alian, tial neniam ĉesas batalo ĉu granda, ĉu malgranda. Tio estas granda malsano. La tria estas vivdependemo. La malsano estas pli serioza ĉe nia popolo pro la malbono de molkoreco plurjarcente daŭranta en ĉi tiu lando, tial infano de riĉa familio volas vivi nenifare kaj havanto de riĉa parenco aŭ amiko volas vivi de lia havaĵo, tiel ke dek homoj volas vivi per la laboro de unu. Tio estas granda malsano. La kvara estas nescipovo de lernado. Naŭ dekonoj de la homa personeco formiĝas per lernado. Kiel abelo kolektas mielon, oni devas nepre klini sin kaj lerni scion necesan por si de homo el ajnaj kampo kaj klaso. Tamen el la homoj en la mondo multas tiuj, kiuj maltrafas sian lernoŝancon pro malinda memfiereco. Tio estas granda malsano. La kvina estas nescipovo de instruado. Se eĉ la plej multescia homo ne scipovas utiligi sian scion aŭ instrui ĝin al posteuloj, lia scio estas nenio alia ol nescio. Tamen el la homoj en la mondo multas tiuj, kiuj mem estas tiel fieraj kaj laŭdemaj pri sia ioma scio, ke ili eĉ ne volas asociiĝi kun nesciuloj. Tio estas granda malsano. La sesa estas egoismo. Egoismo daŭranta milojn da pasintaj jaroj estas firma kiel arĝenta monto kaj fera muro, tial ne nur malmultas esence sindonuloj, sed ankaŭ estas tiaj homoj, kiuj por sia famo provizore faras publikan laboron, sed ĉesigas ĝin post nelonge pro la revekiĝo de egoismo. Tial preskaŭ ruiniĝas ĉiuj institucioj por la publika bono. Tio estas granda malsano."

35. Sotesano plu diris: "Nu, por kuraci ĉi tiujn malsanojn, antaŭ ĉio ni devas instigi religian studon al homoj kaj instrui ilin kiel kontentiĝi per sia stato, kiel trovi bonfaron esence, kiel vivi memstare, kiel lerni, kiel instrui kaj kiel altruistiĝi. Tiel ni devas kune klopodi igi ĉiujn homojn interne ekzameni sin kaj kuraci sian malsanan menson kaj ekstere observi la mondon kaj kuraci malsanan mondon laŭ la diro, ke la unua travivinto de malsano estas kuracisto. La granda recepto por kuraci ĉi tiujn grandajn malsanojn estas la esencaj vojoj de homo, t.e. la kvar bonfaroj kaj la kvar nepraĵoj kaj de studo, t.e. la tri studoj kaj la ok punktoj. Kiam ĉi tiu darmo disvastiĝos tra la mondo, la mondo nature fariĝos sendifekta mondo kaj ĉiuj homoj fariĝos budhoj kaj bodisatvoj kaj ĝuos feliĉon en paradizo senkompare ideala."

36. Sotesano diris: "Religio kaj politiko estas respektive kiel korfavora patrino kaj severa patro en familio. Religio surbaze de moralo instruas la menson de homoj, anticipe gardas ilin kontraŭ peko kaj igas ilin bonfari, dum politiko surbaze de leĝo observas la rezulton de iliaj faroj kaj premias kaj punas ilin. Se korfavora patrino kaj severa patro scias kaj plenumas sian respektivan rolon, ilia infano nepre ĝuas feliĉon. Alie ĝi suferas malfeliĉon. Kiel feliĉo kaj malfeliĉo de infano dependas de la ago de iliaj gepatroj, tiuj de homoj dependas de la ago de religio kaj politiko. Kiel do ne gravus la respondeco de ni, kiuj celas savi vivulojn kaj kuraci la mondon? Tial ni devas unue scii nian doktrinon sufiĉe, kaj poste disvastigi ĝin al la mondo kaj ĝui feliĉan vivon egale kun ĉiuj vivuloj per bona kaj virta regado bazita sur vera moralo. Tiam nia respondeco estas plenumita."

37. Sotesano diris al homoj en la ferma ceremonio de trejnsesio: "Dum ĉi tiu trimonata trejnsesio mi instruis al vi la manieron blovi venton. Ĉu vi komprenas la signifon de vento? Ĝenerale en la universo estas sudorienta kaj nordokcidenta ventoj kaj en la mondo estas ventoj de moralo kaj de leĝo. Moralo estas sudorienta vento kaj leĝo estas nordokcidenta vento. Ĉi tiuj du ventoj estas la principo de mondregado. Juristo, kiu direktas premion kaj punon, respondecas pri nordokcidenta vento, dum religiisto, kiu direktas edifon, rekte respondecas pri sudorienta vento. Tial vi nepre devas bone lerni la manieron blovi sudorientan venton kaj vaste sekvi la vojon de reciprokaj helpo kaj harmonio. Nu, kio estas la maniero blovi sudorientan venton? Tio estas la instruoj de ĉiuj budhoj kaj sanktuloj de antikva tempo kaj niaj nunaj doktrinoj. Ankaŭ diversaj lecionoj dum ĉi tiu sesio trejnis vin al la maniero. Kian venton vi blovos, reveninte al via hejmo? Kiel sankta kaj glora estos tio, se vi blovos tian sudorientan venton, kies varma energio samtempe revivigas ĉiujn vivulojn suferintajn en la severa malvarmo de vintro, kaj alportos trankvilon al terurita vivulo, dankemon al plendemulo, reciprokan helpon al vivulo kun reciproka konflikto, saviĝon al peksuferanto kaj reboniĝon al malvirtulo, tiel ke ĉiupaŝe vi harmoniigos familion, socion, ŝtaton kaj la mondon! Tio estas la celo de mia instruo kaj estas farenda por vi. Sed la influo de tia sudorienta vento ne realiĝas nur per prediko kaj persvado, sed nur tiam, kiam vi unue estigas ĉi tiun sudorientan venton en la fundo de via koro, harmoniigas menson kaj energion kaj praktikas ĉi tiun principon. Vi plu studu kaj vaste utiligu ĉiujn doktrinojn ĉi-sesie lernitajn kaj ĉiam estu mastroj de sudorienta vento, kien ajn vi iras."

38. Sotesano diris: "Kiam religio kaj politiko kondukas la mondon, ili estas kiel la du radoj de ĉaro. La ĉaro ne povas bone veturi, se la du radoj ne funkcias, se eĉ unu rado estas difektita, aŭ se la ŝoforo estas mallerta ĝin veturigi. Kiel oni povas bone veturigi la ĉaron por ne perdi ĝian funkcion? Estas du manieroj. Unu estas ofte ripari ĝin, por ke ĝi ne fariĝu senutilaĵo, nek difektiĝu. La alia estas, ke ĝia ŝoforo bone konu vojon kaj sekure veturigu ĝin laŭvoje. Tiel same, se religio kaj politiko volas bone konduki la mondon, ili devas laŭepoke forigi korupton kaj malbonon kaj ilia gvidanto devas laŭpopolmense apliki leĝon kaj fari administron."

39. Sotesano demandis: "Ni jam malfermis religian eklezion. Kiel ni povas plibonigi ĉiujn malbonojn en la pasinteco kaj bone instrui la mondon per ĉi tiu nova religio?" Bak Deŭan respondis: "Ĉiu laboro plenumiĝas de proksime, tial ni devas unue plibonigi nian respektivan menson por plibonigi la mondon." Song Mangjong respondis: "Niaj doktrino kaj sistemo jam elfariĝis responde al la epoko, tial se ni nur praktikas ilin, la mondo nature pliboniĝas." Ĝo Songgŭang respondis: "Mi ankoraŭ ne tute komprenas vian profundan volon, sed via instruo estas ekstreme perfekta kaj egala, tial mi kredas, ke ĉiuj homoj spontane pliboniĝas laŭ la granda fortuno de la mondo." Sotesano diris: "Vi ĉiuj pravas. Se homo volas plibonigi la mondon, li devas unue plibonigi sian menson. Se li volas plibonigi sian menson, devas unue esti la instruo por fari tion. Ni jam havas ĝin kaj vi scias la principon de ĉi tiu studo. Vi do pli strebu al la studo kaj nepre efektivigu nian hodiaŭan interparolaĵon. Se pliboniĝas ĉiu religio, pliboniĝas homa menso. Se pliboniĝas homa menso, pliboniĝas ankaŭ la politiko de lando kaj la mondo. Kvankam religio kaj politiko havas malsaman kampon, ili dorsoflanke havas nedisigeblan interrilaton kaj egale influas la bonon kaj malbonon de la mondo."


antaŭen enhaven sekven